Tagordo de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK), aprobita en la 2-a de marto de 2003 en ghia prepara kunveno:
1. Auskulti kaj ekzameni la laborraporton de la 9-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ChPPIK;
2. Auskulti kaj ekzameni la laborraporton pri la proponoj de la 9-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ChPPIK;
3. Cheesti la Unuan Sesion de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, auskulti kaj diskuti la laborraporton de la registaro kaj koncernajn raportojn;
4. Elekti prezidanton, vicprezidantojn, gheneralan sekretarion kaj konstantajn membrojn de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK;
5. Ekzameni kaj aprobi la politikan rezolucion de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK;
6. Ekzameni kaj aprobi la rezolucion pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK;
7. Ekzameni kaj aprobi la rezolucion pri la raporto pri proponoj de la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK;
8. Ekzameni kaj aprobi la raporton de la Propono-ekzamena Komisiono de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK pri la propono-ekzameno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK.
|