中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kio estas nova ĉe TEĴA nun?
2009-02-10

    Post longa klopodado la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) estis oficiale registrita ĉe la fino de decembro 2008 en Litovio. TEĴA estas la unua internacia organizo kun la ĉefsidejo en Litovio. Tiu specifaĵo prokrastis la registradon, ĉar ĝis nun ekzistis precedentoj nur pri registrado de filioj de jam jure ekzistantaj internaciaj organizoj kun ĉefsidejo aliloke.

 

    Plia kaŭzo de la prokrastado estis problemo pri jura adreso de la asocio. La efektiva sidejo de TEĴA en la oficejo de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) en Vilno ne estis akceptita, ĉar daŭras jura proceso pri diskuto rilata al la posedo de la ejo. Grava municipa oficisto opinias, ke la ejo estis donita al LEA nur por provizora uzo, kaj ke ĝi devas esti liberigita.

 

    Kvankam LEA gajnis la proceson en la unua instanco, tamen la sekva instanco renversis la decidon, kaj la fina decido povas ankoraŭ daŭri longe. Tial oni unue provis uzi la adreson de la sidejo de LEA en Kaunas, sed montriĝis, ke tiu ejo pro financaj kaŭzoj formale estas posedata de la municipo, kaj ankaŭ ĝin sekve ne eblas uzi kiel juran sidejon de TEĴA. Fine oni trovis taŭgan formalan juran adreson ĉe alia oficejo en Vilno.

 

    Poste montriĝis necese havigi al notario kopiojn de la pasportoj de ĉiuj fondantaj estraranoj. Fine la 18-an de decembro la ŝtata registra centro de Litovio registris en la registro de juraj personoj la Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan Asocion kaj donis al ĝi la entreprenan kodon 302290854. La atestilo pri la registriĝo estis transdonita al TEĴA la 22-an de decembro.

 

    Helpe de tiu atestilo TEĴA nun povas mendi oficialan stampilon, pere de la stampilo malfermi konton en banko, kaj poste ja eblos produkti la planatajn membrokartojn.

 

    Laŭ la prognozo de la sekretario, la membrokvanto de TEĴA devis atingi ĝis la jarŝanĝo triciferan numeron, sed tiu ĉi prognozo ne plene realiĝis. TEĴA nun unuigis entute 95 ĵurnalistojn el 38 landoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688