| Veterinformoj | Retposhto |

La konsisto de la 10-a TPK


Lau la koncernaj leghoj kaj difinoj, la provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj la Specialaj Administraj Regionoj Hongkong kaj Makao, sume 35 balotaj unuoj, elektis 2985 reprezentantojn, unu el ili forpasis pro malsano, kaj nombrighas nun 2984 reprezentantoj. Posttagmeze de la 28-a de februaro la 32-a Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) publikigis la nomliston de la reprezentantoj de la 10-a TPK. Reprezentantoj de diversaj flankoj okupas jenajn pocentojn.

551 reprezentantoj devenas de laboristoj kaj kamparanoj, okupante 18.46% de la totala nombro de la reprezentantoj;

631 reprezentantoj devenas de intelektuloj, 21.14%;

968 reprezentantoj devenas de kadroj, 32.44%;

480 reprezentantoj devenas de demokratiaj partioj kaj senpartiuloj, 16.09%;

268 reprezentantoj devenas de la China Popola Liberiga Armeo, 8.98%;

36 reprezentantoj devenas de Hongkong, 1.21%;

12 reprezentantoj devenas de Makao, 0.40%;

38 reprezentantoj devenas de revenintaj elmigrintaj chinoj, 1.27%.

Inter la reprezentantoj estas 2178 kompartianoj, 72.99% de la totala nombro de la reprezentantoj;

415 reprezentantoj estas naciminoritatanoj, 13.91%, kaj chiuj 55 naciminoritatoj havas sia(j)n reprezentanto(j)n;

Inter la reprezentantoj estas 604 virinoj, 20.24% de la totala nombro de la reprezentantoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688