中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kial Esperanto estas unika internacia lingvo (II)
2007-06-15

de WEN JINGEN

4.Kial ne povas aperi pli bona internacia lingvo?

Supre mi rezonadis pri la kialo de sukceso de Esperanto. Chu alia lingvo kun tiuj karakterizajhoj povos anstataui Esperanton kaj farighi internacia lingvo? Chu plibonigo al Esperanto utilos al ghia disvastigho? La respondo estas nea!

a.Multaj uzantoj de Esperanto kritikis ghiajn "mankojn" kaj de tempo al tempo prezentis plibonigajn projektojn. Sed neniu provo sukcesis. Ghuste kiel diris Zamenhof en 1910:

Kaj se la komitatanoj decidos fari shanghon en Esperanto, kion ili povos shanghi? Se ili ekzemple volos diri: "tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni eljhetu ghin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj", au se ili dirus: al ni ne plachas la praktike tute bona vorto "estas", ni preferas "esas"..., k.t.p., tio estus ja simple infanajho, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, char ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, shanghi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencajho. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuzighon, sed laboron praktikan, ili kompreneble shanghus nur tiajn vortojn au formojn, kiuj montrighis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos chiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontrau Esperanto en la dauro de dudek tri jaroj - kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu ech plej malgranda el ghiaj mankoj restis kashita - vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj shanghaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili chiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun chiu povus ellerni en duonhoro; sed ech inter tiuj tre malmultaj supozeblaj shanghoj la plej gravaj estas nur plibonigo shajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montrighus eble nur kiel malplibonigo.

Antaudiro de Zamenhof estis pruvita. Analizante tiun problemon lau nova angulo, oni povas trovi, ke supereco kaj mankoj de la lingvoj estas mafacile rekoneblaj internacie, kaj kritiko al la "mankoj" de Esperanto estis farita surbaze de komparo kun naciaj lingvoj. Ekzemple en la china lingvo nea vorto antauas al verbo kaj adverbo, sed en la japana lingvo nea vorto sekvas ilin, kaj en la rusa lingvo ghi povas stari antau au post ili. Kiu estas pli bona? Anglalingvanoj ne kutimas pluraligi adjektivon, sed ruslingvanoj rigardas tion tute natura. Jen kial oni ne povas reformi Esperanton.

b.Dependeco de parolantoj al la lingva sistemo faras la lingvan sistemon malfacile shanghebla; adaptigho al nova lingvo estas multe diferenca de tiu al aliaj instrumentoj. Oni povas rapide anstatauigi malnovan telefonon per moderna, sed oni ne povas tiel trakti lingvan kutimon. Oni ne povas provi kelkajn lingvojn kaj fine elekti taugan. Ech en nacia lingvo oni trovas grandan obstaklon en apenau rimarkebla shangho malgrau politika trudo. Ekzemple antau longe la Shtata Konsilantaro de Chinio jam dekretis anstatauigi "gongfen(centimetro)" per "limi(centimetro)", sed ech hodiau multaj ankorau uzas la antauan. Kaj antau pli ol 40 jaroj oni jam rimarkigis, ke "balai higienon (fari purigadon)" estas nelogika, sed ghis nun oni preferas diri "balai higienon". Oni facile komprenas, ke estas neeble ordoni al la homoj apudmeti la sukcese uzatan Esperanton kaj apliki alian lingvon.

c. Akceptita lingva sistemo havas grandan inerciforton, kaj parta shangho estas sensenca. Antau 20 jaroj iu ingheniero kreis internacian lingvon nomatan Adli helpe de komputilo. Laudire ghiaj vortoj estas pli internaciaj ol tiuj de Esperanto. Sed pasis 20 jaroj kaj Adli ne popularighis. Malsukceso de Adli pruvis, ke teknika rimedo ne povas shanghi la leghon de ekzisto kaj evoluo de lingvo.

ch.Esperanto estis kreita sur la bazo de europaj lingvoj, kaj delonge oni dubis, chu ghi povas ludi la rolon de internacia lingvo. Tio ne estas tute absurda. Sed kiel dirite supre, tion decidas la objektivaj kondichoj. Mi skribis en "Esperanto sen Sofismoj", ke la simpleco de Esperanto ne estas egaleca por chiuj homoj (lerni Esperanton estas pli facile por okcidentanoj ol orientanoj), oni ne povas krei lingvon same facile lerneblan por chiuj, sed povas krei ghin egale malfacila por chiuj. Oni povas diri, ke en antauvidebla estonteco oni ne povas trovi internacian lingvon pli taugan ol Esperanto. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento mongolo Bold publikigis sian "azian lingvon" (Yazuhuo, poste renomata Yazu). Rimarkinde estas, ke ghi bazis sin sur la hana, japana, mongola kaj taghika lingvoj de Oriento. Sed malfeliche estis, ke la aziaj lingvoj ne posedas vaste penetran fonon kiel europaj lingvoj. Kvankam deantikve la orientaj lingvoj interpruntis vortojn, sed la rezulto de tia prunto ne estis facile rekonebla. Kvankam la japana lingvo prunteprenis multajn ideogramojn de la china lingvo, kaj foje chinoj kaj japanoj povas diveni unu alies ideon lau la formoj de la ideogramoj de la china lingvo, sed la prononcoj estas multe diferencaj, kaj ili ne povas skribi per karakteroj rekoneblaj de ambau flankoj (se oni ne uzas chinajn ideogramojn).

5.Konkludo:

a.Esperanto estas ekzistanta viva lingvo, praktika solvo por la problemo de internacia lingvo. Indas veki atenton de prizorgantoj de internacia lingvo.

b.Malsukcesos chia anstatauigo de Esperanto. Esperanto estas unika internacia lingvo.

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688