中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-teatraĵo en Serbio
2009-11-03

    Pasintsemajne en la teatro "Joakim Vujiĉ" en urbo Kragujevac okazis por Serbia Esperanto-movado - historia okazaĵo: la unua profesia teatra spektaklo en Esperanto.

 

    Aktoris la skipo internacia (profesia teatra Sceno Shelter): Saŝa Pilipoviĉ (Aleksandar Postnikov), aktoro de kragujevaca teatro, Miĉo Vrhovac (L. L. Zamenhof), esperantisto el Banja Luka (BiH) kaj Ljubica Gaŝpareviĉ (Lidija), aktorino ankaŭ de kragujevac-a teatro "Joakim Vujiĉ". Enscenigisto estis Miliĉ Jovanovic, membro de grupo Shelter Sceno.

 

    La teatra salonego estis plena. Organizantoj preparis simultanan tradukaĵon por neesperantistoj. La spektaklo estis parto de solena fina vespero de Internacia Festivalo de Malgrandaj Scenoj kiun partoprenis teatroj el Serbio, Britio, Romanio, Usono, Italio kaj Makedonio.

 

    Al la teatra spektaklo, la unua profesia spektaĵo en Esperanto en Serbio, krom la civitanoj de Kragujevac kaj partoprenantoj de festivalo el aliaj landoj, ĉeestis ankaŭ beogradaj kaj kragujevacaj esperantistoj.

 

(Dimitrije Janicic)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688