| Veterinformoj | Retposhto |

2003-03-05


Don Harlow (Usono):

Chefe valoras scii, kion oni decidos. Min interesus: (a) Kompreneble, la decidoj menciitaj de vi pri novaj gvidantoj; (b) chu oni diskutos la estontan direkton de la china kleriga sistemo; (c) chu oni ech diskutos la chinan programon de kosma esplorado.

Eugeno S. P. (Rusio):

Mi volas scii, kiam oni akceptos decidon restari la eldonon de papera, tre bela kaj interesa revuo El Popola Chinio. Tiu revuo estu reklamata ne nur pere de la Esp-gazetaro sed lau tradiciaj modeloj, uzataj por nacilingva gazetaro. Mi volas, ke oni decidu instrui Esperanton en chinaj lernejoj, por ke la infanoj uzu ghin por skribi leterojn al ni.

Rafael Despradel (Dominika Respubliko):

Mi tre shatus scii chion pri la strukturo kaj funkciado de la politika sistemo en Chinio. Chu vi povas prezenti ghin en tre facila maniero, por ke mi komprenu? Via sistemo politika tre malsimilas al la mia kaj pro tio mi ne bone komprenas. Estas tre bone scii pri aliaj sistemoj!

Zoran C'iric' (Serbio):

Mi volas scii, kiujn personojn oni elektos kaj kiaj planoj estas de la "novuloj", kion ili planas entrepreni kaj de kie ili planas komenci. Kiom estas mandat-periodo estas por la registaranoj.

Espereble oni elektos homojn, kiuj nur daurigos pluan prosperon kaj progreson de Chinio je la sama maniero kiel ghisnunaj gvidantoj "zorgis" pri la lando. Sukceson al la "novuloj"!

Etsuo Miyoshi (Japanio):

Mi nur legas pri TPK kaj ChPPIK en jhurnalo en Japanio, sed mi ne scias detalajn funkciadojn pri ambau konferencoj.

Kent Jones (Usono):

Mi volas scii, chu ili atentas al la konfuzigo al pilotoj pro la ambigueco de la angla, kaj pro anglaj mezurunuoj en aviado.

Henri Masson (Francio):

Chu oni jam pli malpli scias, kiu tendenco akiros la povon kaj kia estos ghia politika orientigho enlanda kaj eksterlanda?

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688