| Veterinformoj | Retposhto |

Restarighis la Norda Sovaghejo


Teksto kaj fotoj de ZHANG BING

En somero, kiam prosperas verdajhoj, mi vizitis Sanjiang-ebenajhon en la nordoriento de Chinio. Tie estis Norda Sovaghejo. Antau 50 jaroj, la sovaghejo estis malofte vizitata de homoj, kaj “abundo da fishoj shtopas la riverojn, fazanoj najbaras al homoj”.

En la mezo de la pasinta jarcento, cent mil demobilizitoj de la China Popola Liberiga Armeo venis al la sovaghejo por kulturi la virgan teron. Post dekkelke da jaroj, miliono da junuloj venis al la loko por fari la saman aferon. Dank’ al ilia penado la Norda Sovaghejo farighis “Norda Grenejo”. Sed tio kaj kontribuis al la shtato grandan kvanton da greno kaj samtempe terure detruis la ekologian medion de la loko. En la 50 jaroj de la kulturado la areo de malsekejoj de la ebenajho malgrandighis de 5.36 milionoj da hektaroj al 1.13 milionoj da hektaroj. La primitiva ekologia ekvilibro estis detruita, la grundo eroziita, la tero steriligita kaj sabligita, kio kauzis naturan katastrofon. Multaj valoraj stilzobirdoj formigris.

Por shanghi la staton, la registaro de Heilongjiang-provinco decidis en 1999 chesigi la kulturadon en la sovaghejo, kiu dauris jam pli ol 50 jarojn. Poste la registaro starigis “Provincnivelan Rezervejon Sanjiang de Heilongjiang” kun areo de 198.1 mil hektaroj. Dank’ al penado en la lastaj kelke da jaroj, multe shanghighis la aspekto de la malsekejo de la ebenajho. En januaro de 2002 la rezervejo, unika rezervejo de dolchakva malsekejo kun primitiva aspekto en Chinio, estis enskribita de la Internacia Malsekeja Buroo en la “Nomliston de Gravaj Internaciaj Malsekejoj”. Ghis nun en la kultiva regiono de Heilongjiang oni jam starigis 18 rezervejojn kaj 95 rezervajn lokojn en sporadaj malsekejoj, kun totala areo de 470 mil hektaroj. Starigo de tiuj rezervejoj bone konservis la primitivan ekologian sistemon kaj variajn specojn de vivajhoj. Birdoj protektataj je la 1-a kaj 2-a gradoj kaj aliaj sovaghaj bestoj, kiuj malaperis antau 30 jaroj, grupe reaperis en la Norda Sovaghejo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688