中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Filozofoj pri Esperanto
2007-06-15

* ERNEST NAVILLE (1816-1909), profesoro d-ro, svisa filozofo, membro de la Franca Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj

Jam delonge estis pripensinta pri lingvo internacia, kiam aperis Esperanto. Li pensis unue pri la universaligo kaj revivigo de la greka aŭ latina lingvo, sed baldaŭ alvenis al la ideo de lingvo artefarita. Skribinte al la fama lingvisto Max Müller, por peti lian opinion pri tiu demando, li ricevis kiel respondon, ke la plej bona sistemo de artefarita lingvo estas tiu de “Doktoro Esperanto”.

En 1889, Ernest Naville rekomendis Esperanton en sia raporto al la supre menciita Akademio, proponante, ke oni instruadu la lingvon en ĉiuj duagradaj lernejoj de la tuta mondo. En 1904, okaze de la internacia Kongreso de Filozofio en Ĝenevo, li faris paroladon pri Esperanto.

Nekrologo de Renéne de Sausure en “Internacia Scienca Revuo”, 6-a jaro. N-ro 1909, p. 193

“De multaj jaroj, de tridek jaroj almenaŭ, mi estas konvinkita, ke la enkonduko de internacia lingvo estas la neceso, la natura produkto de la ĝenerala progreso de la civilizacio kaj speciale de la ĉiam pli granda multigado de la transportiloj. Al homoj, kies kuniĝo ĉiutage plifaciliĝas, ĉiutage pli grave estas doni rimedon por interkompreni sin. Tiu ĉi diro posedas laŭ mia opinio certecon kvazaŭ egalan al la certeco de geometria aksiomo…”

(dirinte, ke pro sia aĝo li ne povis plu lerni la lingvon, li daŭrigis:)

“...sed jen kion mi povis fari al ĉiuj personoj, kiuj kapablas ĝin fari: Sciiĝu pri la esenco kaj progresoj de Esperanto; kaj se vi venas al la sama konvinko kiel mi, studu ĝin kaj invitu ankaŭ la aliajn ĝin lerni; vi tiel kunlaboros ĉe granda kaj bona afero.

“Kiam iun tagon oni povos diri, ke, flanke de la naciaj lingvoj, kiuj daŭrigos sian naturan evoluon, ekzistas rimedo por interkomunikadi inter ĉiuj anoj de la terglobo, lingvo de l’ homaro, tiu tago estos unu el la grandaj datoj de la historio.”

“Dok.” 4.S.46.47. Letero al la membroj de la Esperantista Kongreso en Ĝenevo. La 20-an de aŭgusto 1906

Prof. Naville montris specialan intereson al la Esperanto-movado en Germanio. Al s-ro Jean Borel li skribis en 1902:

“Se viaj klopodoj en Germanujo renkontas nun kontraŭstaron eble pli grandan ol en aliaj landoj, ne dubu pri la fina venko… Ne laciĝu semante; vi eble ne vidos mem la rikolton, sed ĝi certe venos, la semo ĝermos.”

“Germana Esperantisto”, 1909 p. 74 “Das Esperanto, ein Kulturfaktor”, (Volumo) 3, p. 79

* RUDOLF EUKEN (1846-1926), profesoro d-ro, germana filozofo, verkisto, Nobel-premiito

“Mi kredas kun vi, ke pro la nuntempa disiĝo de la nacioj Esperanto havas specialan kaj gravan taskon por la reciproka interkompreniĝo kaj tiudirekte meritas plenan subtenon. La spiritaj valoroj en la naciaj lingvoj devas resti, sed oni devas trovi la komunan grundon por veraj informoj kaj klarigoj, tio certe estas akcelinda celo.”

Respondo al d-ro Albet Steche. “Germana Esperantisto” N-ro lA(215), la l-an de januaro 1917, p. 8

* AMERIKA FILOZOFIA SOCIETO (AMERICAN PHILOSO-PHICAL SOCIETY), fondita de Benjamin Fanklin en 1743

La societo akceptis en 1889 raporton de la speciala tripersona komisiono pri la lingvo internacia de “Doktoro Esperanto”. La sekretario de la komisiono d-ro Henry Philips ĝenerale tre ŝatis ĝin kaj nomis la lingvon “la plej simpla kaj racia”.

* MOHANDAS KARAMCHAND GANDHI (1889-1948), nomata “Mahatma” – la grandspirita hinda filozofo, batalanto por sendependeco de Hindujo

“Mi estas por samforma kalendaro por la tuta mondo, kiel mi estas por samforma valuto por ĉiuj landoj kaj por la mondhelplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.”

1931, El materialoj de Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno

Gandhi aparte interesiĝis pri la homaranaj principoj de d-ro Zamenhof kaj esprimis sian apogon al ili. La rekomendon: uzi neŭtralan lingvon kun homoj aligentaj Gandhi ne akceptis sen dubo. Laŭ li Esperanto estis ankoraŭ eksperimento “sekvinda kun simpatia intereso, fondita por nobla homarana celo...”

Kiam d-ro Edmond Privat laŭ invito de Gandhi akompanis lin al Hindujo, unu vesperon sur ferdeko de la ŝipo Gandhi volis aŭdi en Esperanto la “Preĝon sub la verda standardo” de Zamenhof. Kaj sonis la vortoj “silentas nun ĉiu disput’ religia... kaj regas nur kredo de koro... Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro ĉe via altaro.”

Raporto de Edmond Privat. “Esperanto” N-ro 2, februaro 1932, p. 2-3

* VINOBA BHAVE (1895-), hinda filozofo , socia reformisto

“Tiu ĉi lingvo (Esperanto) estas granda kaj sankta kreaĵo por la disvastigo de monda frateco. Kia grandioza ideo estis tiu de d-ro Zamenhof, kiam li ekkomprenis, ke komuna lingvo povus kunigi la homojn!

“La homo, kiu dediĉis sian vivon al tiu ideo, estas laŭ mia opinio sanktulo kaj mahatmo (“granda spirito”, la vorto uzata nur por Gandhi kaj la plej grandaj).

“En la penso malantaŭ la internacia lingvo mi trovas grandan inspiron kaj ĝojon: la penso, ke ni povas doni al la mondo komunan neŭtralan lingvon kaj pere de ĝi konstrui novan unuecan mondon!”

“Esperanto”, marto 1960, p. 4546

* TADEUSZ KOTARBINSKI (1886-), profesoro d-ro, pola filozofo, logikisto, kreinto de la reismo kaj prakseologio, prezidanto de la Pola Akademio de Sciencoj

“Estas sendube, ke Esperanto pli proksimas al la etnikaj lingvoj. Ĝi ne estas eĉ lokebla en la termino “artefarita lingvo”, kompreneble en la logika signifo de tiu ĉi termino, ĉar ĝi konsistas el elementoj de la etnikaj lingvoj kaj la lingvoj vivantaj estis ĝia modelo. Ĝi estas la plej racia el la lingvoj konataj al mi. Lingvo racia, proksima al la lingvo de la logistika simboliko, tia, pri kiu revis Leibniz, kaj en la nova tempo la granda esperantisto kaj pliposta “skismulo” Couturat, estus kodo por komuniki nociojn kaj juĝojn, sed Esperanto ja havas aliajn ambiciojn.

“Mi ekkonis Esperanton kiel lingvon treege simplan kaj facilan, ellerneblan de ĉiu, mi ĝojis ĝuste pro ĝia simpleco kaj la perspektivoj, kiujn ĝi malfermas antaŭ homoj ne havantaj eblecon ekposedi 2-3 ĉefajn eŭropajn lingvojn. De vi mi nun ekscias, ege mirigita, ke la evoluo de Esperanto iris en iom alian direkton, ke ĝi fariĝis lingvo filologia, ke ĝi havas filologion, kiun oni devas studi. En tiu riĉa filologia disvolvo mi vidas grandan danĝeron por la celeco mem de la lingvo: ĝi fariĝos tro malfacila pro la riĉeco de vortoj kaj formoj. Mi eĉ hezitas, ĉu tio ne estas entombigo de la ideo de d-ro Zamenhof kaj la unuaj pioniroj de la lingvo.

“Aliflanke mi konscias tamen pri la celeco, se jam ne pri neceseco, de ekzisto de certaj t.n. neologismoj. Mi miaflanke, ne kuraĝus do malaprobi ĝenerale ĉiujn t.n. neologismojn.”

El intervjuo. “La Verda Vojo”. N-ro 2-3, marto-aprilo 1958

“Esperanto, kies kreinto agis sur la pola tero, ne enteniĝas tutsence en la termino “artefarita lingvo”; ĝi ja konsistas el la elementoj de etnikaj lingvoj, kaj ĝuste la vivantaj lingvoj – hindeŭropaj – estas ĝia modelo. Malgaŭ tio ĝi estas la plej racia el ĉiuj lingvoj konataj al mi. Mi studis ĝian gramatikon kaj lernis vortojn, mi legis verkaĵojn presitajn en tiu ĉi lingvo, mi ankaŭ lernis parkere tekstojn.”

“Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj” Eldonis Pola Esperamto-Asocio, Varsovio. 1964, p. 56-58

* ADAM SCHAFF (1913), profesoro d-ro, pola marksista filozofo, membro de la Prezidantaro de la Pola Akademio de Sciencoj

“La disvolvo de la nuntempa mondo, interalie dank’ al la novaj trafikaj teknikoj, kunligas ĝiajn unuopajn partojn en unu tuton. La homaro estas nuntempe, kiel neniam ĝis nun, organike ligita per nodoj de la ekonomia, kultura kaj scienca unueco. Des pli akre do estas senteblaj tiuj faktoroj, kiuj tiun unuecon rompas, kaj ĉiuokaze malfaciligas.

“La lingva diverseco okupas tie ĉi unu el la unuaj lokoj. Dum kelkaj horoj la homoj povas transiĝi al la plej malproksimaj lokoj de nia terglobo, realigante la plej kuraĝajn fantaziojn de la pasinteco. Malgraŭ ĉiuj naciaj diferencoj la homoj de la plej malproksimaj regionoj estas hodiaŭ ligataj per la komunaj scienco kaj kulturo. Ili kredas kulturvalorojn, kiuj ligas ilin malgraŭ la geografiaj distancoj. Sed simile kiel antaŭe, la homoj ne komprenas unu la alian kaŭze de la lingva diverseco. Hodiaŭ ili sentas tion pli ol iam ajn kiel obstaklon kaj baron. Kaj kio okazos morgaŭ, se oni konsideros la rapidecon de la ŝanĝoj: La problemo de lingva unueco, pri kiu la homoj delonge revas, fariĝas hodiaŭ vivneceso, praktika afero. Malfacile estas antaŭvidi, kiel tiu unueco estos atingita: ĉu pere de disvastiĝo de unu el la naciaj lingvoj, aŭ tamen per kreo de artefarita lingvo akceptota de ĉiuj. Ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke estas saĝe ne atendi jarcentojn kun tiu ĉi problemo, ĝis eventuala venko de iu el la naciaj lingvoj. Almenaŭ kiel helplingvon servantan por la universala interkompreniĝo, oni devas jam hodiaŭ enkonduki lingvon internacian. La vojo al tiu celo estas rekta: per konvena decido de Unuiĝintaj Nacioj oni povas devigi ĉiujn ŝtatojn-membrojn instrui tian lingvon en diversgradaj lernejoj. Kian gigantan progreson por la tuthomara interkompreniĝo oni povus tiamaniere atingi!

“Kiam oni pensas pri tiu ĉi ebleco, trudas sin nature la ideo, ke tiu ĉi lingvo devus esti ĝuste E s p e r a n t o, la lingvo internacia. Ĝi ja estas plej bone dum sepdek kvin jaroj elprovita praktike, la plej disvastigita. Esperanto ebligus al la homaro trapasi la lingvajn barojn.

“Jam delonge mi meditis, kial do ĝis nun la instruado de Esperanto ne troviĝas en la polaj instruprogramoj? Jam en tridek landoj Esperanto estas instruata en diversgradaj lernejoj! La iniciato ne nur estas apoginda, bele diris pri tio la granda fanca verkisto kaj humanisto Romain Rolland: ‘Esperanto devus esti instruata en ĉiu mezlernejo’. La ideoj de esperantistoj estas celo bela kaj nobla, por kiu ne nur valoras, sed ankaŭ oni devas batali.”

“Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj” Eldonis Pola Esperanto-Asocio, Varsovio, 1964, p. 83-85

* LESZEK KOĿAKOWSKI, profesoro d-ro, pola filozofo

“Estas vero, ke ĉion oni povas traduki en Esperanton, kvankam ĝi ne havas kiel ŝajnas al mi tiun sinoniman, idioman amason, kaj tiun asociaĵan aŭron, kiu decidas pri la specifeco kaj netradukebleco de la naturaj lingvoj.

“El tio tamen ne rezultas, ke Esperanto ne povas kunporti grandegajn profitojn sur la kampo de la faciligado de la homa interkomunikado. Kaj laŭ tiu ĉi vidpunkto Esperanto estos vere perfekta ilo, se oni sukcesos enkonduki ĝin en la diversan elementan instruadon en multaj landoj, (…) La universala instruado de Esperanto en la lernejoj povus eksterordinare influi la efikecon kaj atingopovon de ĉiuj teknikaj komunikiloj, kiuj estas aktuale uzataj.”

“Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj” Eldonis la Pola Esperanto-Asocio, Varsovio. 1964, p. 53

* TODOR PAVLOV (1891-), bulgara filozofo, verkisto, literatura kritikisto, prezidanto de la Bulgara Akademio de Sciencoj

“La novelon de Elin Pelin ‘La familio Gerak’ mi ne estis leginta en la originalo kaj unuafoje mi tralegis ĝin en Esperanta traduko. Preskaŭ neniom el la arta valoraĵo de tiu bela verko de la talenta beletristo estis perdiĝinta en ĝia traduko. Mi englutis kaj travivis la libron, kvazaŭ tio estis la originalo mem. Tio solvis por mi definitive la problemon: se Esperanto povas transdoni, sen malvivigi ilin, verkojn kiel ‘La familio Gerak’ (pli poste mi legis bonajn tradukojn el Botev kaj hodiaŭ el Smirnenski), tio signifas, ke ĝi ne estas malviva lingvo, ke ĝi vivas, kaj devas vivi, se krom tio ĝi estas tiel facila por ellernado.

“Esperanto estas tiel facila por lernado, ke ankaŭ laboristoj, kiuj konas neniun fremdan lingvon, en daŭro nur de kelkaj monatoj, en kelkhora studado, iras tiel malproksimen, kiel ili ne povas fari ĉe la “vivaj” lingvoj en daŭro de kelkaj jaroj.”

Sarafov kaj Hesapĉiev. Esperanto-lernolibro, Sofio

* JEAN PAUL SARTRE (1905-1980), franca filozofo, kreinto de la ekzistencialismo, verkisto, Nobel-premiito (ne akceptis la premion)

“Ĉu vi povus diri al mi kiacele li lokigus en Germanujo milionon da militkaptitoj? Milionon da buŝaĉoj por nutri?”

“Por ke ili laboru,” diras Nigrharulo.

“Laboru? Kune kun germanaj laboristoj? Ho, tiam ja leviĝus la germanaĉa animstato, se ili iom babilus kun la niaj.”

“Kaj en kiu lingvo?”

“Tutegale en kiu, en negra, en Esperanto.”

“Vojo de la libereco”, III “Malespero”

“Mi aprobas la klopodojn pri internacia lingvo, kondiĉe, ke tiu lingvo ne mortigu la naciajn lingvojn kaj kulturojn.”

Respondo al demandinto pri Esperanto en Bruay en Artois, Francujo

(El “Pri Internacia Lingvo” de ISAJ DRATWER)

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688