| Veterinformoj | Retposhto |

Por malpliigi sharghon de la kamparanoj


de CHEN TIAN

Unu normo taugas pli ol 100 mil militistoj

Wang Jinyou, reprezentanto de la Deka Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, estas ghenerala direktoro de la Kompanio (Grupo) de Ekstera Komerco en Zhucheng, entrepreno de prilaboro de agrikulturaj kaj flankokupaj produktajhoj, la plej granda en Shandong-provinco.

Li opinias, ke la reformado farata de la registaro en diversaj aferoj estas favora al egala konkurenco de kamparanoj kaj levo de ilia enspezo. Li scias, ke en la kompare longa tempo terkulturado kaj brutobredado restas fundamentaj vivrimedoj por multaj kamparanoj, tial senchese levi ilian kapablon en la internacia konkurenco estas gravega afero. Se ne, la chinaj kamparanoj, kiuj konsistigas pli ol 70% de la tuta loghantaro de Chinio, ne povos pliigi sian enspezon.

Antau du jaroj, en la nokto, kiam li informighis, ke Japanio nuligis importon de chinaj kokajhoj, li fumis 5 skatoletojn da cigaredoj. Li sin okupis pri ekstera komerco jam 23 jarojn, tamen li bone memoras tiun nokton. Li diris: "Post mi staras multe da kamparanoj. Se mankas merkato, kion ili faros?"

Membrighinte al la Monda Komerca Organizo (MKO), Chinio frontas novan defion en sia agrikulturo. Kaj la grava shanghigho por la china agrikulturo estas sin turni al normigita produktado. En la okuloj de Wang sen normigita produktado la chinaj agrikulturajhoj estas malfortaj en la merkata konkurenco. Nun estas malfacila ilia eksportado kaj en la estonteco ili perdos la chinan kaj internacian merkatojn. Se tio dauros, la china agrikulturo estos senkapabla en la merkata konkurenco kaj la kamparanoj sin vivtenantaj per agrikulturo ne atingos bonhavighon.

En Shandong-provinco pli ol 4 mil kamparanaj familioj bredas viandkokojn por la Kompanio de Ekstera Komerco de Zhucheng, kiu chiujare buchas 60 milionojn da kokoj. Ghuste per prilaborado de agrikulturaj kaj flankokupaj produktajhoj oni intimigis al la kamparanoj la ekipajhojn, teknikojn kaj koncepton pri normigita produktado.

"La normigita produktado estas pli tauga ol cent mil militistoj," konkludis Wang. Li diris: "Sen industria entreprenado de agrikulturo kaj normigita produktado ni ne atingos internacian nivelon." Li opinias, ke membrigho de Chinio al MKO devigis la chinajn kamparanojn entrepreni agrikulturan normigitan produktadon, kiu faros administradon de agrikultura produktado de la modelo "kompanio plus kamparana familio" al modelo "kompanio, bazo kaj kamparana familio", faros la kamparanojn laboristoj de agrikulturajhaj prilaborejoj kaj shanghos la izolitan etproduktadon en normigitan industrian produktadon.

Pliigo de enspezo de la kamparanoj kaj malpliigo de ilia shargho

Hu Youtao, reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj vicprezidanto de la Impost-reforma Oficejo de Jiangxi-provinco, diris, ke sen bonhavigho de la kamparanoj ne estos bonhavigho de la tuta socio. Tial oni devas chiamaniere pliigi ilian enspezon kaj redukti ilian sharghon.

Oni devas fari chion eblan por ke la kamparanoj vere enposhigu sian pliigitan enspezon. Hu diris, ke la centra registaro faris gravan decidon pri impost-reformado en la china kamparo, kaj por malpezigi ilian sharghon oni devas difini la imposton laueble malaltan.

Kiamaniere malpliigi la sharghon de la kamparanoj? Hu diris, ke lau la elementaj scioj oni devas redukti la imposton super la tero, kiun la teritoria administrantaro sankciis okupi, sed reale, multe da terpecoj okupataj ne de la kamparanoj, kaj por la okupado oni ne faris leghan procedon, ekzemple pri vojoj, vilaghaj entreprenoj, malgrandaj akvomastrumaj instalajhoj, nove konstruitaj lernejoj. Se la kamparanoj daure pagos imposton por tiuj terpecoj, tio estas maljusta, tial oni devas surbaze de la efektiveco malpliigi imposton super tiuj terpecoj.

Post impost-reformado la agrikultura imposto estas kalkulata lau la konstanta produktokvanto de chiu hektaro, tio estas shlosila cifero por jughi, chu la shargho de la kamparanoj estas justa au ne. Hu opinias, ke decidante tiun ciferon, oni devas atenti la troigitan parton en la antaua statistiko, tial oni devas ne nur referenci la konstantan produktokvanton statistikitan en 1994-1998, sed ankau auskulti la opiniojn de la kamparanoj, fari foje-refojan enketadon kaj lau malsamtipaj agroj kaj terkultura nivelo difini la imposton. Iuj vilaghoj anstatauigis la du-sezonan plantadon per la unu-sezona. Se oni difinas la produktokvanton lau la du-sezona, do la kamparanoj ne povas akcepti, tial oni devas malpliigi la konstantan produktokvanton en tiuj regionoj.

En 2002 la pokapa enspezo de Jiangsu-aj kamparanoj kreskis je 102 juanoj, el kiuj 38 juanoj devenis de malpliigo de la shargho. Hu diris, ke ech post reformado de la agrikultura imposto ankorau restos pagigoj de iuj servoj en la vilaghoj, kaj por efike malpliigi la sharghon de la kamparanoj oni devas reguligi tiujn pagigojn, char nun tiuj pagigoj estas ne justaj kaj ie sole por vilagha deviga edukado estas dekkelkaj specoj de pagigo.

Por bridi tiujn maljustajn pagigojn Hu proponis, ke la registaro sciigu al la kamparanoj, kion ili devas pagi kaj kion ne, kaj instalu apartan telefonon por akcepti akuzon de la kamparanoj.

Malfaciloj por vilagha bonhavigho

Tuj post la Printempa Festo Wen Jiating, nova membro de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, farighis tre okupita. Li devas fari preparadon por ghia sesio. Li diris: "Chinio havas miliardon da kamparanoj. Sen bonhavigho de la kamparanoj, ne estos la tutlanda bonhavigho, tial estas gravega bonhavigho de la vilaghoj."

Wen Jiating estas 49-jara. Li longe laboris en kamparo. Li iam estis gvidanto de malgranda entrepreno kaj nun vicestro de distrikto de Huoshan-gubernio, Anhui-provinco. En multaj jaroj li estis vilaghestro kaj funkciis kiel vicestro de distrikto jam 9 jarojn. Kiel baza shtatoficisto li bone scias la ekonomian staton de la kamparanoj. Li diris al mi, ke kvankam la enspezo de la kamparanoj kreskis dank' al ekonomia disvolvigho, tamen kompare kun la urbanoj tiu kresko estas malgranda. En 2002 la pokapa jara enspezo de Anhui-provinco estis 2120 juanoj, je 100 juanoj pli multe ol en 2001, tamen tiu de la urbanoj estis 6 mil juanoj, je 331 juanoj pli multe ol en 2001. La enspezo de la urbanoj estas 2.9-obla de tiu de la kamparanoj, sed en 2001 ghi estis nur 2.8-obla. El tio vidighas, ke la diferenco farighas pli kaj pli granda.

Li proponas, ke antau chio oni devas stabiligi la fundamentan politikon de la registaro en la kamparo kaj chefe stabiligi kaj kompletigi la laukontraktan respondecan produktan sistemon kaj efektivigi la "Leghon pri agrara kontrakto", rajtigi al la kamparanoj longe uzi la agron, kaj due turni grandan atenton al disvolvo de bonkvalita, altprodukta, altefika, ekologia kaj sekura agrikulturo kaj preni pliigon de la kamparana enspezo kiel fundamentan celon, kaj trie, pliigi la investon kaj subtenon al la vilagha ekonomio kaj sociaj aferoj kaj la shtato devas senchese levi investon al agrikultura produktado kaj aliflanke pluapashe kompletigi la vilaghan reformadon de imposto, malimposti agrikulturan specialan produktadon kaj racie reguligi la skalon de distriktoj kaj vilaghoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688