中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vortareto por lernantoj (V)
2007-06-15

    En tiu ĉi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvaĵon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankaŭ versaĵojn simplajn.

 

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antaŭ la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

 

-- Laŭlum

 

    4 vagono Surrela veturilo.

  Vagonaro, vagonaro
Kuras laŭ la relo-paro.
Per vagono ni veturas,
Same ankaŭ ĉia varo.

 

    3 valori 1 Esti taksata laŭ la utileco aŭ dezirindo: Pli ~as io ol nenio. 2 Esti rigardata kiel inda je io: La profito ~as la penon. 3 Esti rigardata kiel ŝatinda: Pli ~as tuj ovo, ol poste bovo. 4 Esti taksata je ia prezo: Tiu ŝtofo ~as pli ol du dolarojn por metro. 5 Validi: La pasporto ~as nur por 5 jaroj.

  Brila vera oro
Altas je valoro.
Sed ĝi ne uzeblas
Por ni en laboro.

 

    5 vaporo 1 Humida aermiksaĵo el malsekaĵo pro varmiĝo. 2 Gasa formo de normale likva aŭ solida substanco.

  El akvo dum bolo
Aperas vaporo.
Nebulo kaj nubo –
Vapor’ en koloro.

 

    5 vasta 1 Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, ke ĝi havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto: ~a ĝardeno, arbaro. 2 Tia, ke ĝi ne strikte kovras la korpon: ~a vesto. 3 Tia, ke ĝi havas grandan amplekson: ~a programo, kulturo, klereco, senco de vorto.

  Vasta estas la ĉielo,
Vasta estas same l’ tero.
Sed pro kio tute mankas
Al iuj homoj la libero?

 

    4 veki 1 Interrompi ies dormon. 2 Ĉesigi la kvieton de io, kion oni vigligas. 3 Naski, estigi: ~i la deziron legi.

  La kokoj vekis la dormantojn
Kaj birdoj donas gajajn kantojn.
Surkampe homoj eklaboras
Por bone flegi la grenplantojn.

 

    2 veni 1 Moviĝi al la parolanto. 2 Moviĝi ĝis alia loko. 3 Atingi celitan lokon aŭ rezulton. 4 Esti la rezulto de: De tro da pano ~as malsano. 5 Okazi siatempe: Bona ideo ~as post la pereo...

  Printempo venas
Kaj ĉion benas.
La tero verdas,
Je floroj plenas.

 

    4 vendi 1 Doni ion kontraŭ pago. 2 Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron: Ili ne volas ~i sian konsciencon.

  Florojn ŝi vendas,
Longe atendas.
Venas kliento,
Manon etendas.

 

     5 vendredo La kvina tago de la semajno.

  La kvina semajntago ‘stas vendredo.
Maldormon ofte sekvas ja oscedo.
Por plej perfekta task-plenumo,
Necesas bonaj plano kaj rimedo.

 

    3 vento 1 Daŭra aerfluo. 2 Tiu fenomeno en la ordinara vivo. 3 Tiu aerfluo, rigardata kiel simbolo de io vana, vanta.

  Aero fluas,
Fariĝas vento.
Ventego bruas,
Leviĝas ondoj en torento.

 

    3 vero Tio, kio estas konforma al la faktoj, al la realaĵo.

  Nokto venas post vespero.
Tio estas pura vero.
Same kiel la sezono
De aŭtuno post somero.

 

    4 verda 1 Samkolora kiel juna herbo aŭ folioj. 2 Kovrita de herbo aŭ folioj. 3 Ankoraŭ juna, ne sekiĝinta. 4 Ne matura.

  Verda lumo – iru,
Ruĝa lumo – haltu.
Gason ne enspiru,
Ne en fajron saltu.

 

    3 vespero 1 La lasta parto de la tago, kun la suno subiranta. 2 Kunveno en tiu tempo.

  Jen ekbrilas ora stelo,
En vespero de somero.
Milda vento ĉe l’ momento
Min inspiras per espero:
Se konsentos ĉiuj gentoj
Kunekzisti sen turmentoj...

 

    3 vesti 1 Kovri per jako, pantalono, ĉemizo ks. la korpon. 2 Elfari ~ojn por iu: La tajloro tre ŝike ~as. 3 Kovri: Tiu ĉi robo ~as vin belege.

  Sin kovras la homoj per vestoj,
Ne tion bezonas la bestoj.
Sed estas kruelaj homaĉoj
En ŝajna vestaĵa majesto.

 

    4 vetero Stato de la atmosfero en difinita punkto kaj por mallonga tempo.

  Hodiaŭ belas la vetero,
Abeloj flugas en l’ aero.
Plezure homoj sin amuzas
En parkoj, remas sur rivero.

 

    2 veturi Esti portata de loko al loko per transportilo.

  En boato ni veturas,
Niaj koroj tre plezuras.
Tra arbaro blovas vento,
Gaje l’ foliar’ susuras.

 

    2 vidi 1 Esti kapabla percepti per la okuloj: Aliaj gvidas, kaj mem ne ~as. 2 Percepti per la okuloj: Li ~as sin en la spegulo. 3 Distingi per la okuloj, rimarki, observi: Li ~as nur ĝis la pinto de sia nazo. 4 Renkonti, viziti, akcepti: Dina eliris, por ~i la filinojn de la lando. 5 Koni, ~ante iun; sperti, ~ante ion: Li vidis kvin reĝadojn. 6 Percepti per la spiritaj okuloj, kompreni, konstati: Kiu vivos, tiu ~os.

  Mi rigardas kaj ekvidas,
Ke l’ standardo ĉe ŝi staras.
Mi ekstaras, alrapidas,
Sed bovido l’ vojon baras.

 

    4 vilaĝo Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado.

  Mi naskiĝis en vilaĝo,
Kie ĉiuj en ĉiu aĝo
Luktas kontraŭ malfaciloj
Kun obstino kaj kuraĝo.

 

    5 vino 1 Trinkaĵo preparita per vaporumado de vinbera suko fermentinta. 2 Trinkaĵo farita el fermentinta suko de aliaj fruktoj aŭ grenoj.

  Sanon de l’ stomako
Vino subfosaĉas,
Vino kaj tabako
Do al mi ne plaĉas.

 

    4 vintro La kvara sezono de la jaro, malvarmega en la nordo.

  Printempe floroj ĉarmas,
Somere l’ sun’ varmegas.
Aŭtune fruktoj svarmas,
En vintro frosto regas.

 

    2 viro 1 Homo samseksa kiel la patro. 2 Tia homo rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano.

  La patro estas viro
Kaj la patrin’, virino.
La viro por plugilo,
Kaj la virin’ por ŝpino.

 

    4 vitro 1 Malmola travidebla materialo por fari glasojn, ŝirmilojn de fenestro, spegulojn ks. 2 Plato el tiu substanco por ŝirmi kaj tralasi lumon.

  Vitro estas en bezono
Por fenestroj de salono.
Vitro estas travidebla
Kaj malmola kiel ŝtono.

 

    2 vivi Esti kapabla kreski, spiri, agi, moviĝi. Malmorti.

  Ni manĝas por vivi,
Ne vivas por manĝi.
Ni devas aktivi
Por mondon ŝanĝi.

 

    3 vizaĝo 1 La antaŭa parto de la homa kapo. 2 Esprimo de tiu korpoparto: Se en la kor’ io sidas, la ~o perfidas.

  Vizaĝo estas grava parto
Por homo kiel la standardo
Por trupo sur batala fronto,
Kaj indas je zorgema gardo.

 

    5 viziti Iri al homo aŭ loko por io.

  Mi en mia domo sidas.
Jen amiko min vizitas.
Ni babilas tre agrable,
Tempopason ni ne vidas.

 

    5 voĉo 1 Sono klare aŭdebla el la buŝo kaj nazo. 2 Tiu sono uzata por paroli. 3 Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: Li estis elektita per 69 ~oj kontraŭ 6.

  Aŭskultu l’ voĉojn de l’ popolo,
Ne agu nur laŭ propra volo.
La mondo apartenas al ĝi.
Aŭskultu do al ĝia parolo.

 

    2 vojo 1 Kutima trairejo de homoj kaj veturiloj. 2 ~iro: laca de la ~o. 3 Agmaniero, rimedo, por aliri al io celata: Kie estas volo, tie estas ~o.

  Sur vojoj homoj iras;
Survoja ir’ facilas.
Aperas voj’ pro iro,
Bravuloj pioniras.

 

    3 vojaĝi Iri, veturi por atingi alian lokon malproksiman.

  El daŭra lego kaj vojaĝo,
Fariĝas vivplezur’ kaj saĝo.
Plezuron donas la pejzaĝoj,
Kaj saĝon donas legopaĝoj.

 

    4 voki 1 Krii al iu por turni al si ties atenton. 2 Krii al iu, ke li venu aŭ ion faru: Oni ~as la bovojn ne festeni, sed treni. 3 Sciigi al iu, ke li devas veni; inviti: Oni sendis ~i la kuraciston.

  Mi vokas la taksi-ŝoforon,
Por iri voki la doktoron.
Ĉar frat’ malsana vokis min,
Ke mi mildigu lian doloron.

 

    2 voli 1 (absolute) Pli-malpli energie uzi la spiritajn fortojn, per kiuj efektiviĝas la agoj: Kiu ~as, tiu povas. 2 Koncentri sian atenton al la ideo de la ago, por ke ĝi efektiviĝu: Mi ~as, ke vi tien iru. 3 ~i akiri, ricevi: Mi ne ~as baton, mi ne ~as kompaton.

  Li volas manĝi, sed ne estas pano.
Li volas dormi, sed ne estas domo.
Li volas flugi, ne aeroplano.
Mi ja ne volas esti tia homo.

 

    2 vorto 1 La plej malgranda parto de parolo. 2 Serio da ~oj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: Per unu ~o li estas perfekta. 3 Buŝa promeso: Mi neniam rompas mian ~on; Tenu vian vorton donitan.

  Lernadu vortojn! Memoru vortojn!
Signifas vortoj esprimajn fortojn.
Se multajn vortojn vi bone konos,
Esprimajn fortojn do vi disponos.

  Mirindaj estas niaj vortoj.
En ili kuŝas grandaj fortoj.
Per vortoj ni ne nur parolas,
Sed pensas, kreas por komfortoj.

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688