中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Bona metodo de lernado kaj aplikado de Esperanto
2010-01-05

Tianjin-aj kaj koreaj esperantistoj en la Kultura centro de Esperanto en Seulo
    La Tianjin-a Esperanto-Asocio fondiĝis en 1985. Ekde ĝia fondiĝo, oni prenis du aferojn kiel ĝiajn ĉefajn laborojn, unu el ili estas lerni Esperanton, por ke ĝiaj membroj altigu sian lingvo-nivelon, la alia -- ĝemeliĝi kun Esperantaj organizoj de alilandaj urboj. Ili opinias, ke la internacia lingvo Esperanto devas esti bona speciala instrumento por interkomunikiĝi internacie kaj diskonigi Ĉinion al aliaj landoj, pro tio la laboro de la asocio devas esti enmetita en la parton de la propaganda laboro de la tianjin-a registaro pere de la neregistara diplomatio. Tiu ĉi laboro, kiel bona ekzemplo de praktikado de Esperanto, multe vigligis membrojn de la asocio en la lernado de Esperanto.

 

    Post multfoja serioza diskutado inter ambaŭ flankoj de la internaciaj ĝemelurboj, nome kun la Esperantaj organizoj de la Korea Inchon, Japana Kobe kaj Pola Lodzo, oni interkonsiliĝis unu kun alia, ke la reciproka vizitado, alinome reciproka gastigado aŭ senpaga vizitado, realiĝis kondiĉe de la egala gastigado en “person-nombro”, “tag-daŭro”, “vojaĝ-loko” ktp. Tio signifas, ke kiam oni surteriĝas sur la teritorio de la gastiganta lando, ilin senpage akceptas la gastiganto loĝe, manĝe kaj trafike.

 

    En 1998, invitite de la Lodza filio de la Pola Esperanto-Asocio, reprezentantoj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio unuafoje vizitis Lodzon por 10 tagoj, okaze de la 90-jara jubileo de la Lodza Esperanto-movado kaj la 29-a Pola Kongreso de Esperanto.

 

    En 2001 la Tianjin-a Esperanto-Asocio akceptis du esperantistinojn el Inchon, Koreio. Ili kontentis pri la dumsemajna aranĝo kaj gastigado: vizito al muzeoj, historiaj vidindejoj, magazenoj kaj al aliaj pitoreskejoj en la urbo Tianjin. Krome, ili vizitis ankaŭ la Gandan Muron, la Imperiestran Palacon, la Someran Palacon, la placon Tian’anmen kaj la prosperan komercan straton Wangfujing en Pekino.

 

    En 2002, reprezentantoj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vizitis Koreion okaze de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto, laŭ la invito de la Korea Esperanto-Asocio kaj ĝia Inchon-a filio. Oni vizitis Inchon, Iksan, Kiungju, Pusan kaj Seulo, kaj kunsidis kun diverslokaj esperantistoj.

 

    En 2005, la Tianjin-a Esperanto-Asocio gastigis d-ron Tadeo, reprezentanto el la Lodza Esperanto-klubo.

 

    En 2000 kaj 2007, reprezentantoj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio faris la duan viziton al Japanio, laŭ la invito de la Japana Esperanto-Instituto kaj ĝia Kobe-a filio okaze de la Japana Tutlanda Kongreso de Esperanto kaj la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Dum la restado en Japanio oni vizitis la urbojn Kobe, Jokohamo, Nagoja, Kioto, Osaka, Uto, Kumamoto kaj Tokio.

 

Kunsido inter Tianjin-aj kaj ĉinaj fervojistaj esperantistoj kaj Kobe-aj esperantistoj en Yokohamo,Japanio

    En 2008, reprezentantoj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vojaĝis al Pollando, okaze de la 60-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj samtempe vizitis Lodzon, Poznan, Torun, Wolsztyn, Malbork, Olsztyn, Gdansk, Bjalistok kaj Varsovio.

 

    La reciprokaj vizitoj intimigis amikajn rilatojn kaj firmigis la intiman amikecon inter samideanoj de ambaŭ urboj. Pere de la reciprokaj vizitado kaj gastigado, membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio multe sin kuraĝigis en lernado de nia lingvo, altigis sian lingvo-nivelon kaj firmiĝis en Esperanto-movado.

 

    La Tianjin-a Esperanto-Asocio volas kunlabori kun alilandaj samideanoj kaj ankaŭ iliaj amikoj ne nur en Esperanto-movado, sed ankaŭ en aliaj kampoj, ekz., en tiuj de turismado, edukado, komercado, scienco kaj teknologio ktp., kaj kune klopodi por apliki Esperanton en diversaj kampoj, por ke la publiko konu, ke Esperanto utilas por diskonigo pri Ĉinio al la mondo kaj por neregistara diplomatio, kaj ludas pozitivan rolon en ekonomia disvolviĝo kaj konstruado de la harmonia socio.

 

(Kontribuita de Han Zuwu el Tianjin)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688