| Veterinformoj | Retposhto |

Vilaghestro Wu Qixiu


de LI YANCHUN

Wu Qixiu estas 37-jara estro de Shimen-vilagho, Lianyuan, Hunan-provinco. Antau 16 jaroj li diplomighis el la Ekonomika Fakultato de la Pekina Universitato. Li rezignis labori en Pekino kaj revenis hejmen por fari sian hejmlokon bela kiel la vilaghoj de Kantono kaj Wenzhou.

En 1983 kiel la plej eminenta mezlernejano en sia hejmloko li trapasis ekzamenon por eniri la Pekinan Universitaton. Tiam li deziris daurigi sian studon kiel esploristo kaj doktorigha studento post diplomigho kaj farighi ekonomikisto.

En la someraj ferioj de 1986 li kaj liaj kamaradoj faris socian enketon en vilaghoj de Kantono, Wenzhou kaj Lianyuan. La forta kontrasto inter la richaj vilaghoj de Kantono kaj Wenzhou kaj tiuj de lia hejmloko Lianyuan ronghis lian koron. Gvidanto de Lianyuan-gubernio diris al Wu kaj liaj kamaradoj, ke chi tie oni planas fari grandskalan ekspluaton de energio kaj krudaj materialoj kaj urghe bezonas kapablulojn. Fine de la enketo Wu skribis al gvidanto de la urba registaro de Lianyuan, ke post diplomitigho li revenos en la hejmlokon por kontribui al ghia moderniga konstruado.

Siatempe en la korto de la Pekina Universitato kaj en la gazetoj chie estis la sloganoj "Mi laboros tie, kie la patrio bezonas min." "Chie realigeblas karieraj aspiroj por bravaj viroj". Tiuj sloganoj forte influis Wu. Li komencis legi "Vilaghan Ekonomikon" kaj aliajn verkojn. Post diplomitigho li veturis al Lianyuan.

Kiam li funkciis kiel vicestro de la planiza komisiono de la urbo li sankciis 200 projektojn. Oni laudis, ke li estas honesta kaj sprita shtatoficisto.

En 1989 Wu petis labori en la malricha distrikto Qishu. Lau la plano li devas labori tie unu jaron, sed post unu jaro li petis plilongigi sian oficon je du jaroj, char estas multe da aferoj, kiujn li ne plenumis, kaj la kamparanoj bezonas lin. La 3-jara laborado en malricha vilagho forte impresis lin. Li trovis, ke feraj potoj de multaj kamparanoj rustighis, char ili ne havis oleon. Se oni diris, ke la socia enketo en 1986 konigis al li la malrichecon, chi-foje li havis pli profundan konon pri ghi.

En 1995, kiam la urba registaro sendis shtatoficistojn al vilaghoj por ke ili laboru tie kiel vilaghestroj du jarojn, Wu Qixiu memvole venis en la malproksiman, postighintan Shimen-vilaghon. Ja estas granda distanco inter la Pekina Universitato kaj malricha vilagho, li tamen diris, ke li pli kaj pli proksimighas al la spirito de la Pekina Universitato. Li diris, ke eksprezidanto de la Korea Respubliko Kim Dae-jung plej bone klarigis la spiriton de la Pekina Universitato. Oni demandis Kim: "Kial vi plurfoje vizitis la Pekinan Universitaton?" Kim respondis: "En la mondo neniu universitato tiel ligighas al la nacia sorto kiel la Pekina Universitato." Ankau Wu Qixiu ligis sian sorton al la nacia estonteco.

Shimen-vilagho kun pli ol 1600 loghantoj estas malricha. La registara laborgrupo plurfoje faris enketon tie, sed ne trovis bonan solvon. La vilagho havis deficiton de 120 mil juanoj kaj ghia pokapa jara enspezo estis nur 480 juanoj. Atinginte ghin, li vizitis chiujn familiojn kaj post monata enketado li bone eksciis la lokan cirkonstancon kaj ekhavis klaran ideon pri disvolvo de la vilagho. La nova gvidantaro de la vilagho metis sian atenton al fundamentaj instalajhoj por venigi la elmigrintojn funkciigi fabrikojn en la hejmloko.

Antauvespere de la Printempa Festo de 1995 li okazigis kunsidon kun partopreno de pli ol 20 bonhavighintaj personoj por diskuti pri la vilagha konstruado. Li elposhigis 2 mil juanojn kaj diris: "Tio estas mia modesta donaco al la vilagho. Mi petas, ke ankau vi iamaniere kontribuu al la vilagha konstruado." Influate de li, multe da bonhavighintaj homoj malavare donis monhelpon por la vilagha konstruado.

Post tio Wu veturis al Xinjiang, Kantono, Shenyang kaj Chongqing por persvadi la elmigrintajn vilaghanojn reveni hejmen. Li veturis 80 horojn trajne por peti Xiao Anjiang, kiu ricighis en Urumqi por funkciigi fabrikojn en la hejmloko. Fine Xiao konsentis investi 14 milionojn da juanoj por vilaghaj fabrikoj. Jen aperis la Kompanio de Emajla kaj Aluminia Industrioj, Fabriko de Aluminiajhoj, Fabriko de Pakumaj Materialoj k.a. Nun la Fabriko de Emajlajhoj kun jara produktovaloro de 150 milionoj da juanoj estas la kvina granda fabriko de samspecaj produktajhoj en Chinio. Por ke la fabrikoj venku en la merkata konkurenco, Wu serchis teknikan kunlaboron de aliaj lokoj. Pro tio li kvinfoje veturis Pekinon.

La fabriko de termosoj ekfunkciis septembre de 2000. Por ghia konstruado oni investis 60 milionojn da juanoj. Nun chiujare ghi povas produkti 16 milionojn da termosoj. Ghi estas la dua granda fabriko de termosoj en Chinio. Tie laboras 3 mil homoj. Char en la enlanda merkato la livero de termosoj estas saturita, tial la fabriko turnis sian atenton al la internacia merkato. Ghiaj produktajhoj vendighas nun en Hispanio, Belgio kaj aliaj europaj landoj. Wu penadis 7 jarojn kaj bonhavigis la vilaghon Shimen. Nun pli ol 400 Shimen-anoj faras entreprenadon en aliaj lokoj kun reto de komercado tra la tuta lando kaj produktajhoj vendighas en 40 landoj.

La chinoj opinias, ke la vilaghoj ne estas stabilaj sen terkulturado, ne richaj sen komercado kaj ne potencaj sen industrio. Post kiam la industrio suriris la vojon de grandskala produktado, Wu komencis akceli la industriigan entreprenadon de agrikulturo. Li fondis limigitan kompanion de brutajhoj, kies jara enspezo estas 160 milionoj da juanoj kaj en kiu laboras 3 mil homoj el 20 vilaghoj.

De 1995 ghis hodiau la 28 vilaghaj entreprenoj jam farighis kompanio (grupo), kiu sin montras en akra internacia merkata konkurenco. Nun la pokapa jara enspezo de Shimen estas 8600 juanoj kaj la vilagho farighis landnivela civilizita vilagho.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688