| Veterinformoj | Retposhto |

Grava misio de du sesioj en 2003


La Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de la China Popola Respubliko kaj tiu de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) okazos de la 3-a ghis la 18-a de marto en Pekino.

La okazigho de la du sesioj estas gravaj aferoj en la politika vivo de Chinio. Lau la statuto, post kvinjara servoperiodo ili devas elekti chifoje sian novan estraron, kaj naskighos novaj shtataj gvidantoj.

En la situacio, ke la politika, ekonomia kaj socia reformado de Chinio pli kaj pli profundighas, Chinio trovighas en la shlosila periodo de ekonomia transiro, kiamaniere la nova registaro gvidos la chinan popolon en sana ekonomia disvolvigho por realigi la celon difinitan de la Komunista Partio de Chinio por konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj", tio estas multe atentata de la china kaj eksterlanda publikoj. Ankau reformado de la personara sistemo koncernanta 30 milionojn da oficistoj de la institucioj komencighos post nelonge. Tiuj gravaj aferoj estos certe varme diskutataj en la kongreso kaj konferenco.

Krom la supre menciitaj oni diskutos ankau problemojn pri manko de efika konsumado, pliigho de senlaborighintoj, pligrandigho de la diferenco de la enspezoj kaj regionoj, pligrandigho de la financa deficito.

La enketo farita de retstacioj kaj montras, ke la plej atentata problemo estas la batalo kontrau koruptigho kaj krom tio ankau la problemo pri justa disvolvigho de diversaj sociaj tavoloj, tiu pri agrikulturo, vilaghoj kaj kamparanoj, determino de nelabora enspezo kaj ghia protektado kaj aliaj.

Koncerna enketo de ChPPIK montras, ke ghiaj membroj zorgas pri jenaj problemoj: konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj, disvolvi agrikulturon kun alta aldona valoro, pliigi enspezon de la kamparanoj, konstrui la kreditan sistemon de la socio, disvolvi politikan civilizacion kaj aliajn. En la kongreso kaj konferenco oni auskultos kaj diskutos la laborraporton de la registaro, kaj ekzamenos budgheton kaj finan kalkulon, auskultos kaj diskutos la laborraporton de la supera popola jughejo kaj tiun de la supera popola prokurorejo.

Lau la Konstitucio de la China Popola Respubliko TPK estas la plej alta potenctena organo. ChPPIK ne estas potenctena, tamen havas gravan devon de diskutado de gravaj politikoj kaj demokratia kontrolado al la reganta partio kaj registaro. Koncernaj personoj diris, ke konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj montras, ke la reformado kaj pordmalfermo de Chinio jam eniris en komplete novan periodon. Kun levigho de la kapablo de la cheestantoj de la du sesioj, ili certe serioze plenumos siajn devojn, plene prezentos la opiniojn kaj proponojn de la popolo, kaj faros utilajn proponojn al la soci-ekonomia disvolvigho de Chinio kaj ghustan decidojn por ghi.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688