| Veterinformoj | Retposhto |

Inaugurighis la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK


Je 15:00 de la 3-a de marto inaugurighis la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Jiang Zemin, Hu Jintao kaj aliaj shtataj gvidantoj partoprenis la sesion, kiu estis prezidata de Jia Qinglin, konstanta prezidanto de la prezidantaro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK. 2150 el la 2238 membroj partoprenis la sesion, kio atingis la kvorumon.

Konstanta prezidanto de la prezidantaro Li Guixian faris raporton en la sesio. Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK prezentis 7740 gravajn opiniojn, proponojn kaj informojn de la socio kaj popolo al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj la Shtata Konsilantaro; la fakaj komisionoj de ChPPIK faris 186 enketojn kaj proponojn pri esploro de shtataj projektoj kaj popola vivo; diversaj partioj, grupoj kaj membroj prezentis pli ol 3000 tekstojn de paroladoj kun alta valoro.

Zhou Tienong, alia konstanta prezidanto de la prezidantaro, faris raporton pri la proponoj. Li diris, ke membroj, grupoj kaj fakaj komisionoj de la lastaperioda konferenco prezentis 17722 proponojn kaj post ekzameno 16281 el ili estis transdonitaj al pli ol 180 rilataj departementoj. Ghis nun oni jam traktis 98.8% de la proponoj. La proponoj montris dezirojn de la socio kaj popolo de Chinio, kio favoras demokratian kaj sciencan decidon de rilataj departementoj kaj antauenpushas progreson de konstruado de ekonomio, politiko kaj kulturo kaj reunuigho de la cheftero de Chinio kaj Taiwan.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688