中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Humuraĵoj
2009-12-28

    Malebriigaĵo

 

    “Mi drinkis iom multe,” s-ro Mi diris al servisto de restoracio, “Donu al mi ion por malebriigo!”

 

    “Bone,” diris la servisto, “Mi do prenu la kalkulon!”

 

    Verŝi koron en ebrio

 

    Du drinkemuloj babilis.

 

    “Mi estas vere malsaĝa kaj iutage post drinkado diris al mia edzino, ke mi iam edziĝis antaŭ edziĝo al ŝi.”

 

    “Mi estas pli malsaĝa ol vi! Post drinkado mi diris al mia edzino, ke mi intencas edziĝi refoje.”

 

    Ne drinki unu tason da vino

 

    En bufedejo iu malnova kliento drinkis. Li drinkis ĉiufoje po du tasojn .

 

    Servisto demandis lin: “Kial vi ne prenas unu grandan tason?”

 

    “Mi estas abstinulo kaj iam ĵuis, ke mi ne drinkos po unu tason da vino.” La kliento kun rideto respondis.

 

    Dankon pro via komplimento

 

    Kent manĝis en restoracio. Gustumante ĵus alportintajn fiŝon kaj viandaĵojn, li kun suspiro diris: “Se mi scius, ke la pladoj estas tiaj, mi venus ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj.”

 

    Tion aŭdinte, mastro de la restoracio ĝoje diris: “Vi estas vera gastronomo! Niaj pladoj estas la unuaklasaj.”

 

    Kent diris: “Dankon pro via komplimento! Mi ja volas diri, se mi venus antaŭ kelkaj tagoj, la fiŝo kaj viandaĵoj estus freŝaj.”

 

    Trinkmono

 

    Manĝinte en restoracio, iu sinjoro faris pagon kaj stariĝis por foriri. Vidinte, ke li ne havas intencon doni trinkmonon, servisto demandis: “Sinjoro, ĉu vi kredas, ke la historio ripetiĝos?”

 

    “Mi kredas.”

 

    “Hieraŭ iu kliento sidanta ĉe tiu tablo donis al mi trinkmonon de 60 juanoj.”

 

    “Eble li venos hodiaŭ post minutoj.”

 

     Demeti kirurgan maskon

 

    Timema malsanulo venis en operaciejon. Li petis la kuraciston kaj flegistinojn demeti la kirurgan maskon.

 

    Kuracisto diris: “Laŭ regulo ni devas porti tian maskon.”

 

     La malsanulo diris: “Ne trompu min! Vi timas, ke mi rekonos vin, se okazos akcidento!”

 

    Telefon-numero de edzo

 

    Unuafoje telefononte en urbo, iu kamparanino diris al laboranto de telefona konektopupitro: “Mi volas paroli kun mia edzo.”

 

    La laboranto demandis: “Kio estas la numero de via edzo?”

 

    Ŝi tuj ekbolis de kolero kaj diris: “Mi ne havas tiom da edzoj kaj ne bezonas doni al ili numeron.”

 

    Bedaŭro

 

    En vespera festeno por naskiĝtago de edzino, la edzo donacis al ŝi brilan juvelon. Lia amiko diris: “Rigardu, kiel feliĉa estas via edzino! Se vi donacos al ŝi altklasan aŭtomobilon, ŝi estos pli feliĉa!”

 

    “Ankaŭ mi tiel pensis, bedaŭrinde, estas neaĉetebla tia falsa aŭto.”

 

    Celi

 

    Lernante bicikladon en infaneco, mi vidis maljunulon irantan antaŭ mi. Mi sentis, ke mia biciklo tuj tuŝos lin kaj kriis laŭte: “Ne moviĝu, ne moviĝu…”

 

    La maljunulo haltis tie kaj la biciklo turniĝis jen tie jen ĉi tie kaj finfine tuŝis lin. La maljunulo falis kaj demandis: “Ĉu vi faras celon?”

 

    Knabo Xiao Duo

 

    Xiao Duo kaj lia patrino iris sur strato kaj disperdiĝis. Xiao Duo plore demandis preterpasantojn: "Ĉu vi vidis mian patrinon? Ŝi kondukas sian infanon Xiao Duo.”

 

    Ni konsultu alian kuraciston

 

    Portata de sia patrino, iu knabo vizitis kuraciston. Por malstreĉi lin, la kuracisto diris montrante lian orelon: “Ho, mia kara, ĉu ĝi estas via nazo?”

 

    La knabo donis rigardon al la kuracisto, turnis la kapon al sia patrino kaj serioze diris: “Panjo, ni Turnu nin al alia kuracisto.”

 

    Skafandristo

 

    Iu juvelejo estis priŝtelita. Kiam policistoj venis, ili trovis, ke tie kuŝis ebriulo. Por demandi lin pri juveloj policisto portis sitelon da malvarma akvo, metis lian kapon en akvon kaj demandis: “Ĉu vi vidis la juvelojn?”

 

    La ebriulo malfermis dormemajn okulojn kaj respondis: “Pardonon, mi ne trovis, vi petu alian skafandriston!”





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688