| Veterinformoj | Retposhto |

Mi laboras por la socia bezono


de LI DAHONG

"Por ni, fakaj intelektuloj, la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) vere estas kanalo por partopreni la regadon," diris Wang Minxian, profesorino de la Hongkong-a Universitato, kiu tre viglas en la internacia radi-imuniga rondo. Kvankam shi estas nova membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK, tamen shi bone scias la aferojn de ChPPIK.

En 1988 Wang ekfunkciis tri-foje sinsekve kiel membro de la Konstanta Komitato de ChPPIK de Guangdong-provinco. Shi faris multe da proponoj kaj rimarkigoj, kiaj medi-reguligo de la Guangdong-aj havenoj, reciproka kunlaboro inter Guangdong, Hongkong kaj Makao kaj seksa edukado al la gejunuloj, chiuj estis alte taksataj de koncernaj departementoj de la provinco. Pro tio shi sentis grandan ghojon.

Wang diris: "En la venontaj 5 jaroj mi povos fari tion en pli alta nivelo kaj pli vasta kampo. Surbaze de mia sperto akumulita en la pasintaj pli ol 10 jaroj kaj miaj fakaj scioj, mi ludos pli grandan rolon."

Wang diplomitighis de la Kemia Fakultato de la Chinlingva Univesitato de Hongkong. Post diplomigho shi daurigis sian studon en Usono, tie doktorighis kaj sin ekokupis pri postdoktora esplorado. En 1975 shi revenis Hongkong kaj sin okupis pri alta edukado kaj scienca esplorado. Nun shi estas chefo de la sekcio pri radi-imunigo de la Hongkong-a Universitato.

Kial shi havas tiel fortan entuziasmon por sociaj aferoj ekster la fako, estiel intelektulo eminenta en sia fako. Pri tio shi respondis: "La socia bezono ja estas objekto de mia atento."

Preparante doktorigan dosieron en universitato de Usono, shi elektis temon "Esploro pri biologia fiksa nitrogeno", char tiu esploro estas utila al la agrikultura disvolvigho de Chinio. Shia eksperimento por anstatauigi benzinon kaj mazuton per likvidigita natura gaso en taksio kaj aliaj autoj estas utila por malpliigo de la aera polucio. Shi diris: "La socia idealo de la intelektuloj estas realigo de la nacia potencigho, socia progreso kaj popola felicho. Chiu nia penado estas utila, se nur nia laboro konformas al tiu granda celo."

En 1986, kiam oni komencis prepari Dayawan-an nuklean elektrejon en Shenzhen, multe da Hongkong-anoj maltrankvilis pri ghia sekureco, sed Wang firmdecide forlasis la instruadon kaj sciencan esploradon kaj sin ekokupis pri scienca popularigo kontrau nuklea radiado. En pli ol unu jaro shi kunvokis serion da simpozioj pri nuklea elektro, organizis aron post aro da personoj viziti la nuklean elektrejon. Shi funkciis kiel trejnistino kaj elkulturis 120 studentojn por eksplikado kaj per grandskala eksponado de nuklea tekniko popularigis al la loghantoj kaj jhurnalisma rondo sciojn pri sekureco kontrau nukleo. Ech hodiau, kiam Hongkong-anoj parolis pri Dayawan, multaj diris, ke ili liberigis sin el teruro pri nukleo kaj komprenas kaj subtenas konstruon de la nuklea elektrejo, kion ili devas shuldi al Wang.

En 1993 shi energie laboris por revenigi Hongkong al la patrio. Shi kun industriaj, komercaj kaj aliaj personoj fondis apartan asocion. En 1997 shi farighis membro de la provizora leghdona komitato de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto.

Nun shi estas membro de ChPPIK. Shi sin okupas pri kunlaboro inter Hongkong kaj la cheftero de Chinio, konsiderante kiel bone disvolvi la rolon de la Delto de Perlo-rivero en konstruo de bonhava socio en chiuj flankoj, kiel ebligi al Hongkong ghui la edukajn richfontojn kaj superecon kune kun la cheftero por komuna profito.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688