| Veterinformoj | Retposhto |

8 proponoj por la registara laboro en 2003


La 5-an de marto, en la inauguro de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso chefministro Zhu Rongji faris laborraporton en la nomo de la Shtata Konsilantaro. En sia raporto li fidoplene diris, ke la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio ellaboris grandiozan planon kaj agadprogramon de Chinio en la nova jarcento por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj. Nia granda patrio nun staras sur pli alta historia startpunkto kaj pashas sur nova vojo al granda sukceso. Neniu malfacilo povas malhelpi la firmajn pashojn de la china popolo. Li diris, ke la perspektivo de la patrio estas brila.

En sia raporto li rememoris la grandajn sukcesojn de Chinio en la pasintaj 5 jaroj en reformado, pordmalfermo, ekonomia kaj socia disvolvigho kaj faris 8 proponojn por la registara laboro en 2003. Li diris, ke 2003 estas la unua jaro por plene realigi la spiriton de la 16-a kongreso de la partio, tial bone plenumi la registaran laboron chi-jare havas grandan signifon.

Liaj proponoj estas jenaj:

Daure pliigi la enlandan konsumadon, realigi la stabilan kaj rapidan ekonomian kreskon kaj penadi por ke en 2003 ekonomio kresku je ch.7%; akceli la plenan disvolvighon de agrikulturo kaj kampara ekonomio; reguligi la industrian strukturon kaj akceli la grandan disvolvighon de okcidenta Chinio; profundigi reformadon de la ekonomia strukturo kaj pli larghe malfermi la nacian pordon; laborigi kiel eble plej multe da homoj kaj disvolvi la socian garantion; realigi la strategion prosperigi la landon per sciencoj kaj edukado kaj praktiki la strategion de daura disvolvigho; akceli la konstruon de la socialisma demokratia legha sistemo kaj spiritan civilizacion; kaj emfazi memkonstruon de la registaro.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688