中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zamenhof vivas
2007-06-15

de ULRICH LINS

La Zamenhof-strato. Roman Dobrzyński. Verkita laǔ interparoloj kun d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof. Kaunas: Ryto varpas, 2003. 288 p. ISBN 9955-9635-1-4. 21 cm. Bind. Prezo: 18,00 eǔroj.

La Majstro estas la plej konata Zamenhof. Sed pli videbla, ĉar reale ekzistanta, estas lia nepo, nome doktoro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, kiu preskaǔ regule partoprenas la Universalajn Kongresojn. Tiu ĉi libro unuafoje prezentas lian vivon. Roman Dobrzyński proksimigas lin al ni en la formo de intervjuo. Ili komencis interparoli en 1993 en Litovio, helpe de bongusta loka miel-likvoro. La rezulto estas ekscite interesa.

Esperanto ne estis jam metita en la lulilon de Ludoviko. Sed en 1934 la gepatroj ruze promesis kunpreni lin al la UK en Stokholmo, se li, tiam 9-jara, lernos la kongresan lingvon. Li faris – kaj kaptiĝis de la esperantista etoso. Sekvis la partopreno en pliaj kongresoj. Kiam en 1937 la UK okazis en Varsovio, Ludoviko ne povis scii, ke tie li lastfoje ludas la rolon de eta princo en Esperantujo. Du jarojn poste germanaj trupoj invadis Pollandon, la nazioj arestis kaj poste ekzekutis Adam Zamenhof, la patron. La filo diras: Neniam mi povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis mia patro. Wanda, la patrino, kaj Ludoviko enpremiĝis en la varsovian geton. De tie la du filinoj de la Majstro, Zofia kaj Lidja, estis en 1942 transportitaj al la neniigejo Treblinka. Tiu sorto minacis ankaǔ al Ludoviko, sed dank’ al feliĉa hazardo li sukcesis eskapi de la “transŝarĝa placo” kaj reveni unue al la geto, antaǔ ol li kaj la patrino dank’ al falsaj identigiloj (laǔ kiuj li nomiĝis Krzysztof Zaleski) povis sin kaŝi ekster Varsovio.

Pri la varsovia geto ekzistas abunda literaturo. Tamen, ĉar ĝi estis surtera infero, atestoj de transvivintoj troviĝas nur en limigita nombro. Tial la memoroj de la nepo estas spirhaltige interesa legaĵo. Min ili multloke memorigas pri la aǔtobiografio de alia eskapinto el la varsovia geto, la recenzisto Marcel Reich-Ranicki. Lia libro en 1999/2000 furore vendiĝis en Germanio.

La libro havas la titolon Zamenhof-strato. La n-ron 9 de tiu strato en Varsovio iam portis la domo, en kiu loĝis Lazaro Zamenhof. En 1942/43 la strato kondukis centmilojn da judoj en la direkto de vagonaroj al Treblinka. Pri tio enkonduke memorigas la nepo, kiu esprimas la esperon, ke virtuala Zamenhof-strato konduku la homaron al toleremo, al kompreno, al frateco. La unuopaj postaj ĉapitroj priskribas la vojon, kiun la intervjuito iris post la milito. Li studis la konstruinĝenieran sciencon kaj, post sia translokiĝo al Francio, komencis imponan profesian karieron, dum kiu li tutmonde akiris reputacion kiel specialisto pri pontoj kaj artefaritaj insuloj. Prembetono fariĝis parto de mia vivo... Ankaǔ tiu flanko de la nepo estis preskaǔ nekonata inter la esperantistoj. Malkovrante ĝin nun, ili kun plezuro legos la memorojn pri vojaĝoj al ekzemple Brazilo kaj Japanio, la enŝovitajn anekdotojn kaj diversajn trafajn komentojn pri la forpasinta komunisma sistemo kaj pri la nuna mondo. Ni multon (re)lernas pri la historia fono de Esperanto, al kiu estas ligita ankaǔ la persono de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Mi ĝis nun ne legis tiel klaran kompaktan prezenton de la signifo, kiun kun sia plurismo de lingvoj kaj religioj havis la Litova-Pola Regno en la historio de orienta Eǔropo kaj aparte por la estiĝo de Esperanto – signifo, kiu faras tiun iaman unuiĝon de Pollando kaj Litovio pramodelo de la eǔropa integriĝo.

Tra la tuta libro historiaĵoj reviviĝas, akirante gravecon por la nuntempo. Kion la avo iam celis, tio laǔ la nepo konservas validon. Krom kompreneble Esperanto, ankaǔ la ideoj de la Majstro pri proksimiĝo de nacioj kaj religioj restas aktualaj kaj parte jam trovis konfirmon en la Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Eǔropa Unio. Pri tio inspire rememorigas la nepo, la projektinto de pontoj, kiu, nun pensiita, konvinke pledas por la konstruado de multaj pontoj de l’ espero. Kiu povus pli kredinde proponi tion ol ido de Lazaro Zamenhof, ol homo, kiu rigardis en la abismon de homa malbono, sed ne perdis la fidon al pli bona homaro?

(El Esperanto)

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688