| Veterinformoj | Retposhto |

Intervjuo kun membro el Evenk-nacio


de CHEN JI

La 3-an de marto post la inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) mi intervjuis ununuran membron de ChPPIK el Evenk-nacio. Shi portis belajn naciajn vestojn.

Shi nomighas Du Mei. Shi estas verkisto. Shi diris: “Chi-foje mi venis kun propono pri Evenk-nacio de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Antau pli ol 200 jaroj la registaro de Qing-dinastio (1644-1911) sendis evenkojn al Xinjiang por defendi la landliman regionon kaj de tiam iliaj posteuloj vivas tie. En la lastaj jaroj la foriro de multaj evenkoj de la regiono influis progreson de la loka ekonomio. Mi deziras, ke la centra registaro ellaboru pli da politikoj favoraj al progresigo de la ekonomio de Evenk-nacio por redukti foriron de evenkoj.”

Shi diris ankau: “Nun evenkoj ghuas favorajn politikojn de la centra registaro ekz. pri ekzameno por eniri en universitaton kaj evenkaj studentoj ghuas stipendion. Mi vivas de infaneco en la Autonoma Regiono de Interna Mongolio kaj havas amikajn rilatojn kun aliaj nacioj. Mia sukceso en literatura verkado estis nedisigebla de helpo de instruistoj de Han-nacio.”

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688