中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vortareto por lernantoj (T)
2007-06-15
    En tiu ĉi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvaĵon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankaŭ versaĵojn simplajn.

 

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antaŭ la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

 

-- Laŭlum

 

    3 tablo 1 Meblo, konsistanta el plato, subportata de unu aŭ pluraj piedoj. 2 Manĝo~o rigardata el la vidpunkto de la manĝaĵoj kaj de la manĝantaro: Lin ruinigis la plezuroj de la ~o.

  En festotago, nia tablo
Ŝarĝitas plene laŭ kapablo,
Per bongustaĵoj en teleroj.
Ni festenas en agrablo.

 

    5 tabulo 1 Plata peco de segita ligno, ne tre dika. 2 Tabelo.

  Post nia kalkulo
Sur nigra tabulo,
Ni tuj ĝin purigas,
Ne restas makulo.

 

    2 tago 1 Tempo (24 horoj), kiu daŭras je unu plena rotacio de la tero ĉirkaŭ sia akso. 2 Tempo, dum kiu la suno prilumas difinitan parton de la tero. 3 (plurale) Periodo de la homa vivo: Plimultiĝos viaj ~oj; pasigi siajn ~ojn en paco.

  Post la nokto venas tago,
Bona tempo por laboroj.
Por la servo estas pago,
Do valoras tagaj horoj.

 

    1 tamen Konj. signifanta “malgraŭ tio”.

  Maljuna estas la sinjoro,
Li tamen restas ĉe laboro.
Jam blankaj estas liaj haroj,
Plu junas tamen lia koro.

 

    2 tempo 1 Daŭro de okazoj. 2 La tuto de la daŭro senĉese fluanta de ia komenca ĝis ia fina punkto. 3 Epoko,periodo,sezono. 4 Iu pli-malpli difinita peco de la pasanta daŭro, mezurita fragmento de la imagata senfina linio, laŭlonge de kiu viciĝas la okazaĵoj. 5 Pli-malpli difinita parto de la daŭro, asociita kun la ideo de apartaj okazaĵoj aŭ cirkonstancoj. 6 Momento aŭ difinita peco de la daŭro, destinita aŭ aparte konvena por ia ago, plenumo, afero ks. 7 Disponebla parto de la daŭro, difinebla al ia okupo ktp. 8 Konjugacia formo, montranta, ke la priparolata ago estas nuna, pasinta aŭ estonta. 9 Ĉiu el la unuoj, en kiuj dividiĝas unu takto aŭ mezuro.

  Tenu en memoro:
Tempo estas oro.
Por la homa vivo
Gravas ĉiu horo!

 

    2 teni 1 Havi en la mano(j) aŭ la brakoj, kaj ne ellasi. 2 Restigi senŝanĝe en iu loko aŭ iu stato, malhelpante la foriron aŭ liberiĝon. 3 Restigi (korpoparton) en pozicio aŭ stato.: Li ~is la kapon klinita. 4 Konservi senŝanĝe en iu loko aŭ stato, malhelpante forprenon aŭ perdiĝon. 5 Konservi, en bona stato, por eventuala uzo, profito ks.

  Por teni nian forton,
Senĉese faru sporton.
La forto ne ŝpareblas,
Domaĝu ne eksporton.

 

    5 teruro Tre forta timo.

  Tremadas ŝiaj kruroj
Pro sento de teruro.
Sed kial ŝi timegas?
Pro stranga homfiguro.

 

    1 tia 1 Determina adj. a. Montranta la kvaliton kaj signifanta “de tiu eco, speco, grado, naturo ks. b. Korelativa samsenca, uzata kiel anoncvorto de rilativo kaj montranta komparon pri kvalito: Kia ago, tia pago. 2 Pron. Montranta, uzata por reprezenti a. adj-on : Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin ~.; b. nedifinitan subst-on: La sinjoro estas nobelo, kaj vi ne estas ~.

  Belas tago sunradia,
Kaj hodiaŭ estas tia.
Ni ekskursas en la parko.
Gaja estas koro nia.

 

    1 tial Adv. signifanta: “pro tio”.

  Laboras ni por vero,
kaj plenas je espero.
Tial ni ĉiam gajas,
Prosperas la afero.

 

    1 tiam Adv. signifanta: 1 En tiu tempo, en tiu momento. 2 Ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj:

  Balau ĉiu antaŭ sia pordo,
Tiam la tutan urbon regos ordo.
Se la rivero ondas kaj tro plenas,
Tiam danĝeras ĝi al sia bordo.

 

    1 tiel 1 Adv. signifanta: a. en tia maniero. b. en tia grado. Anoncanta komparon: Li kuras ~ rapide, kiel vento. Anoncanta konsekvencan subpropozicion kun la samaj du signifoj: La nokto estis ~ malluma, ke ni nenion povis vidi. 2 Konj. Uzata a. memstare, por enkonduki prop-on en kiu adj. aŭ adv. montras la kaŭzon de la antaŭa prop.: Eĉ naŭzas, ~ forte mi volas manĝi b. Duope kun antaŭa “kiel”, por esprimi progreson, pliampleksiĝon, superan gradon ĉe la dua prop.: Muro ili estis por ni kiel en la nokto, ~ en la tago.

  Tiel freŝas la aero.
Tiel bluas la ĉielo,
Tiel bele kantas birdoj,
Tiel verdas nia tero.

 

    3 timi 1 Rigardi ion ege maltrankvile kiel danĝeran, malfeliĉigan. 2 Heziti fari ion, provi eviti ion eble malbonan. 3 Rigardi kun respekto kaj obeemo.

  Ne timu la danĝerojn,
Ne timu la suferojn,
Ne timu malfacilojn,
Ni tenu la esperojn.

 

    1 tio Montra pronomo signifanta: io, kion mi vidas aŭ pri kiu mi parolas; tiu afero, tiu aĵo, tiu objekto, tiu ideo.

  Tio ĉi estas kapo,
Tio ĉi ests ĉapo,
Tio ĉi estas mano,
Tio ĉi estas sapo.

 

    1 tiom 1 Adv. signifanta “en tia kvanto, en tia nombro, en tia grado”: Mi jam vendis ~ da libroj kaj ricevis ~ da mono, tial mi ~ ĝojas pro la sukceso. 2 Anoncanta komparan subprop-on kun la samaj sencoj: Faru ~, kiom vi povas. 3 Anoncanta subprop-on, kun la samaj sencoj: Estas ~ da homoj tie, ke oni ne povas sin movi.

  Longdaŭras idealo,
Ne tiom nia vivo.
Por venko de l’ batalo,
Penadu en aktivo.

 

    3 tiri 1 Proksimigi ion al si aŭ al la celo. 2 Eligi ion el io, kio ĝin entenas: ~i glavon el la ingo. 3 Havigi al si ian rezulton aŭ sekvon el io: ~i konkludon el rezono. 4 Venigi en si, ensuĉi: ~i profundan spiron. 5 Longigi: longe ~ata voĉo. 6 Pene movi kun si aŭ post si kunirante antaŭen: Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi ~as. 7 Irigi seninterrompe en unu direkto: ~i strekon sur papero. 8 Sekvigi, estigi kiel rezulton: Tia afero ~as malagrablajn sekvojn post si.

  Ĉevalo veturilon tiras,
kaj l’ veturilo sekve iras.
Atenton tiras ĉarmulino,
belecon ŝian ni admiras.

 

    1 tiu 1 Pron. uzata por montri personon, reprezenti jam priparolitan personon, kiam tiu ne estas la subjekto de la antaŭa prop., por eviti la ripeton de subst., kaj por esti la korelativo de rilativo: Legu ĉi ~n libron. Vi uzu mian biciklon, kaj mi uzu ~n de Johano. 2 Determina adj. por montri iun aŭ ion aŭ ion jam konatan.

  Tiu estas via,
Kaj ĉi tiu ŝia.
Ja neniu libro
Vere estas lia.

 

    1 tra Prep. signifanta: 1 Penetre de ekstremo al ekstremo de io: iri ~ strato. 2 Penetre de unu flanko al alia flanko de io: ~ unu orelo ĝi eniras, ~ la alia ĝi eliras.

  Tra la tagmanĝo Petro ridas.
Tra la fenestro li ekvidas,
Ke tigro tra la strato kuras.
Tra l’ tuta korpo li timŝvitas.

 

    5 trafi 1 Atingi per ĵetitaĵo tion, kion oni celas. 2 Ĵetite aŭ movate atingi ion celitan. 3 Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas. 4 Hazarde koncerni, impresi, afekcii kun malbona efiko. 5 Hazarde renkonti, trovi ion bonan.

  Celado ja tre gravas.
Kaj kiu bone pafas
Celante al l’ objekto,
tiu pli ofte trafas.

 

    4 tranĉi 1 Penetri korpon per klinga ilo. 2 Dividi partojn de solido per klinga ilo. 3 Traire disigi: La ŝipeto ~ la ondojn. 4 Akre kaj dolore frapi la sensojn: La lumo ~is al ni la okulojn. 5 Dividi kartaron en du amasojn, por elekti la disdonanton, eviti friponadon ktp.

  La vintra vento tranĉe frostas,
Kaj ĝia piko eĉ ĝisostas.
La batalantoj kuŝas, tremas --
Milito multajn vivojn kostas.

 

    3 trankvila 1 Libera de zorgo aŭ timo pri la estonto, tute senbedaŭra pri la pasinto. 2 Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero.

  Trankvila estas la aero,
Ne estas ondoj en rivero,
Kviete staras la arbaroj,
Silentas ĉio sur la tero.

 

    1 trans Prep. signifanta “en loko aŭ spaco pli malproksima ol, kaj iel dividita disde la objekto, kiun ĝi enkondukas: La birdo flugis ~ la riveron.

  Trans la horizonto
Staras alta monto.
Trans la alta monto,
Fluas fama fonto.

 

    1 tre Adv. signifanta “en alta grado”.

  Ĉar li devon sentas,
Li tre diligentas.
Ĉar li tre sukcesas,
Do li tre kontentas.

 

    1 tri Numeralo, esprimanta la sumon de du kaj unu.

  Unu, du, tri,
Kalkulu ni!
Kvar, kvin, ses,
Al sukces’!

 

    3 trinki Enbuŝigi kaj gluti likvon: Ni ~as akvon, teon, lakton, kafon, teon kaj sukon.

  Okdekjariĝis la samideano,
Ni ĉiuj trinku pro lia sano.
Li longe vivu, multe faru,
Per sperta cerbo, lerta mano.

 

    1 tro Adv. signifanta “ pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustmaniere”: De ~ (multe) da pano, venas malsano.

  Tro malfrue li aliras,
Do nenion li akiras.
Tro malmulte li laboras,
Ĉar tro multe li babilas.

 

    5 truo 1 Kavo en io: Fosi unu ~on por plenigi alian. 2 Aperturo en organo aŭ aparato. 3 Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto: Se muso nur unu ~on disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.

  La buŝo havas unu truon,
La nazo tamen havas pli.
Pro kio do ĝi havas duon?
Ĉar en- kaj el-spiradas ĝi.

 

    1 tuj Adv. signifanta: 1 Senprokraste: Ni ~ ekiru. 2 Tute proksime de io: Li staras ~ apud la tablo.

  Tuj antaŭ lia pordo,
Boato ĉe la bordo
Tuj pretis por ekiro
Kun ĉio jam en ordo.

 

    3 turni 1 Movi objekton ĉirkaŭ ĝia akso. 2 Fari, ke io ŝanĝu sian direkton per rotacia movo. 3 Meti en novan formon, kondiĉon, staton.

  Turniĝadas nia tero,
De mateno ĝis vespero.
Turniĝadas ĝi senĉese,
De aŭtuno ĝis somero.

 

    4 tuŝi 1 Almeti korpoparton al io: Infano, ne ~u la spegulon! 2 Fari tian geston kun ia magia aŭ religia zorgo: Ne ~u malpuraĵon. 3 Esti en kontakto kun: Niaj du domoj sin ~as. 4 Ataki, ofendi, malbonefiki sur: Kiu lin ~as, tiu lin sentas..

  Ĉe l’ pordo hundo kuŝas,
Pluveto ĝin ekduŝas.
Infano al ĝi venas,
Karese ĝin ektuŝas.

 

    2 tuta Tia, ke ĝi entenas ĉiujn siajn partojn sen manko.

  La tuta kvartalo plenplenas je domoj.
La tuta salono plenplenas je homoj.
La tuta ĉielo plenplenas je steloj,
La tuta telero plenplenas je pomoj.

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688