中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kroniko de ĉina E-movado I (1981-1989)
2007-06-15
1981

La 25-an de januaro fondiĝis la Pekina Esperanto-Asocio.

Februare Flora Szabo-Felso, ĝenerala sekretario de UEA, vizitis Ĉinion.

Fine de julio kaj komence de aŭgusto okazis en Brazilo la 66-a UK. Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio kun Chen Yuan kiel estro. En la kongreso Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La 23-an de novembro fondiĝis la Ĉina Esperanto-Eldonejo.

La 6-an de decembro naskiĝis la societo “Amikoj de Esperanto”, kies prezidanto estis Chu Tunan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso.

1982

Januare aperis la unua numero de La Mondo, gazeto de la Ĉina Esperanto-Ligo.

La 67-a UK okazis en Antverpeno, Belgio. Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

La 16-an de decembro la Eduka Ministerio de Ĉinio disdonis dekreton al la edukaj burooj de ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj por refoje certigi, ke Esperanto estu instruata kiel dua fremda lingvo kaj ekzamena objekto por diplomiĝontaj studentoj, ŝtataj oficistoj kaj kandidatoj por esplorantoj-studentoj.

1983

Marte Li Shijun (Laǔlum), vicĉefredaktoro de EPĈ, estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.

Julie okazis en Budapeŝto la 68-a UK, Hungario. Zhang Qicheng partoprenis ĝin kaj nome de ĈEL ricevis trofeon FYNE.

1984

Maje Umeda Yosimi, vicprezidanto de UEA, kaj Simo Milojeviĉ, ĝia ĝenerala direktoro, vizitis Pekinon kaj interkonsiliĝis kun ĈEL kaj koncernaj institucioj pri la 71-a UK en Pekino.

Junie fondiĝis la Scienc-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kun Lu Jiaxi, prezidanto de la akademio, kiel honora prezidanto.

Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Chen Yuan partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj poste la 69-an UK en Vankuvero, Kanado. En la UK Hujucz estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon “Montara Vilaĝo” de Chun-Chan Yeh (Cicio Mar), kiu estis metita en la Serion Oriento-Okcidento n-ro 21 sub la aŭspicioj de UEA.

1985

Marte en Pekino okazis inaŭguro de la Ĉina Koresponda Esperanto-Instituto.

Maje redakcio de EPĈ solene celebris la 35-jaran datrevenon de sia naskiĝo. Yao Yilin, Hujucz, Huang Hua, Chu Tunan kaj multe da aliaj gravaj ŝtatoficistoj de Ĉinio, reprezentantoj de UEA kaj EPĈ-perantoj el 7 landoj partoprenis la solenadon.

La 70-a UK okazis en Augsburg, Germanio. Ĝin ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

Julie okazis la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming, kiun ĉeestis pli ol 600 personoj.

1986

Januare forpasis Hujucz, eminenta gvidanto de la ĉina Esperanto-movado kaj februare ĈEL elektis Ĵelezon kiel sian agantan prezidanton.

Aprile, Xie Yuming estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Li estas la dua akademiano en Ĉinio.

Julie okazis en Pekino la Unua Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Ĝin partoprenis 290 esperantistoj el 18 landoj.

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto okazis en Pekino la 71-a UK kun pli ol 2400 esperantistoj el 54 landoj. Peng Zhen, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, estis ĝia alta protektanto. Oni diris, ke la 71-a UK estis la plej granda UK ekster Eŭropo.En la kongreso Chen Yuan fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Oktobre la Pekina Televida Stacio unuafoje dissendis la memfaritan Esperantan filmon Lando deVerda Stelo, kiun prezentis la Ĉina Centra Televida Stacio la 7-an de januaro de 1987.

1987

La 27-an de junio ĈEL, la Ĉina Komitato de Unesko kaj aliaj organizaĵoj kune faris aranĝon por la 100-jara Jubileo de Esperanto.

Julie okazis en Varsovio la 72-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng kaj Ye Junjian.

La 10-an de novembro la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado de Ĉinio sankciis eldonon de la revuo Tutmondaj Scienco kaj Tekniko.

Samjare eldoniĝis Esperanto-Ĉina Vortaro, ĉefkompilita de Honfan, tre influa kaj reputacia vortaro en la ĉina Esperanto-movado.

1988

Julie okazis en Roterdamo, Nederlando, la 73-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio.

De la 10-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazis en Pekino la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto.

En tiu jaro la Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon Kamelo Ŝjangzi, verkitan de Laoŝe, fama ĉina verkisto.

1989

Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Tan Xiuzhu partoprenis la 74-an UK en Brighton, Britio.

Septembre la Pekina Disaŭdiga Instituto ekfunkciigis Esperanto-kurson por kulturi profesiajn Esperanto-laborantojn.

Oktobre la Esperanto-instrua filmo Espero estis dissendita de la Qingdao-a Televida Stacio.

Novembre per koresponda voĉdonado naskiĝis la nova estraro de ĈEL kun Chen Yuan kiel prezidanto.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688