| Veterinformoj | Retposhto |

La dua plena kunveno de la Unua Sesio de TPK okazigita


Je 9:00 de la 6-a de marto okazis la dua plena kunveno de la Unua Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Li Tieying kiel plenuma prezidanto de la sesio prezidis la kunvenon, kiun partoprenis 2899 reprezentantoj.

Lau la tagordo de la sesio la reprezentantoj auskultis kaj ekzamenis la raporton pri praktikado de plano de nacia ekonomio kaj socia progreso en 2002 kaj rilata projekto por 2003 faritan de Zeng Peiyan, prezidanto de la Shtata Disvolva kaj Planiza Komisiono de Chinio; la raporton pri praktikado de bugheto de la centra kaj lokaj registaroj en 2002 kaj rilata projekto por 2003 faritan de Xiang Huaicheng, ministro de la Financa Ministerio de Chinio; la proponon pri reformado de organoj de la Shtata Konsilantaro faritan de Wang Zhongyu, ghenerala sekretario de la Shtata Konsilantaro.

Oni plej atentis la proponon pri la organo-reformado. La Shtata Konsilantaro decidis starigi kelkajn organizojn, ekz. la Shtata Financa Komisiono, la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, la Komisiono por Ekzameni Bankojn kaj la Komerca Ministerio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688