| Veterinformoj | Retposhto |

Deziro de virina membro el De’ang-nacio


de CHEN JI

Antau inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) en la 3-a de marto, mi intervjuis junan membron de ChPPIK en bela nacia vesto kaj kapornamajho. Shi nomighas Aixu. Shi estas ununura membro de De’ang-nacio, veninta el Ruili de Yunnan-provinco. Nun shi estas vicestro de la Buroo de Civilaj Aferoj de Yunnan kaj bone konas la vivon de la lokanoj.

Kiel nova membro de ChPPIK shi venis kun propono pri kresko de enspezo de kamparanoj. Shi diris: “En la lastaj jaroj la sudokcidenta Yunnan abundis je sukerkanoj kaj limonoj, sed iliaj prezoj estas malaltaj kaj influas enspezon de kamparanoj. Por altigi la prezojn de sukerkanoj kaj limonoj kaj richigi la lokajn kamparanojn mi decidis prezenti la proponon.”

“La nombro de De’ang-nacianoj estas nur iom pli ol 10 mil. Kiel reprezentanto de nia nacimalplimulto mi povas partopreni plej gravan politikan aktivadon de la shtato kaj tio montras grandan atenton de nia registaro al nia nacimalplimulto.”

“En nia regiono multe da geknaboj ne povas ricevi bonan edukon pro malricho. Ni deziras pli da favoraj politikoj de la registaro por subteni nian konstruadon en la landlima regiono de Chinio.”

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688