| Veterinformoj | Retposhto |

Chinio transloghigos homojn el malrichaj lokoj


En la 8-a de marto Lü Feijie, respondeculo de la Gvida Grupo de la Shtata Konsilantaro por Helpi Malrichajn Regionojn, anoncis en la dua gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK), ke en la venontaj dekkelke da jaroj Chinio poparte transloghigos 7 milionojn da malrichaj kamparanoj.

Lü Feijie diris, ke en la pasintaj dekkelke da jaroj Chinio transloghigis 2.7 milionojn da homoj el malrichaj regionoj, kaj 90% de la transloghigitaj homoj estis kontentaj. Kun difino de la granda celo de chiuflanka konstruo de bonhava socio, transloghigo de malrichaj familioj farighis pli kaj pli grava.

Nun en Chinio 28.2 milionoj da homoj ankorau ne atingis la minimuman vivnivelon, kaj granda parto el ili vivas en lokoj kun malbonegaj naturaj kondichoj. Transloghigho estas efika solvo por liberigi ilin el malricheco.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688