中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Verda Stelo 25 jarojn kantita en Esperanto
2009-02-10

de AUGUSTO CASQUERO (Hispanio)

 

    La koruso Verda Stelo estis kreita de Pedro Vilaroig kaj Juan Carlos Ruiz en la jaro 1984, ene de la Madrida Esperanto-Liceo, kun la celo krei novan koncepton de muzika ludado. La koruso komencis kanti en Esperanto unue en malgrandaj kunvenoj de esperantistoj, kaj iom post iom etendis siajn ludadojn al pli ampleksa spaco. Ĝi riĉigis sian repertuaron per folkloro kaj klasikaĵoj en aliaj lingvoj, cele al aŭdaca kaj ampleksa formo de arta ludado.

 

    Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, ĝi prezentis en la Muzika Palaco de Valencio la kantaton en Esperanto "La profil' de viaj spuroj" komponitan surbaze de la teksto de Miguel Fernández, fare de ĝia direktoro kaj fondinto Pedro Vilaroig, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio. La koruso Versa Stelo estas membro de la Korusa Federacio de Madrido, partoprenante en ĝiaj aktivecoj en kaj ekster la Madrida Komunumo.

 

    La Korusa Asocio Verda Stelo stariĝis oficiale en Madrido la 12-an de decembro 1985.

 

    La celoj de tiu ĉi asocio estas:

 

    -- promocii inter siaj membroj la emon al la korusa muziko en ĉiuj landoj kaj kulturoj.

 

    -- promocii inter siaj membroj la intereson por la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia rilato kun la muziko kaj folkloro.

 

    -- disvolvi sociajn, kulturajn kaj muzikajn aktivecojn same enlande kiel eksterlande, kun speciala atento al la publika prezentado de korusaj komponaĵoj.

 

    -- esti vehiklo de la kultura interŝanĝo inter diversaj etnoj per la muziko kaj la lingvo Esperanto.

 

    En la jaro 1987 estiĝis la orkestro Verda Stelo, kiu koncertis kaj akompanis la koruson dum kvin jaroj.

 

    Nuntempe la koruso, direktita de Laura Carballo, havas proksimume tridek gekantistojn kaj faras siajn kantoprovojn en la preĝejo San Francisco el Grande de Madrido; en ĉi tiu preĝejo ĝi partoprenis en kelkaj elsendoj de la Hispana Televido. Tio estis petata por ĉiaspecaj prezentadoj, kiuj ampleksas konkursojn (Habaneras de Torrevieja), recitalojn en privataj centroj, akademiaj eventoj, kulturaj centroj, geedziĝoj, kongresoj, omaĝoj, Nacia Aŭditorio, Teatro Monumenta, ktp. (ĝi estis alvokita por la amasa koncerto en Madrido, fiaskinta pro la pluvo, de la franca muzikisto Jean Michele Jarre).

 

    La 11-an de januaro 2009 ĝi aperis en la programo "Conciertos" de la dua ĉeno de la Hispana Televido, en kiu ĝi partoprenis en prezentado de la "Zarzuela", "Viva la Verbena" de Luis Aguilé.

 

    Ĝia repertuaro en Esperanto estas multnombra, en kiu elstaras la "Ave Maria" komponita de Pedro Vilaroig.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688