中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto
2010-01-19

de BORIS KOLKER

 

 

    Resumo

 

    La aposteriora aŭtonoma lingvo Esperanto karakteriziĝas per la sukcesa kombiniĝo de du malfacile kongruigeblaj principoj: internacieco kaj reguleco. Esperanto estas bazita sur internaciaj elementoj de la mondlingvoj de la eŭropa regiono: franca, angla, germana kaj rusa. En la formiĝo de Esperanto la rusa lingvo ludis la rolon de la decida kontrola lingvo. En okazoj de bezono en Esperanto la principo de internacieco estas oferata al la principo de reguleco, kiu ebligas redukti la lingvon al negranda aro da originaj elementoj kun simplaj reguloj de ilia kombinado. La preskaŭ senlima plenigebleco de la modeloj en la substrukturoj de la lingvo ebligis al Esperanto fariĝi aŭtonoma lingvo.

 

    Antaŭparole

 

    La 7-an de aŭgusto 1983 la grupo de esperantistoj el Sovet-Unio, kiu partoprenis en la 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, ekskursis en la urbo Székesfehérvár. Post la vespermanĝo en la hotela restoracio mi eliris en la vestiblon kaj ekvidis tie Humphrey Tonkin kun lia fianĉino Jane Edwards. Humphrey invitis min promeni en la urbo, kaj mi proponis montri al li tion, kion mi jam vidis. Jane estis laca kaj restis en la hotelo.

 

    Estis malofta okazo paroli senhaste pri diversaj aferoj, kio ne eblas dum la kongresoj. Mi rakontis pri mia postdiploma studado kaj verkado de doktoriga disertacio pri la temo "Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto". Humphrey vigle interesiĝis pri tio kaj demandis min, ĉu mi konas la ĉi-teman artikolon de Michel Duc Goninaz. -- Kompreneble, Michel sendis ĝin al mi. Kaj krome mi tralegis amason da aliaj verkoj, inter aliaj multajn nekonatajn en Okcidento, ĉar verkitajn ruslingve. - Ĉu vere la kontribuo de la rusa lingvo estis granda? -- Multe pli granda ol oni povus supozi. La sagaca Douglas B. Gregor (1982: 21) jam delonge skribis, ke en Esperanto malantaŭ la latina fasado kaŝiĝas la slava mekanismo. Mi esploris kaj trovis, ke la rusa lingvo grave kontribuis ne nur al la leksiko, sen ankaŭ al la fonologio, semantiko, vortfaradaj, morfologiaj kaj sintaksaj modeloj de Esperanto. -- Ĉu vi trovis iun interesan nekonatan fakton? - Nu, ekzemple, kio estas la deveno de la enigma Esperanta prepozicio je? --La germana lingvo. -- Vere, en la germana lingvo estas samforma prepozicio, sed kun tute alia signifo. La solvo troveblas en la rusa-Esperanta vortaro de Zamenhof (1991b: 103), eldonita en la jaro 1889: al la esprimo je Dio! konformas la rusa esprimo jej Bogu!. Tiu rusa prepozicio jej kun obskura signifo estas etimo de la Esperanta prepozicio je.

 

    La 25-an de aprilo 1985 mi sukcese defendis mian disertacion en la Instituto de Lingvoscienco ĉe la Akademio de Sciencoj de USSR en Moskvo. En la sekvanta jaro Humphrey Tonkin skribis al mi, ke li esperas renaskigi la revuon Esperantologio kaj petis de mi publikigeblan materialon surbaze de mia disertacio. Mi tradukis por li la 20-paĝan oficialan referaĵon de la disertacio. Nur en la jaro 1999 aperis eblo daŭrigi publikigon de la revuo Esperantologio. Humphrey Tonkin transdonis al Christer Kiselman mian referaĵon. Bedaŭrinde, tiutempe mi ne povis transformi ĝin en artikolon, estante absorbita de adaptiĝo al la vivo en la nova lando.

 

    Do por la Festlibro omaĝe al Humphrey Tonkin mi decidis publikigi ĉapitreton el mia disertacio kun la titolo "Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto".

 

* * *

 

    El pli ol mil projektoj de planlingvo Esperanto ricevis la plej grandan disvastiĝon. Tio estas klarigebla per aro da eksterlingvaj kaj intrastrukturaj faktoroj (Bokarev 1960). Inter la lastaj la plej grava estas la kombino de la principoj de internacieco kaj reguleco. Pri la malfacileco de kombino de tiuj principoj parolis Ludoviko Zamenhof mem, menciante kritikajn notojn de iuj el la unuaj adeptoj de sia lingvo: "Unu persono plendas ke mi donas tro multe da novaj vortoj, alia plendas ke mi donas tro malmulte; unu plendas, ke pro internacieco mi pekas kontraŭ la reguleco kaj ekonomieco de la vortoj, alia plendas ke pro ekonomieco mi tro pekas kontraŭ la internacieco kaj precizeco k.t.p." (Zamenhof 1990: 1403)

 

    Nemalofte oni parolas ankaŭ pri aliaj strukturaj principoj de Esperanto: sistemeco, skemeco, foresto de esceptoj, simpleco, koncizeco, racieco (Atanasov 1983: 96). Sed ili estas aŭ sinonimoj de reguleco, aŭ sekvoj de apliko de la principo de reguleco.

 

    Esperanto estas bazita sur internaciaj lingvaj elementoj (internaciismoj), unuavice, leksikaj (Akulenko 1961: 60). La plej trafan difinon de internaciismo donis Sergej Kuznecov: "Komuna elemento (leksika aŭ gramatika) de kelkaj mondlingvoj, kiun ili akiris pro geneza komuneco aŭ reciprokaj kulturaj influoj" (Kuznecov 1982: 43). Plenaj internaciismoj de diversaj lingvoj koincidas laŭ sona aŭ grafika formo (kaj tio kaj alio okazas tre malofte) kaj laŭ semantiko. Fakte, en tiu ĉi okazo temas pri eŭropismoj, kiuj estas tre grandnombraj. Valerij Akulenko parolas pri sia sliparo, kiu reflektas "pli ol 6500 grupojn de internaciismoj kaj pseŭdointernaciismoj, kiuj estas komunaj al la rusa, angla, germana kaj franca lingvoj" (Akulenko 1972: 7). Valerij Akulenko ankaŭ notas, ke la nocio "internaciismo" fariĝis unu el la ĉefaj nocioj en la interlingvistiko kaj poste eniris en la kompetentecon de la ĝenerala lingvoscienco (Akulenko 1972: 4).

 

    Zamenhof konsciis, ke li iris neiritan vojon: "Idiom Neutral kaj la projekton de Molenaar mi konas. Al ambaŭ aŭtoroj mi povus respondi, ke la kreinto de la principo ‘Internacieco de vortoj’ estis ja ne ili, sed mi, sekve ili devas bone kompreni, ke se en tiu aŭ alia okazo mi prenis vorton ne internacian, mi faris tion ĉi ne sen sufiĉa kaŭzo. […] Kiu volas nur fari impreson de domo, tiu povas fanfarone kolekti amason da netuŝitaj ŝtonoj; sed kiu volas konstrui efektivan domon, en kiu oni povas oportune loĝi, tiu devas ĉirkaŭhaki la ŝtonojn kaj uzi diversajn artaĵojn." (Zamenhof 1991a: 1890-1891) Viktor Grigorjev esprimis la opinion, ke la sperto de la interlingvistiko dume estas utiligata tute nesufiĉe en la studado de internaciismoj (Grigorjev 1966: 46).

 

    Se paroli pri fontoj de Esperanto, oni kutime asertas (Duc Goninaz 1974, Gregor 1982, dall’ Acqua 1963), ke la kontribuo de la slavaj lingvoj ĝenerale kaj, inter aliaj, de la rusa lingvo al la leksiko de Esperanto estas malgranda. Franjo Modrijan (1938) eĉ parolas pri tio, ke Esperanto konsistas ne el elementoj de diversaj lingvoj, sed precipe el elementoj de la latina lingvo. Tamen necesas substreki, ke la leksiko de Esperanto estas bazita ne sur apartaj lingvoj, sed sur la internacia vortostoko de la mondlingvoj de la eŭropa regiono (laŭ ordo de graveco por Esperanto: franca, angla, germana kaj rusa). La penson pri tio, ke Esperanto estas bazita sur la internacia vortostoko, Zamenhof substrekis pli ol unufoje. Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, plenaj internaciismoj aŭtomate estas potencialaj vortoj de Esperanto. Sporade en Esperanto renkontiĝas ankaŭ elementoj de aliaj lingvoj. Necesas substreki, ke Esperanto estas ne tiom reflekto de la eŭropa lingva situacio, kiom reflekto de la lingva bildo, kiu ekzistis en la konscio de Zamenhof.

 

    Parolante pri plenaj internaciismoj, mankas eblo eltrovi, el kiu lingvo do Esperanto prenis senpere, ekzemple, la radikojn: plan-, sport-, spektakl-, telefon-, tabak-, teatr-, vagon-, ĉar ili ekzistas en ĉiuj ĉefaj eŭropaj lingvoj; do oni povas konsideri kiel ilian fonton ĉiujn ĉefajn eŭropajn lingvojn kune (t.e. la internacian vortostokon) kaj ĉiun el ili aparte; alivorte, en Esperanto dominas la principo de multeco de etimologio. Kiam por iuj nocioj forestis plenaj internaciismoj, estis prenataj elementoj, ekzistantaj en du lingvaj grupoj aŭ en unu lingva grupo aŭ eĉ nur en unu lingvo.

 

    Pro historiaj kaŭzoj la plej multaj internaciismoj havas malproksiman originon el la latina lingvo, kiu senpere aŭ pere de latinidaj lingvoj tre influis la ĝermanajn kaj slavajn lingvojn. Tial la aserto de Modrijan estas ĝusta nur el tiu vidpunkto, ke el la latina lingvo originas la malproksima etimologio de la plimulto de la internaciismoj de Esperanto.

 

    Tamen plenaj internaciismoj ne abundas en la lingvoj franca, angla, germana kaj rusa, kiujn ni ĉi tie konvencie nomas mondlingvoj de Eŭropo. Tial en la formado de Esperanto la rusa lingvo ludis la rolon de la decida kontrola lingvo, t.e. de lingvo-formilo. Tio signifas, ke en Esperanton eniris unuavice tiuj eŭropismoj, kiuj fariĝis elementoj de la rusa lingvo, kaj plej ofte en formo, kiun ili akiris en la rusa lingvo. Tiun gravan rolon la rusa lingvo ludis, interalie, pro la proksimeco de ĝiaj ortografiaj kaj prononcaj normoj. La rusa lingvo abundas je pruntitaj kaj internaciaj vortoj. Kiel skribis Junus Deŝeriev, "ni ne disponas pri vortaro, en kiu estus kolektitaj ĉiuj vortoj, kiujn la rusa lingvo pruntis el aliaj lingvoj. Se tia vortaro estus kreita, ĝi konsistus el multaj volumoj." (Deŝeriev 1966: 149) Laŭ la opinio de Gaston Waringhien, por Esperanto internaciaj vortoj estas "tiuj, kiuj havas derivaĵojn en la germana, aŭ la pola, aŭ la rusa" (Itô 1982: 117).

 

    Ankaŭ dum la kreado de la lingvoprojektoj Idiom Neutral, Ido kaj Interlingua la rusa lingvo estis unu el la kontrolaj lingvoj. Sed inter ili ĝi okupis la lastan lokon; la decidaj (prioritataj) kontrolaj lingvoj estis latinidaj lingvoj. Tial la rolo de la rusa lingvo kiel kontrola lingvo estis praktike reduktita al nulo en la eksteme naturisma lingvo Interlingua. Por ilustri la diferencon en la principo de selekto de leksiko, ni komparu iom da vortoj el Esperanto kaj Interlingua, kio montras multe pli grandan proksimecon de la Esperanta kaj rusa leksiko (parenteze estas donitaj respektivaj rusaj etimoj en la Esperanta transskribo): bankroto (bankrot) - banca-rupta, barakti (barchtat’sja) - se debatter, brovo (brov’) - supercilio, buljono (buljon) - bouillon, celo (cel’) - scopo, ĉapo (šapka) - bonnetto, ĉerpi (čerpat’) - haurir, difekti (defekt) - deteriorar, emocii (emocija) - emover, enketo (anketa) - inquesta, gladi (gladit’) - repassar, grafo (graf) - conte, gvardio (gvardija) - guarda, harpuno (garpun) harpon, hobojo (goboj) hoboe, ĥoro (chor) chor, juna (junyj) - juvene, klapo (klapan) - valva, kolbaso (kolbasa) - salsicia, krom (krome) - escepte, kuraĝo (kuraž) - corage, kuŝi (kušetka) - cubar, linia (linija) - linea, nacio (nacija) - nation, ne (ne) - non, nepre (nepremenno) - infallibilimente, okazi (okazija) - evenir, paletro (palitra) - paletta, partio (partija) partito, pejzaĝo (pejzaž) paisage, pensio (pensija) - pension, prava (prav) juste, sensacio (sensacija) - sensacion, ŝnuro (šnur) - corda, vakso (vaksa) - cera.

 

    El la kvin lingvoj de la Fundamentaj tradukoj nur la rusa estis por Zamenhof gepatra lingvo. La aliaj kvar lingvoj estis lernitaj. La grado de lingvorego estis, verŝajne, jena: rusa, germana, pola, franca, angla. Kiel ni notis supre, la formon de radiko Zamenhof elektadis laŭ ĝia internacieco, kio plej ofte proksimis al franclingva etimo. Sed la semantiko de la radika vorto - konscie, subkonscie, senkonscie -- ofte venis el la rusa lingvo. Estas dubinde, ke Zamenhof sentis la semantikon de la kvar aliaj lingvoj same bone kiel tiun de la rusa lingvo. Verŝajne, tradukojn li ofte prenis el vortaroj, ne (sufiĉe) konsciante, ke la signifoj kaj kromsignifoj en diversaj lingvoj ne ĉiam koincidas, pro kio poste la Akademio de Esperanto devis fari korektojn de multaj nacilingvaj tradukoj. La posta evoluo de Esperanto nemalofte iom ŝanĝis la signifon de radikaj vortoj.

 

    Resume, Esperanto estas harmonia sistemo, bazita sur la eŭropa lingva stoko, kun aldono de elementoj, mankantaj en tiu stoko. Ĉar tutmonda internacia stoko praktike ne ekzistas, kritiko kontraŭ Esperanto pro nekonsidero de la ekstereŭropa leksiko estas senbaza (Svadost 1968: 136). Al tia heterogena konglomeraĵo mankus internacieco, pri kio atestas provoj krei planlingvon surbaze de granda kvanto de diversspecaj lingvoj (Monnerot-Dumaine 1960: 30). En la projektoj de superheterogena tipo "rekonebleco de la leksiko egalas al nulo" (Kuznecov 1976: 78), kaj ili, estante bazitaj sur aposterioraj elementoj, akiras trajtojn de aprioreco (Duliĉenko 1983: 122). Homogeneco estas esenca postulo por lingvo de senpera komunikado. Pri tio estis konvinkitaj Zamenhof ("La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla"; Zamenhof 1989: 136) kaj Jan Baudouin de Courtenay ("Al tio oni povas kontraŭdiri, ke en tiu internacieco, en tiu aposterioreco, en tiu kompilado, en tiu serĉado de elementoj, komunaj al ĉiuj lingvoj, necesas observi decan mezuron") (Baudouin de Courtenay 1963: 58). Kiel disonanco sonas la opinio de Ermar Svadost, ke necesas "enpreni kiel krudaĵon por la tuthomara lingvo kiel eble plej multe da lingvoj de la terglobo" (Svadost 1968: 234).

 

    Tamen la principo de internacieco ne estas fetiĉo en Esperanto, kiel tio havas lokon en Ido, Occidental, Interlingua. En okazoj de bezono ĝi estas oferata al la principo de reguleco, kiu permesas redukti la lingvon al negranda nombro da originaj elementoj kun simplaj reguloj de ilia kombinado. Zamenhof tiel priskribis la procezon de sia laboro super la formado de la bazoj de la planlingvo: "[…] estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj ariaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia." (Zamenhof 1989: 379)

 

    La aplikado de la principo de reguleco estas kaŭzo de multaj trajtoj de Esperanto: sufiĉe granda nombro de vortoj de nelatinida deveno; semantikaj paroj, originantaj el la sama etimo; aglutina karaktero de form- kaj vortfarado; korelativaj vortoj; sistemo de personaj pronomoj; sistemo de kvantaj numeraloj; modeloj de vortfarado kaj vortkunmetado ne havantaj esceptojn; iuj afiksoj kreitaj laŭ analogio; formoj de participoj; kunmetitaj verboformoj; unu artikolo por ĉiuj okazoj; travidebleco de la sintaksa strukturo; fiksa akcento; neŭtraligo de la morfologiaj kategorioj de persono kaj nombro en la verbo ktp.

 

    Plej ofte temas pri io, kion oni povas nomi plenigo de malplenaj ĉeloj: iuj elementoj de naciaj lingvoj estas prenataj kiel bazo por la modelo, kiu etendiĝas al ĉiuj analogiaj elementoj senescepte. La preskaŭ nelimigita plenigebleco de la modeloj en la substrukturoj de la lingvo permesis al Esperanto fariĝi aŭtonoma (t.e. sendependa de aliaj lingvoj) kaj tre riĉa je derivaĵoj, ĉar la eblojn de kombinado limigas ĉefe la semantiko kaj preskaŭ ne limigas la komuna uzado.

 

    Aŭtonomeco kaj riĉeco je derivitaj elementoj klariĝas antaŭ ĉio per tio, ke en Esperanto (malsame al la naturalismaj planlingvoj) aposterioraj estas la morfemoj sed ne la vortoj; la lastaj formiĝas per kombino de morfemoj, kiuj laŭ sia formo memorigas kiel eble plej multajn morfemojn de eŭropaj lingvoj. Tial la idealo de lernofacileco de la lingvo estas malsama en la naturalismaj kaj aŭtonomaj lingvoj. Por la unuaj ĝi estas senpera komprenebleco (pasiva kono de la lingvo), por la duaj ĝi estas rapideco por ekposedi la mekanismon de lingvofunkciado (aktiva regado de la lingvo). Danke al alta kombinebleco de morfemoj, la nombro de potencialaj vortoj en Esperanto (posedantaj kaj gramatikan kaj semantikan ĝustecon) estas treege granda. Zamenhof konsciis la gravecon de la aŭtonomeco de Esperanto ankaŭ por firmigo de ĝia interna stabileco:

 

    La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero. (Zamenhof 1991a: 2336)

 

    Bibliografio

 

    Akulenko, Valerij V. (1961): "Suščestvujet li internacional’naja leksika?" En: Voprosy jazykoznanija, n-ro 3, p. 60-68.

 

    - (1972): Voprosy internacionalizacii slovarnogo sostava jazyka. Char’kov: Char’kovskij universitet. Atanasov, Atanas D. (1983): La lingva esenco de Esperanto. Rotterdam: UEA.

 

    Baudouin de Courtenay, Jan (1963): "Vspomogatel’nyj meždunarodnyj jazyk". En: I. A.Baudouin de Courtenay, Izbrannyje trudy po obščemu jazykoznaniju. Tom 2. Moskva: AN SSSR.

 

    Bokarev, Evgenij A. (1960): "Esperanto, la lingva kreaĵo de Zamenhof". En: Memorlibro por la Zamenhof-Jaro. Londono: UEA, p. 31-32.

 

    dall’Acqua, Vittorio (1963): "Influenze del russo sull’esperanto". En: Revista italiana de esperanto (Torino), n-ro 2, p. 10-17.

 

    Dešeriev, Junus D. (1966): Zakonomernosti razvitija i vzaimodejstvija jazykov v sovetskom obščestve. Moskva: Nauka.

 

    Duc Goninaz, Michel (1974): "Les influences slaves en espéranto". En: Cahiers de linguistique, d’orientalisme et de slavistique (Aix-Marseille: Institut de linguistique générale et d’études orientales et slaves. Université de Provence), n-ro 3/4, p. 31-53.

 

    Duličenko, Aleksandr D. (1983): "O nekotorych napravlenijach lingvoproektirovanija v sovremennoj interlingvistike". En: Aleksandr D. Duličenko (red.), Interlinguistica Tartuensis 2. Teorija i istorija meždunarodnogo jazyka. Tartu: Tartusskij universitet, p. 3-20.

 

    Gregor, Douglas B. (1982): La fontoj de Esperanto. Dua eldono. Glasgow: Kardo.

 

    Grigorjev, Viktor P. (1966): "O nekotorych voprosach interlingvistiki". En: Voprosy jazykoznanija, n-ro 1, p. 37-46.

 

    [Itô Kanzi, red.] (1982): Korespondaĵo ludovikologia [Itô Kanzi, N. Z. Maimon, Gaston Waringhien]. Kioto: Ludovikito (Plena verkaro de L. L. Zamenhof. Kromkajero 2).

 

    Kuznecov, Sergej N. (1976): "K voprosu o tipologičeskoj klassifikacii meždunarodnych iskusstvennych jazykov". En: Magomet I. Isaev (red.), Problemy interlingvistiki. Moskva: Nauka, p. 60-78.

 

    - (1982): Osnovnyje ponjatija i terminy interlingvistiki. Moskva: UDN.

 

    Modrijan, Franjo (1938): Elementoj latinaj en Esperanto. Ljubljana: Esperanto-Klubo.

 

    Monnerot-Dumaine, Marcel (1960): Précis d’interlinguistique générale et spéciale. Paris: Maloine.

 

    Svadost, Ermar P. (1968): Kak vozniknet vseobščij jazyk? Moskva: Nauka.

 

    Zamenhof, L. L. (1989): Unua etapo de Esperanto 1878-1895. Red. Ludovikito. Kioto: Ludovikito (Plena verkaro de L. L. Zamenhof. Originalaro, 1).

 

    - (1990): Ĝis la homaranismo 1896-1906. Red. Ludovikito. Kioto: Ludovikito (Plena verkaro de L. L. Zamenhof. Originalaro, 2).

 

    - (1991a): Destino de Ludovika dinastio 1907-1917. Red. Ludovikito. Kioto: Ludovikito (Plena verkaro de L. L. Zamenhof. Originalaro 3).

 

    - (1991b): Ludovikaj vortaroj el al 19-a jarcento. Kioto: Ludovikito (Plena verkaro de L. L. Zamenhof. Kromkajero 5).

 

    Biografieto

 

    Boris Kolker, Nask. 1939 en Sovetunio. Ekde 1993 vivas en Usono.

 

    Diplomo pri la rusa kaj franca lingvoj de la ŝtata Universitato Kishinev/Chisinau. Doktoro pri lingvistiko. Laboris kiel instruisto en superaj pedagogiaj lernejoj kaj kiel tradukisto de scienc-teknika literaturo. Lernis Esperanton en 1957. Kunfondinto kaj kungvidanto de landaj Esperanto-organizaĵoj de Sovetunio kaj Rusio; Ĉefdelegito de UEA.

 

    Aǔtoro i.a. de Vojaĝo en Esperanto-lando. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Kunredaktoro de Monato. Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. Honora Membro de UEA.

 

(el La Arto Labori Kune, festlibro por Humphrey Tonkin)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688