中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Dolĉa varbilo por Esperanto: Ludovikuketoj haveblas!
2009-06-01

    La dolĉaĵbakisto kaj esperantisto Hermann Kroppenberg, kiu gvidas kafejon kaj vendejon en la proksimeco de Kolonjo en Germanujo kaj tie vendas siajn altkvalitajn produktojn, nun povas liveri interesan novaĵon: ludovikuketojn. Temas pri tavoletoj, kiuj estas 4 cm larĝaj kaj 6 cm longaj. Ili estas faritaj el unuaklasa marcipano kaj kovritaj per ĉokolado kun 72% da kakao.

 

    La Ludovikuketoj estas haveblaj en du eldonoj: Unu montras reliefon de Zamenhof, ankaŭ faritan el marcipano, la tavolo pezas entute proksimume 35 g. La alia montras bildon, kiu estas presita sur sukerfolio per nutraĵdevenaj inkoj. Ĝi pezas proksimume 25 g.

 

    ATENTU: Vi povas mem decidi, kiun bildon kaj tekston vi deziras havi sur la kuketo! Per tio ĝi estas adaptebla al ĉiu ebla okazaĵo kaj celo.

 

    La prezo por unu kuketo estas proksimume 1.50 eŭroj, depende de la afranko. La minimuma mendokvanto estas 50 pecoj.

 

    Por pli precizaj informoj kontaktu Hermann Kroppenberg: ck@cafe-kroppenberg.de. Bildoj pri la tavoloj haveblas ĉe la indikita adreso de Hermann kaj ĉe peter.weide@mail.dk.

 

(teksto de Lernu kaj fotoj de Hermann Kroppenberg)

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688