|
1 -uj- Suf. signifanta: 1 Vazon por enteni tion, kion esprimas la radiko: sal~o, mon~o. 2 Vegetaĵon kies frukton esprimas la radiko (= -arb-): pir~o, pom~o. 3 Landon loĝatan de la popolo montrata de la radiko: Franc~o, Angl~o, Rus~o.
| |
Paperon tenas paperujo, Sukeron tenas sukerujo, |
Abelojn havas abelujo, Riveron havas riverujo. |
1 -ul- Suf. signifanta: 1 Personon kun ecoj esprimitaj de la radiko: riĉ~o, saĝ~o, bon~o. 2 Nomon de animala grupo: rampuloj, mam~oj.
| |
Nebulo estas ja ne bulo, Regulo ja ne rega ulo, |
Postulo ja ne posta ulo, Kalkulo ja ne kalka ulo. |
1 -um- Suf. sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia suf.: plen~i, malvarm~i, kol~o, pland~o.
| |
Ni cerbumas per la cerbo, Okulumas per l’ okuloj, |
Ni brakumas per la brakoj Kaj pendumas ni per ŝnuroj. |
1 unu 1 Numeralo esprimanta la nombron post 0 en la serio de entjeroj. 2 Senfleksia adj. por montri ke io estas sola en sia speco (= ~nura): Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran. 3 Nedifina pron. por reprezenti ion: Unu orienten, alia okcidenten. 4 Certa: Tie vivas ~ tigro.
| |
Unu homo havas kelk najbarojn, Unu homo havas unu kapon. |
Unu kapo havas multajn harojn, Unu kapo portas unu ĉapon. |
3 urbo 1 Vasta domaro, aranĝita laŭ stratoj kun diversaj servoj. 2 Granda homamasiĝo, kiu perdis sian senperan kontakton kun la kamparo. 3 Vasta domaro kun loĝantoj, rigardata kiel administra tuto.
| |
En urbo vivas riĉaj homoj, En urbo multas belaj domoj, |
Por la urbanoj gravas mono, Samkiel panoj kaj legomoj. |
4 utila Tia, ke ĝia uzo, efiko, rezulto aŭ ago profitigas, helpas.
| |
Esperanto estas ne nur tre facila, Ĝi ja estas ankaŭ tre utila. |
Se l’ popoloj lernos kaj ĝin uzos, Nia vivo iĝos pli trankvila. |
3 uzi 1 (ilon, rimedon) por atingi celon: ~i manon, tranĉilon, ĉion eblan. 2 Konsumi por sia utilo: ~i salon, tagojn.
| |
Ni uzas buŝon por parolo, Ni uzas kapon por memoro, |
Ni uzas nazon por spirado, Ni uzas manon por laboro. | |