中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eldoniĝis la papera "Espero.com.cn 2008"

    Por ĉinoj 2007 estas ĝojiga jaro, en kiu okazis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estis lanĉita la unua lun-sonda satelito, 10-jariĝis la reveno de Hongkong al la patrolando. Por ni, esperantistoj, 2007 ankaŭ estas agrabla jaro, en kiu okazis en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto, funkciis diversaj E-kursoj en kelkaj urboj de Ĉinio, kaj eldoniĝis Historio por Malfermi Estontecon apogate de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio. Pri ĉio ĉi ni faris raporton en nia reta EPĈ. Laŭ deziro de niaj legantoj ni elektis parton de la enhavoj de la artikoloj aperintaj en la reta EPĈ por formi la paperan gazeton.

    La numero kun 64 paĝoj havas 8 rubrikojn: 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Retrorigardo, Harmonia socio, Ekonomio, Homo kaj Naturo, Kuirarto, E-movado kaj E-libroj. En la gazeto vi trovos artikolojn pri vivo de ordinaraj ĉinoj, pejzaĝo de Ĉinio, medi-protektado, E-movado en Ĉinio ktp.

    Ĝi mendeblas ĉe

    Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

    Telefono: +86-10-68995937, 68326682

    Telefakso: +86-10-68321808

    Retpoŝto: libroservodeepc@163.com ;elpc@china.com

    Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

    Prezo: 2 eŭroj; sendokosto: 1 eŭro

Redakcio de El Popola Ĉinio

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688