中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 89-a UK kaj la lingva problemo internacia
2007-06-15

de LAULUM

La graveco de lingvo en la nova epoko

Lingvo estas komunikilo, sed ghi ne estas simpla instrumento kiel biciklo, automobilo au aviadilo. Ghi estas tio, per kio la homoj pensas. Ghi estas grava portanto de homa kulturo kaj grava parto de ghi. Ghi estas nemalhavebla por la ekzisto kaj evoluo de la homa socio. Ghi ne estas superstrukturo, ne apartenas al iu klaso, sed servas al chiuj klasoj, chiuj kategorioj de homoj. Lingvo ludis gravegan rolon en la longa historio de la homaro kaj ludos multe pli gravan rolon en la epoko de interreta informado, kiam la vasta mondo farighis tergloba vilagho. Hodiau la homaro, pli ol iam ajn, bezonas komunan lingvon por plenumi la komunikadon per interreto. Sen komuna internaca lingvo, la oportuna interreto ne povas bone plenumi siajn servojn.

Esperanto estas ideala solvo de la problemo de internacia lingvo

Por faciligi la internacian komunikadon, facile akirebla kaj uzebla lingvo estas necesa por la popolamasoj de la terglobaj vilaghanoj. Tia lingvo devas esti neutrala por teni lingvan egalecon inter la grandaj kaj malgrandaj nacioj, protekti la lingvojn kaj kulturojn de la malgrandaj nacioj. Esperanto ghuste estas tia. Post pli ol cent-jara praktika uzado, Esperanto jam pruvis sin plej tauga internacia lingvo kaj ghi estas la plej ideala solvo de la internacia lingva problemo.

La sinteno de Chinio al la internacia lingva problemo estas grava

Chinio kun 1.3 miliardoj da loghantoj kaj brila kulturo de 5 mil jaroj havas plej fortan vochon por dicido pri la gravaj aferoj de la homaro, kaj ankau pri la solvo de la problemo de internacia lingvo.

En la okdekaj jaroj, sinjoro Zhu Muzhi, post vizito al 5 europaj landoj, alvokis al chinaj kulturaj laborantoj, ke ili atentu pri instruado kaj uzado de la china lingvo en internacia komunikado. Li diris: "Se Britio, Usono, Kanado, Germanio k. a. landoj aktive helpas Pekinon en instruado de la angla, germana ktp., kial ni ne klopodu fondi kursojn de la china lingvo en la radiostacioj de Londono, Vashingtono, Otavo, Berlino, k.t.p.?"

Iuj fervoraj disvastigantoj de la angla asertas, ke per la angla oni jam solvis la problemon de internacia lingvo. Tio ne estas vero. Kvankam amasoj da homoj nun lernas la anglan, tamen tio ne signifas, ke ili jam posedas la lingvon kaj povas kontentigi sian bezonon de internacia komunikilo. La vastaj popolamasoj de ni chinoj, japanoj, koreoj, vjetnamoj ne povas kompreni la anglan nek komprenigi sin per ghi.

Kial pli kaj pli multe da eksterlandanoj nun studas la chinan lingvon? Ili volas aktivadi en Chinio kaj komuniki kun chinoj. Se ili ne posedas la chinan lingvon, neniam ili povas ebligi al si komuniki kun la vastaj popolamasoj. Ghuste pro tio iuj sciencistoj asertas, ke la 21-a jarcento estos jarcento de la china lingvo. Logika konjekto. Char Chinio ludas pli kaj pli gravan rolon en diversaj kampoj de la mondo, sekve oni devas rilati al la china popolo. Per kiu lingvo alparoli la vastajn chinajn popolamasojn? Kompreneble per la china. Sed la china lingvo ne estas facile lernebla por fremduloj. Kaj la fremdaj lingvoj estas malfacilaj por ni chinoj. Se la chinaj popolamasoj konstatos, ke Esperanto estas oportuna por ilia bezono, kaj elektos ghin por internacia komunikado, tiam Esperanto pli rapide disvastighos tra la mondo pro sia helpo en solvo de la lingva problemo en internacia komunikado.

La 89-a UK povas ludi gravan rolon en antauenpushigho de la E-movado kaj definitiva ghenerala akcepto de Esperanto

La okazigo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino povos farighi granda demonstracio pri Esperanto, se oni bone utiligos la okazon por helpi la vastajn popolamasojn pli bone koni la lingvon de Zamenhof kaj lian idealon. UK ne estas tiel alloga kiel Internacia Foiro au Olimpiaj Ludoj, tamen ghi havas pli gravan taskon kulturan. Se nia registaro refoje klopodas aranghi UK-on en Pekino, tio montras al ni, ke niaj gvidantoj bone komprenas la gravecon de la solvo de la problemo de internacia lingvo. Ni devas bone utiligi la nunan shancon por informi la publikon pri Esperanto, precipe pri ghia aktuala signifo en solvo de la akrighanta problemo en internacia komunikado. Kaj la plej efika propagando estas praktika uzo de Esperanto dum la 89-a UK en Pekino. Ni devas uzi ghin ne nur en informado, sed ankau en chiuj aliaj kampoj.

Kion la chinaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto devas fari?

1) Ellerni la lingvon por plenumi la bezonojn por sukcesigi la 89-an Universalan Kongreson en 2004.

2) Diskonigi al la publiko per prelegoj, informoj kaj artikoloj en jhurnaloj, gazetoj, libroj, radio kaj televido la problemon de internacia lingvo, ghian idealan solvon per Esperanto kaj la nunan movadon de Esperanto.

3) Okazigi ekspoziciojn pri Esperanto kaj fondi kursojn de diversaj specoj kaj niveloj por elbaki adeptojn de Esperanto, ke ili daurigu kaj vigligu la movadon.

4) Okazigi lokajn kaj regionajn Esperantajn kunvenojn por vigligi la movadon.

5) Aktive fari preparojn por bone informi la kongresanojn alilandajn pri Chinio, la china popolo, la china historio, la china kulturo, la chinaj moroj kaj kutimoj... unuvorte, praktike uzi Esperanton en aktivadoj por interkompreno kaj interamikigho por krei favorajn kondichojn internaciajn por la prosperigho kaj felicho de nia popolo en paca kunekzistado kun la aliaj popoloj de la mondo.

6) Fari belajn glumarkojn pri la UK. Bone aranghi turismajn aktivadojn, ekspoziciojn kaj foirojn de metiartajhoj, silkajhoj ktp por diskonigi la chinan kulturon kaj disvendi chinajn varojn.

7) Fari planon por pli longa periodo por plifortigi kaj plivigligi la Esperanto-movadon en Chinio post la 89-a Universala Kongreso. Lerni la lecionon donitan de la 71-a UK en 1986.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688