| Veterinformoj | Retposhto |

Kion diris reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso?


de MA YANG

Wang Shouchen, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Agrikultura Komisiono de Jilin-provinco en la nordoriento de Chinio, lastatempe diris al mi: “Ni devas kombini la modernan industrion kaj modernan agrikulturon, efektivigi agrikulturan modernighon kaj kamparan urbanizon pere de agrikultura industriigho kaj akceli translokighon de superfluaj laboruloj de la kamparo, por ke la kampranoj havu pli da mono.”

Li estas nova reprezentanto de la kongreso. Li aghas 50 jarojn. Parolante pri levo de enspezo de la kamparanoj, li montris grandan ekscitighon. Li diris, ke li sin okupis pri la administra laboro en la kamparo jam pli ol 20 jarojn kaj propraokule vidis la shanghighon de la enspezo de la kamparanoj de la provinco. Antau kelke da jaroj altighis la prezo de greno, kaj la produktokvanto de greno kreskis jaro post jaro, sekve kreskis enspezo de la kamparanoj. En 1984 la enspezo de la kamparanoj de la provinco okupis la trian lokon de la lando. Poste kvankam malrapidighis la kresko, tamen la enspezo de la kamparanoj en la provinco okupis almenau la 10-an lokon en la lando.

Tia situacio havis radikalan shanghighon en la fino de la lasta jarcento. En la lastaj jaroj de la lasta jarcento la agrikulturo de Chinio eniris en novan stadion, agrikulturaj produktajhoj superis la bezonatajn kvantojn, kaj evidente malrapidighis la kresko de enspezo de la kamparanoj de la provinco. Wang Shouchen diris: “Serio da shanghighoj atentigis, ke la kanalo por kresko de enspezo pere de altigo de produktokvanto de greno estis shtopita.” “La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio elmetis la taskon konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj, kaj en tio agrikulturo kaj la kamparo estas la plej gravaj kaj malfacilaj, sed ankau esperdonaj pro la granda latenta forto. Kamparanoj konsistigas chefan parton de la loghantaro de Chinio, tial agrikulturo estas shlosila parto de la tasko.” Wang Shouchen diris: “Okulfrapa estas la problemo de malrapidigho de kresko de enspezo de la kamparanoj, kaj pli serioza en grenproduktaj regionoj. Grandighas la diferenco inter la enspezoj de la urboj kaj la kamparo.” Li diris: “Ekonomia departemento de Jilin opinias, ke plenumo de la tasko de konstruo de bonhava socio en Jilin signifas, ke la meznombra jara enspezo de la kamparanoj devas atingi 7000 juanojn. Sed la nuna stato montras tre gandan distancon.”

Wang Shouchen opinias, ke la kialoj malhelpantaj altighon de enspezo de la kamparanoj shajne kushas en merkato, prezaro kaj natura katastrofo, sed lau pli profunda analizo, la baza problemo kushas ekster agrikulturo, nome malalta nivelo de kampara industriigho kaj malalta nivelo de urbanizo de la kamparo. Li diris: “Ne estas malfacile rimarki, ke la kamparo en disvolvighintaj provincoj similas al urbo, dum la urboj en Jilin similas al kamparo.” Li opinias, ke malrapida disvolvigho de urba konstruado rekte katenas liberighon de superfluaj kamparaj laboruloj el la kamparo.

Wang Shouchen opinias, ke agrikulturo de Jilin havas avantaghon. La disvolvighanta maiza ekonomio, bonkvalita brutobredado, nepoluita manghajho kaj bonkvalita sojfabo ludas gravan rolon en kreskigo de enspezo de la kamparanoj. Li diris: “La plej efika metodo por altigi enspezon de la kamparanoj estas energie disvastigi agrikulturan industriighon. Entreprenoj kaj bazoj de krudmaterialoj devas harmonie kunlabori por kombini la modernan industrion kaj modernan agrikulturon kaj formi interdependajn interrilatojn. Li diris: “Tiamaniere, post penado de 10-20 jaroj, radikale solvighos la problemo de bonhavigho de la kamparanoj.”

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688