| Veterinformoj | Retposhto |

Chinio por publika leghodonado


de WU JING

Februare de 2002 la publiko de Fujian-provinco estis forte skuita de anonco de la Konstanta Komitato de ghia Popola Kongreso.

La anonco petas projektojn de leghodonado en la provinco. Lau la anonco chiuj establoj kaj loghantoj rajtas prezenti proponon al la provinca popola kongreso pri leghodonado, inkl. de la enhavo de leghoj, iliaj neceso kaj praktikebleco. La problemoj multe atentataj de la socio estos rigardataj kiel projektoj por la loka leghodonado.

Tio markis, ke Chinio faris grandan impeton survoje de publika leghodonado.

Ghin tuj sekvis la provincoj Yunnan kaj Gansu kaj urbo Nankino.

Oni diris, ke antaue la leghofarantoj decidis chion, sed nun la popolo ne nur scias leghodonadon, sed ankau faras siajn proponojn.

Al pli multe da homoj

Nun ne nur la tutlanda kaj lokaj popolaj kongresoj, sed ankau la Shtata Konsilantaro kaj multaj ministrejoj kaj komisionoj malfermis sian pordon en leghodonado kaj ellaboro de reguloj, statutoj kaj difinoj.

Antau 5 jaroj la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso publikigis la "Leghon de la China Popola Respubliko pri Ter-administrado (projekto)" por publike kolekti opiniojn kaj en malpli ol du monatoj ricevis 611 leterojn de la popolo.

Post tio la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso publike kolektis opiniojn pri la reviziita projekto de la Organiza Legho de la Vilaghana Komitato kaj tiu de Geedzigha Legho.

Nun ankau la registaraj departementoj multe auskultas la popolan vochon koncerne ellaboron de administraj reguloj.

La 21-an de junio, 2001, la Ministerio pri Teritorio de Chinio la unua kolektis opiniojn pri ellaboro de novaj reguloj kaj publikigis la plenan tekston de la "Metodoj de Rekvizicio de Kampo (projekto)". Ghi serioze konigis la tutan socion: "Ni atendas la vochon de la popolanoj kaj precipe de la kamparanoj. Por tio estas neniu tabuo nek unuigita vocho. Ni publikigos chiujn rimarkigojn de la popolo en gazetoj."

Post unu jaro la Shtata Konsilantaro publikigis la "Regulojn pri Plansetleja Administrado (projekto)" oktobre de 2002. Oni diris, ke tio estas la unua fojo, ke la Shtata Konsilantaro publike kolektas opiniojn de la socio. En 20 tagoj pli ol 200 leteroj atingis la leghodonan oficejon de la Shtata Konsilantaro.

Diversformaj kunvenoj

Septembre de 1999 naskighis tute nova leghodona metodo en Guangdong-provinco. Oni tiam okazigis kunvenon por kolekti popolajn opiniojn. Pli ol 20 direktoroj de konstruaj kompanioj kaj profesoroj de arkitektura fakultato cheestis la kunvenon por jughi la "Regulojn pri Administrado de Adjudiko de Konstruajhoj en Guangdong-provinco" kaj ili faris multe da utilaj proponoj.

Krom la supre menciita kunveno oni okazigis ankau alispecajn kunvenojn. Por ellabori Leghon pri Protekto de la Historiaj Objektoj la kunvenoj ludis gravan rolon. Arkeologoj varme diskutis pri multe da problemoj. Ili montris kompletajn kaj autoritatajn opiniojn por revizio de la legho.

Auskulti proponojn de la vastaj popolamasoj

"En revizio de la 'Legho pri Geedzigho' la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso akceptis multe da proponoj de popolanoj," diris respondeculo de le legha komisiono de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso.

En 2001 oni publikigis la reviziitan projekton de la "Legho pri Geedzigho" kaj kolektis opiniojn de la popolanoj. Multe da chinaj loghantoj partoprenis la diskuton kaj faris siajn proponojn. En pli ol unu monato la komitato ricevis 3829 leterojn de la popolo.

En la pasintaj jaroj la china popolo partoprenis la varman diskuton kaj faris siajn rimarkigojn pri chiuj artikoloj kaj iuj ech faris sian proponon por komplete shanghi la projekton. La popola kongreso serioze taksis tiujn proponojn kaj akceptis multe el ili.

Kun partopreno de la popolo la leghodonado havas klaran celon kaj la ellaboritaj leghoj estas altnivelaj, kio multe akcelas la demokratiigon de la china socio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688