| Veterinformoj | Retposhto |

TPK-reprezentanto Ding Xiaolian kaj shia Ghardeno por Malrichaj Lernantoj


Ding Xiaolian estas kadro de la Shtata Imposta Buroo de Guyuan de la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono. En 1993 shi cedis sian domon al lernantoj de malrichaj kamparanaj familioj por ilia loghado. En la 10 jaroj shi neniun groshon postulis de la lernantoj kaj male, pagis por ili elektron kaj kranakvon. Shi pagis ankau por ilia kuraco. Shi monhelpis ilin en ilia vivtenado kaj lavas por ili vestojn kaj litajhojn. En ferioj shi kaj shiaj 2 filinoj vizitas la familiojn de tiuj lernantoj. Shi persistis en tio 10 jarojn. En la 10 jaroj 164 infanoj loghis en shia hejmo. Oni nomis shian hejmon Ghardeno por Malrichaj Lernantoj. Che la 10-a datreveno de la fondigho de la ghardeno, la arda deziro de Ding Xiaolian estas kunveni kun chiuj infanoj loghintaj en shia hejmo. Nun shi estas reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688