| Veterinformoj | Retposhto |

La Unua Sesio de la 10-a ChPPIK ricevis 3668 proponojn


La 9-a de marto estis limdato por prezenti proponojn al la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Je 17:00 de tiu tago la sesio ricevis entute 3668 proponojn.

Unue la chi-jaraj proponoj estas seriozaj, sciencaj kaj praktikeblaj. Tiuj de demokratiaj partioj faris klaran kaj racian analizon sur la bazo de enketo kaj esploro en la socio. Due la proponoj prezentas problemojn atentatajn de la socio kaj popolo, ekz. mediprotekto, sistemo de socia garantio, enoficigho, sistemo de socia kredito kaj diferenco de enspezoj. En la fono de konstruado de bonviva socio la membroj de ChPPIK atentas problemojn precipe de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj kaj tiujn de eduko.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688