中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto en nia lernejo
2009-11-20

de WEI YUBIN*

 

 

La aŭtoro 
Nia lernejo situas en la urbo Taiyuan. Antaŭe ĝi apartenis al la Ŝtala Kompanio de Taiyuan, kaj nomiĝis la Sesa Elementa Lernejo de la Ŝtala Kompanio de Taiyuan. En la jaro 2007 por malpezigi la ŝarĝon de la kompanio, la lernejo apartiĝis el ĝi kaj estis akceptita de loka registaro, kaj alinomiĝis elementa lernejo Baiyangshujie.

 

    La lernejo havas 1400 lernantojn kaj 24 klasojn kun ses lernojaroj. Ĝi tre famas en nia urbo pro la bonkvalita instruado.

 

    En printempo de 2008 ni okazigis Esperanto-kurson kiel devigan programon en la lernejo.

 

    Niaj celoj estas jenaj:

 

    Unue, fari eksperimenton por konfirmi propedeŭtikan efikon por ĉinaj infanoj.

 

 

   Pri la propedeŭdika voloro de Esperanto ni donis grandan atenton. Kiel edukantoj ni klare scias, ke la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfacila por la ĉinoj, fakte la lernantoj elspezis multe da tempo, eĉ pli ol dek jarojn, sed ne kapablas ellerni ilin. Ni funkciigas E-kurson en la lernejo ĝuste por konfirmi ĝian propedeŭtikan efikon por la ĉinoj en estonta lernado de eŭropa lingvo. Tial nia klopodo estas signifoplena, malgraŭ tio, ke nia marŝo ankoraŭ ne estas forta.

 

    Due, malfermi novan fenestron, por ke la infanoj pli vaste konu la mondon.

 

    Mi opinias, ke ĉiuj homoj devas posedi almenaŭ unu fremdan lingvon por bone koni kaj kontakti la mondon. Sed por multe da ĉinoj eŭropaj lingvoj estas tre malfacilaj, do la simpleco de Esperanto donas al ili pli bonan ŝancon kontaktiĝi kaj komunikiĝi kun la mondo. Laŭ nia plano, la infanoj lernas Esperanton kiel devigan lingvon ĝis la sesa lernojaro, tiam ili bone posedos ĝin.

 

    Krom la supre menciitaj kialoj, mi volas baki kelkajn esperantistojn por loka E-movado.

 

    De la supraj pripensoj ni faris projekton por la eksperimento. Laŭ nia plano, la Esperanto-kurso komenciĝas en ĉiu komenca lernojaro, kaj ni elektas unu klason kiel eksperimentan klason kaj daŭrigos Esperantan lecionon ĝis lernofino en la elementa lernejo. Nun ĉirkaŭ 180 lernantoj lernas Esperanton po du lernohorojn ĉiusemajne. Kiam la nova kurso komenciĝos, ni faras prezenton pri Esperanto al la gepatroj. Kiam ili eksciis, kio estas Esperanto kaj kial ni instruos ĝin al la infanoj, ili esprimis sian subtenon al la decido de la lernejo, kaj kelkaj el ili eĉ decidis lerni Esperanton kune kun siaj infanoj.

 

    Nun kvankam la kursoj regule funkcias, tamen ni ankoraŭ renkontis malfacilojn. Precipe la lingvonivelo de la instruistoj ne estas kontentiga, kio malhelpas nin bonkvalite plenumi la eksperimenton. Do por altigi ilian lingvonivelon ni okazigis someran trejnan kurson dum la someraj ferioj.

 

    Profesoro Gong Xiaofeng kaj Peng Zhengming, ĝenerala sekretario de Hubei-a E-asocio, donis al ni grandan subtenon. En la pasinta jaro ili kune gvidis la kurson. Profesoro Gong ne nur faris instruadon, sed ankaŭ rakontis pri sia vojaĝo en Eŭropo per Esperanto. Peng Zhengming trejnis instruistojn per la lernolibro “Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj” kompilita de Dennis keefe, kaj faris prelegon pri Esperanto kaj turismo. Ilia instruado kaj parolado donis al la kursanoj profundan impreson, ili konvinkiĝis, ke Esperanto estas utila lingvo, kaj pli certigis la daŭran lernadon de Espranto.

 

    En aŭgusto ĉi-jare ni denove okazigis la trejnan kurson dum someraj ferioj. Usona emerita profesoro Ronald Glossop, iama vicprezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj direktoro de “infano ĉirkaŭ la mondo”, akompanata de la ĉina profesoro Li Weilun, trajne veturis al nia urbo kaj faris instruadon.

 

    Dum la semajna instruado profesoro Ronald donis lecionojn al 6-9-jaraj infanoj unu horon ĉiumatene. La lerniloj, kiujn li uzis en la instruado, estas “Poŝamiko”, “Mazi en gondolando” “La Bela Planedo”, kiujn oni povas elŝuti el la retejo “Infano ĉikaŭ la mondo”. Dum la instruado li ĉiam estas pacienca, afabla. Kvankam li estas 76-jara. La infanoj treege ŝatis lin. Post la kurso por la infanoj estas instruado por plenkreskuloj, kiaj instruistoj, gepatroj kaj lokaj esperantistoj. La infanoj, kiuj post sia klaso ankoraŭ volas daŭre lerni, povas partopreni en la plenkreskula. Kutime la klaso daŭris preskaŭ ses horojn ĉiutage. Krom la instruado de bazaj lecionoj, la profesoro ankaŭ faris prelegojn, ekzemple: “Mi kaj UK” “Esperanto kaj mondcivitaneco” ktp. La profesoro ĉiam estas laborema, entuziasma kaj sindonema. Instruante kaj prelegante, li ofte forgesis tempon. Ĉiuj partoprenantoj estis kortuŝitaj de liaj senlaca laboro, afableco kaj sciopleno. Ili propraokule vidis, ke Esperanto estas bela, vivplena kaj utila lingvo, kaj ke esperantistoj estas sindonemaj, neegoismaj kaj respektindaj.

 

    Profesoro Li Weilun, Kompilinto de lernolibro Moderna Esperanto por Infanoj, ankaŭ donis lecionojn al niaj infanoj. Ĉar li delonge studadas pri la edukado de la infanoj, kaj samtempe estas kompilinto de lernolibro, kiun li speciale kompilis por niaj infanoj, lia leciono fariĝis modelo por ni. Ankaŭ li faras prelegon, “Esperanto povas helpi nin ĉinoj pli bone kaj pli rapide lerni la eŭropajn lingvojn”.

 

    Fama esperantisto, profesoro Wen Jingen speciale venis al ni, kvankam li estis tre okupata, tamen li donis tri tagojn por nia kurso. Li faris prelegon per simplaj vortoj, ekzemple, “Pri la parolado” “Esperantisto devas paroli Esperante”. Li kuraĝigas la komencantojn, ke ili kuraĝe parolu, kaj ne timu eraron, kaj emfazis, ke oni ne krokodilu se ili estas esperantistoj kaj ke oni komencu paroli Esperante ekde hodiaŭ se ili estas komencantoj.

 

    Nun nia eksperimento jam listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provinco. La lokaj edukaj departementoj donas al la eksperimento grandan atenton. Ni esperas, ke esperantistoj subtenu nian laboron. Viaj konsiloj kaj helpoj ĉiam estas bonvenaj.

_____________________________________

 

    *La aŭtoro estas direktoro de la nomita lernejo

 

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688