| Veterinformoj | Retposhto |

La gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 10-a TPK okazigita


Je 11:15 de la 4-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Proparolanto de la konferenco Jiang Enzhu prezentis rilatajn kondichojn de la kongreso.

Li respondis demandojn pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, batalo kontrau koruptigho, shanghigho de funkcio de la registaro, protekto de privataj posedajhoj kaj konsisto de nova shtata gvidantaro, kaj pritraktis la starpunkton de Chinio pri Irako. Li anoncis, ke Wu Bangguo kaj aliaj 9 personoj estis elektitaj kiel konstantaj prezidantoj de la prezidantaro.

Pli ol 400 jhurnalistoj partoprenis la konferencon.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688