中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Du verkoj pri budhismo
2007-06-15

de Leif Nordenstorm 

Enkonduko en budhismon. Yamaguti Sin’iti. JBLE. Nagoya. 2002. 112p. 21cm. ISBN 4 901 651 00 5. Prezo: € 12,00. Kelkaj faktoj pri la budhismo. Gunnar Gällmo. Religio. ESE. Stockholm: ESE. 2002. 77p. 21 cm. ISBN 9185288276. Prezo: € 10,50

Aperis du libroj pri budhismo. Ambaŭ estas verkitaj de budhanoj, kiuj en siaj libroj priskribas sian religion nek ĉefe propagandcele, nek teorie kaj science, sed de interne kaj kun engaĝiĝo. Ambaŭ libroj estas legindaj kaj por studantoj pri religio, kaj por personoj, kiuj havas ĝeneralan intereson pri religioj, dezirantaj lerni pli pri budhismo, kaj — kiel kristano mi povas nur supozi — por kredantaj budhanoj kiuj volas pliprofundiĝi en sia religio. Ambaŭ libroj dividiĝas en tri ĉapitroj, el kiuj la unua pritraktas Budhon (Ŝakja-munion) kaj lian vivon. Ambaŭ libroj finiĝas per glosaro. Neniu el la libroj temas pri diversaj skoloj budhismaj, pri ĝenerale popola budhismo aŭ pri budhismaj temploj kaj bildoj. Cetere la libroj estas tre malsamaj.

En Enkonduko en Budhismon, Yamaguti Sin’iti, mem ŝin-budhano, en sia dua ĉapitro en la bele presita libro traktas la fundamentajn ideojn de budhismo: laŭkondiĉa estiĝo, ateismo, malkonstanteco de fenomenoj, ĉio estas suferiga, malaprobo de atmano kaj metempsikozo, kontraŭ metafiziko, nirvano, ŝunjato, meza vojo kaj amo. Sub la rubriko heterodokso en budhismo, la verkinto traktas skolojn, kiujn li kontraŭas, ekz.: esoterismo kaj sinkretismo. En la lasta ĉapitro pri praktikoj por budhistoj, aparte interesa estas la parto pri “budhismo kaj socio”, kie la verkinto komparas la liberigan teologion kristanisman de la 1970-aj jaroj kun kelkaj tendencoj en moderna budhismo. En apendico legeblas multaj sanktaj frazoj.

Gunnar Gällmo, mem teravadano — theravadano laŭ la ortografio de Gällmo — en sia kelkaj faktoj pri la budhismo en la dua ĉapitro en la iom simple vinktita libro pritraktas la instruon budhisman (Dharmon). En sia tria ĉapitro li priskribas la instruataron (Sanghon), traktante la historion de hudhanoj ekde la komenco ĝis nun. Asoko kaj Olcott estis gravaj por disvastigi budhismon en Azio kaj en Eŭropo. Apartan atenton ricevas la budhismo dum la lastaj cent kelk jaroj. Gällmo multe interesiĝas pri terminoj budhanaj, kaj ne malofte diskutas ilin kaj proponas ne-PIV-ajn formojn.

Aparte interesa estas la sinteno al kristanismo de la verkintoj. Yamaguti inklinas atenti la similecojn inter budhismo kaj kristanismo; Gällmo inklinas atenti la malsimilecojn.

Esperanto riĉiĝis per du novaj legindaj libroj.

(El “Esperanto”)

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688