| Veterinformoj | Retposhto |

10 impetoj en la disvolvigho de Chinio


Statistiko montras, ke en la lastaj dekkelke da jaroj la ekonomia forto, sinteza shtata forto kaj internacia konkurenca forto de Chinio saltis sur novan shtupon, la vivnivelo de la popolo multe altighis kaj realighis la miljara revo de la china nacio pri senmanka vivo, kaj efektivighis la transiro de minimuna vivnivelo al ghenerala bonhavo.

S-ro Qiu Xiaohua, ekonomikisto kaj estro de la Shtata Statistika Buroo de Chinio, faris komentariojn pri la 10 evidentaj impetoj en la china ekonomio kaj la socia evoluo.

1.La totala ekonomia kvanto levighis de la 10-a loko en la mondo al la 6-a, kaj la disvolvigho de la produktaj fortoj efektivigis novan impeton.

Fono: En 2001 la totala enlanda produktovaloro de Chinio atingis 9593.3 miliardojn da juanoj. Kalkulate lau senshangha prezaro, tio estas preskau trioblo de tiu de 1990. Materialo publikigita de internacia autoritata ekonomia organizo montras, ke en 1990 la totala ekonomia kvanto de Chinio okupis la 10-an lokon en la mondo kaj la 2-an lokon inter la disvolvighantaj landoj. En 2002 tiu de Chinio okupis la 6-an lokon en la mondo kaj la 1-an lokon inter la disvolvighantaj landoj.

Komentario: Chinio envicighis inter la mondaj ekonomiaj potencoj, tio havas grandan signifon en la historio de evoluo de la moderna monda ekonomio kaj estas fierinda sukceso de Chinio, kiu havas grandan loghantaron, malfortan ekonomian bazon kaj vastan teritorion. Prospero de Chinio fortigis la influon de la disvolvighantaj landoj sur la monda ekonomio.

2.Popola vivo transiris de minimuma nivelo al bonhavo.

Fono: En la fino de la lasta jarcento la totala enlanda produktovaloro de Chinio unuafoje superis 1000 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la pokapa enlanda produktovaloro superis 800 usonajn dolarojn, la popola vivo ghenerale atingis bonhavon kaj plenumighis la unuaj du el la tri pashoj de la socialisma moderniga konstruado. En 2001 la pokapa enlanda produktovaloro superis 900 usonajn dolarojn. Nun Chinio eniris en novan stadion de chiuflanka konstruado de bonhava socio kaj rapidigo de socialisma moderniga konstruado.

Komentario: Efektivigho de transiro de minimuna vivnivelo al bonhavo estas sukceso de la politiko de reformado kaj pordmalfermo kaj moderniga konstruado. Pro tio realighis la revo de la china nacio de multaj generacioj.

3.Marka turnigho de venda merkato al acheta merkato en la lando.

Fono: Kune kun rapida kresko de ekonomio, ekde 1998, la china enlanda merkato turnighis el stato de varmanko al relative richa livero de varoj, efektivigante historian impeton de venda merkato al acheta merkato. Enketo de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono montras, ke nun al la enlanda merkato mankas neniu speco de varo, kaj liverkvanto de 86% de la varspecoj superis la bezonatan. La produktokvanto de shtalo, karbo, kemisterko, cemento, televidilo, programregata telefonia konektmashino, greno, viando, kotono, akvoproduktajho kaj frukto okupis la unuan lokon en la mondo.

Komentario: Dum longa tempo al Chinio mankis varoj. Nun la problemo estis solvita. Tio markis la gigantan disvolvighon de la socia produktoforto de Chinio kaj la turnighon de la la china ekonomio de solvo de problemo de produktado al solvo de problemo de bezono. Formigho de acheta merkato estas nova defio por la registaro, entreprenoj kaj konsumantoj, kaj necesas nova penso kaj nova metodo por akiri novan disvolvighon.

4.Unuapasha plenumo de la historia transiro de planizita ekonomio al merkata ekonomio.

Fono: En la lastaj dekkelke da jaroj Chinio likvidis la obstaklojn estigitajn de sistemo, kiuj malhelpis disvolvighon de produktaj fortoj, kaj fundamente starigis socialisman sistemon de merkata ekonomio. Ghia elstara marko estas: Unue, merkato ludas fundamentan rolon en distribuo de richajhoj. Due, fundamente formighis la situacio de kuna disvolvigho de ekonomio de pluraj posedantecoj kun shtata posedanteco kiel la chefa. Precipe neshtata ekonomio farighis grava forto subtenanta la nacian ekonomion. Trie, unuapashe fondighis la makroskopa superrega sistemo kaj la superrega metodo kompletighis tago post tago. Kvare, la konstruo de la sistemo de socia garantio akiris gravan progreson.

Komentario: Historia transiro de planizita ekonomio al merkata ekonomio markis radikalan shanghighon de sistema medio de la disvolvigho de la china ekonomio, ke la china ekonomio serchos novan disvolvighon sub la instigo de la merkata sistemo. Renovigo de sistemo certe donos novan movoforton al renovigo de teorio kaj renovigo de sciencoj kaj teknologio, sekve alportos novan impeton de la chinaj socialismaj produktaj fortoj. Starigho de socialisma merkat-ekonomia sistemo alportos profundan influon al renovigo de koncepto kaj liberigo de la penso kaj akcelo de konstruado de la socialisma demokratio kaj legha sistemo.

5.Totala valoro de ekstera komerco levighis de la 16- al la 6-a loko.

Fono: En 2001 la totala valoro de ekstera komerco de Chinio atingis 509.8 miliardojn da usonaj dolaroj, 3.4-oble pli multe ol tiu en 1990, kaj levighis de la 16-a loko en la mondo en 1990 al la 6-a loko. Nun la rezervitaj fremdlandaj valutoj de Chinio superis 250 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupis la duan lokon de la mondo. Chinio okupis la unuan lokon inter la disvolvighantaj landoj rilate altiron de fremdlanda kapitalo. De 1990 ghis 2001 Chinio efektive utiligis 510.8 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 378 miliardoj da usonaj dolaroj estis rekta investo de fremdaj komercistoj kaj konsistigis 96% de la totala fremdlanda investo post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo. Nun Chinio jam estas oficiala membro de la Monda Komerca Organizo.

Komentario: Daure grandighis la ekstera komerco de Chinio kaj senchese antauenighis ghia pozicio en la mondo, tio markis altighon de internaciigho de la china ekonomio kaj transiron de Chinio de malgranda komerca lando al granda komerca lando. Plibonigho de medio por investo, daura disvolvigho de ekonomio, kompletigho de legha sistemo, stabileco de la socia politiko kaj avantagho pro vasta indighena merkato, chio faris Chinion bona loko por fremda investo. Aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo formis la staton komplete apertan al eksterlando, kio markis, ke Chinio partoprenos en la internacia ekonomia kaj teknologia kunlaboro en pli granda sfero kaj pli alta nivelo.

6.La financa forto de la shtato grandighis kaj la financa sistemo turnighis de “granda unueco” al “komuna financo”.

Fono: En la lastaj dekkelke da jaroj multe grandighis la financa forto de Chinio. En 1990 la financa enspezo de la tuta lando estis nur 293.7 miliardoj da juanoj, sed en 1999 tiu atingis 1000 miliardojn da juanoj kaj en 2001—1637.1 miliardojn da juanoj. La shtata financa sistemo estas sin turnanta de granda unueca planizita ekonomio al la komuna financo de socialisma merkata ekonomio. La shtata financa forto eltirighis el profita kampo kaj turnighis al publika bezono kaj socia garantio. Shanghighas la financa kontrola maniero, kompletighas la financa funkcio, kaj starighas firma, ekvilibra kaj potenca shtata financo.

Komentario:En la pasintaj dekkelke da jaroj la china financo turnighis de malforta al forta, la nacia ekonomio daure kreskis kaj senchese altighis la kvalito de la ekonomia funkciado. Plibonigho de la financa stato multe grandigis la makroskopan superregan kapablon de la china registaro, altigis la nivelon de servo de la registaro al la publiko kaj altigis la vivnivelon de la popolo. Tio ludis gravan rolon por akceli strukturan reguligadon kaj akordighon de la ekonomia socio, akceli efektivighon de socia justeco kaj garantii la ekonomian kaj shtatan sekurecon kaj socian stabilecon.

7.Ekonomia strukturo plibonighis en strategia reguligado.

Fono: Dum la strategia reguligado de la ekonomia strukturo, la tri grandaj industrioj pasho post pasho iris al akordigho, kaj evidente altighis la kvalito kaj efiko de la ekonomia kresko. La proporcio de la tri grandaj industrioj en la totala enlanda produktovaloro shanghighis de 27.1% : 41:6% : 31.3% en 1990 al 15.2% : 51.2% : 33.6% en 2002. Kaj la nombroj de la okupighintoj de la tri industrioj estis reguligitaj de 60.1% : 21.4% : 18.5% en 1990 al 50.0% : 22.3% : 27.7% en 2002. La rapide levighanta terciara industrio farighis chefa forto por la ekonomia kresko kaj labordonado.

Komentario: Daura disvolvigho de Chinio dependas de senchesa plibonigo de la strukturo, kaj senchesa plibonigho de la strukturo donas novan vivipovon al la daura disvolvigho de Chinio. En la pasintaj dekkelke da jaroj la struktura reguligado de Chinio turnighis de adaptigha al strategia reguligado, de parta kaj unuflanka al ampleksa kaj sistema reguligado. Reguligado de la strukturo akcelis akordan kunlaboron inter la industrioj, inter la regionoj kaj inter la ekonomio kaj la socio, levis la kvaliton de la tuta ekonomio de Chinio kaj la internacia konkurenca kapablo.

8.De privilegiita disvolvo de la oriento al granda disvolvo de la okcidento de Chinio.

Fono: Post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo, en la regiona disvolvo Chinio alprenis la strategion privilegie disvolvi la marbordan regionon en la oriento de la lando. En 1999 Chinio elmetis la strategion de urgha disvolvo de la okcidento. Samtempe kun disvolvo de la oriento por krei dauran superecon, oni komencis rapidigi la disvolvon de la okcidento por efektivigi akordan disvolvon de la regiona ekonomio kaj malgandigi la diferencon inter la oriento kaj okcidento. Nun disvolvo en la okcidento jam akiris esencan progreson. En la lastaj jaroj la investo de la shtato kaj la forto de pagotransigo de la shtato al la okcidento estis senprecedencaj. Sole en la lastaj 3 jaroj la shtato jam investis 600 miliardojn da juanoj por 30 novaj programoj en la okcidento.

Komentario: Per turnigho de privilegiita disvolvo de la oriento al rapidigo de disvolvo de la okcidento oni celas atingi kunan bonhavighon de Chinio.

9.La maniero de ekonomia disvolvigho turnighis de kruda skiza tipo al masiva tipo, kaj senchese grandighis la forto de daurigebla disvolvo de Chinio.

Fono: En la pasintaj dekkelke da jaroj Chinio akiris rimarkindajn sukcesojn en la ampleksa efektivigo de la strategio de daurigebla disvolvo. Unue, la natura kresko de la loghantaro mallevighis de
15.04 ‰ en 1989 al 6.95 ‰ en 2001 kaj fundamente efektivighis la historia shanghigho de la loghantara reproduktigha tipo de “alta naskokvanto, malalta morbokvanto kaj alta kresko” al “malalta naskokvanto, malalta morbokvanto kaj malalta kresko”. Due, la agraro, akvo, minejo k.a. strategiaj richfontoj estis efike protektataj. De 1992 ghis 2001, la indiko de konsuma fuelo je dek mil juanoj de la totala enlanda produktovaloro malaltighis je 32.8%. Trie, la klopodo por mediprotektado estis senprecedence granda. Sole en la lastaj 5 jaroj la investo por mediprotektado jam atingis 490 miliardojn da juanoj, 1.7-oble de la totala investo antau 1997.

Komentario: Turnigho de sola strebo al ekonomia prospero al ampleksa progreso de la socio, al akordigho de ekonomio kun loghantaro, medio kaj richfontoj estas nova strategio de Chinio pri ghia disvolvo. Oni povas diri, ke efektivigo de strategio de daurigebla disvolvo enkorpigis profundan prizorgon de la tuta socio al ghia hejmloko por la ekzisto, estas strategia rimedo favora al la postaj generacioj kaj aktiva kontribuo de la china nacio al la tuta mondo.

10.La strategio prosperigi landon per sciencoj kaj edukado, multe progresigis sciencojn, teknikon kaj edukadon.

Fono: En 1995 la china registaro elmetis la strategion “Prosperigi landon per sciencoj kaj edukado”. En la sekvantaj jaroj Chinio praktikis serion de gravaj planoj pri sciencoj kaj teknologioj. Precipe en la kampo de gena vicigado kaj kunhoma kosmonautiko Chinio havis grandan progreson. En la tuta lando oni gheneraligis la 9-jaran devigan edukadon kaj fundamente likvidis analfabetecon. La nombro de elementlernejanoj enirintaj en mezlernejojn kreskis je 20.9 %, rapide disvolvighis la supera edukado, ke la kuntara eniro kreskis de 3.4 % en 1990 al 12 % en 2001.

Komentario: Kreivo en sciencoj kaj teknologioj estas grava movoforta fonto de disvolvigho de ekonomio de la lando kaj decida problemo rilate okupon de superrega punkto en ekonomia konkurenco de la mondo, estas nova tendenco de la disvolvigho de la nuna mondo. Sin adapti al tiu tendenco kaj levi la sciencan kaj teknikan nivelon de Chinio estas strategia rimedo por efektivigi modernighon kaj nacian reprosperighon de Chinio. Edukado estas bazo de scienca kaj teknologia progreso. Sen alta disvolvigho de edukado ne estos rapida disvolvigho de la scienca kaj teknologia afero.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688