中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn
2009-11-03

    Dum la 95-a UK en Havano okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, ĝis 2010-01-31.

 

    Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

 

    La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la temo de la 95-a UK, Interproksimigo de kulturoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la kandidato (kune ne pli ol unu paĝo).

 

    La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido ĝis 2010-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2010-05-31, por publikigo en la IKU-libro.

 

    Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 240 eŭroj. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe uea.org/dokumentoj/IKU.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688