中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vortareto por lernantoj (Ŝ)
2007-06-15

    En tiu ĉi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvaĵon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankaŭ versaĵojn simplajn.

 

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antaŭ la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

 

-- Laŭlum

 

    5 ŝafo 1 Remaĉa besto timema kaj multe bredata pro sia lano kaj viando. 2 Tiu sama besto rigardata kiel emblemo de mildeco, savindeco. 3 Tiu sama besto rigardata kiel simbolo de stulteco aŭ grega imitemo.

  Ŝafo estas milda besto,
En natura lana vesto.
Kaj krom lano ĝi produktas
Ankaŭ viandon por festo.

 

    2 ŝajni 1 Ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro: La vojo ~as ĝusta; ~as al mi, ke mi sonĝas; ŝi aŭskultis kaj – kiel ~is – komprenis ŝiajn vortojn. 2 Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa: Nia ĝojo kaj entuziasmo eble ~as al ili naiva kaj infana; ~as al mi, ke la afero nun iras en ordo; la maljunulino, ~as, estas pli ol sepdekjara.

  Ŝajne ŝin li ne komprenas,
Kiel edzinon li ŝin prenas.
Dum kunvivo li ektrovas,
Ke ŝi ĉiam ĉiujn ĝenas.

 

    3 ŝanĝi 1 Anstataŭigi ion per io alia: ~i veston, trajnon. 2 Aliigi, fari ion diferenca. 3 Aliformigi: La feino ~is la frukton en veturilon.

  Lupo ŝanĝas la harojn,
Sed neniam la farojn.
Por ekstermi la lupojn,
Bone faru preparojn.

 

    5 ŝati 1 Rigardi ion kiel valoran, gravan: Oni ~as ĉion novan. 2 Havi altan opinion pri io: Ŝi vin estimas kaj ~as, kvankam ankoraŭ ne amas.

  Ŝteliston oni batas,
Ŝtelegiston oni ŝatas.
Ĉu tio ne absurdas?
Sed la mondo tiel statas.

 

    1 ŝi Singulara, inseksa pron. de la tria persono.

  Ŝi estis fraŭlino,
Ŝi estas edzino,
Ŝi estos patrino,
Foriros je l’ fino.

 

    4 ŝipo Ĉiasurakva veturilo sufiĉe granda.

  Ŝipo estas veturilo,
Sur rivero aŭ sur maro.
Ŝipo bela sen gvidilo,
Ĉiam iras en eraro.

 

    5 ŝlosi 1 Fermi per seruro. 2 Malhelpi ies eliron: Ili perdis la vojon, kaj la dezerto ilin ~is.

  Ni ŝlosas nokte l’ pordon,
Kaj hundo tenas ordon.
Se ŝtelisteto venos,
Ricevos hundan mordon.

 

    5 ŝteli Kaŝe forpreni kaj proprigi alies posedaĵon sen permeso.

  Ŝteli estas ne ŝerc-ludo,
Ŝteli estas fikonduto.
La ŝtelistoj kaŝe prenas.
Kontraŭ ili persekuto!

 

    4 ŝtono Natura, malmola ereto ordinare movebla de monto.

  Koro el malvarma ŝtono
Kruelemas por malbono.
Sed malmolaj ŝtonoj bonas,
Por konstruo de loĝdomo.

 

    5 ŝtupo 1 Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu super alia por iri supren kaj malsupren. 2 Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado ktp.

  En l’ etaĝaj domoj
Helpe de ŝtuparoj
Supreniras homoj,
Dum vizito-faroj.

 

    8 ŝuti 1 Ĵeti substancon el multaj malmolaj eroj. 2 Tre abunde aŭ grandkvante doni.

  Ni ŝutas kampe la semerojn,
Kreskigas tiel ni esperojn.
Por riĉrikolto en aŭtuno,
Ni ne domaĝas pen-ŝviterojn.

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688