中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
El Popola Ĉinio engaĝos fremdlandan e-istan redaktoron
2009-10-29

    El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn) estas esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

 

    Por disvolvo de la retejo, la redakcio engaĝos fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri hostorio, sociologio kaj literaturo.

 

    Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtateco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto:mailto:elpc@china.com; chenji99@yahoo.com.cn

 

    Telefono:86-10-68995930





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688