中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pensoj ĉe la 89-a UK
2007-06-15

de LAŬLUM

  Aŭskultu, karaj gesamideanoj,
  Mi vin alvokas kun levitaj manoj!
  Aŭskultu min, vi angloj, rusoj, francoj
  Germanoj, hindoj, danoj kaj japanoj...
  Amikoj, vi alvenas al Kongreso,
  Sendube kun persona intereso,
  Ĉu por plezur' turisma, amikiĝo
  Aŭ por praktik', por buŝlingva progreso...
  Ĉu vi volontus turni la orelojn
  Por aŭdi plendojn, plorojn kaj kverelojn?
  Ĉu vi dezirus uzi la okulojn
  Por vidi murdojn, mortojn kaj suferojn?
  Jam antaŭ naŭdek naŭ senpacaj jaroj,
  Ĉe l' franca urbo Bulonjo sur Maro
  Majstro Zamenhof pledis por frateco,
  Por paca kunvivado de l' homaro.
  Sed nun ni vidas, preskaŭ post jarcento,
  Ke mankas inter homoj frata sento,
  Kaj egoismo viglas malamike,
  Militoj daŭras gento kontraŭ gento!
  Tertremoj, tromboj, terura polucio...
  Malbonas pli la homa vivmedio.
  Ŝakale krudas ofte l' progresintoj;
  Al nia mondo mankas harmonio...
  Ĉi-foje nia temo de l' Kongreso
  Estas tiu de lingva egaleco
  En komuniko inter la nacioj.
  Ĉu tio estas signo de progreso?
  Malnova temo! Ja blankbarba temo!
  Verŝajne plu persistos la problemo...
  Ja kio estas la kial' de tio?
  Tro multa stulto, mank' de progresemo !
  La sciencistoj kreis multajn novojn,
  La homoj ja akiris grandajn povojn...
  Sed l' egoismo de la grandsinjoroj
  Klopodas ruze kaŝi krimokovojn...
  Mizeroj, mortoj kaj turmentaj tristoj
  Pro teroristoj kontraŭ teroristoj...
  Kiel do la homaro granda povas
  Pli feliĝiĝi per l' esperantistoj?
  Ne pesimistoj estu l' esperantoj,
  Sed vere bravaj pacaj batalantoj.
  Sentime ni antaŭen marŝu kontraŭ
  La malamikoj, kun kuraĝaj kantoj.
  La UK estu nia manifesto
  Kaj pli kuraĝa plenvoĉa protesto
  Kontraŭ ĉiaj stultaj malhomecaj
  Barbaraj agoj kontraŭ la honesto.
  Ne diru, ke malgrandas nia forto!
  Potenco ja naskiĝas el frapvorto!
  Kunagu ĉiuj anoj de l' homaro.
  Ni devas memdecidi pri la sorto.
  Kunagu tuta l' esperantistaro
  Pli energie kaj en solidaro,
  Por ke alvenu kara la epoko
  Sen terorismo, murdo kaj amaro.
 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688