| Veterinformoj | Retposhto |

La gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 10-a ChPPIK okazigita


Posttagmeze de la 2-a de marto okazis en Pekino la gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK).

Proparolanto Zhang Guoxiang anoncis, ke je 15:00 de la 3-a de marto inaugurighis la Unua Sesio de la konferenco, kiu dauros 11 tagojn. Ghis 12:00 de la 2-a de marto 2192 el la 2238 membroj de la konferenco alvenis al ghia sekretariejo por konfirmigho, kun 360 proponoj kaj 236 tekstoj de paroladoj.

Dum la sesio la membroj cheestos ankau la Unuan Sesion de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso por auskulti la raporton de la registara laboro kaj diskuti pri gravaj aferoj de progreso de la china ekonomio kaj socio. La proponoj kaj tekstoj de paroladoj tushas 10 punktojn: praktikado de financa politiko; socia garantio kaj enoficigho; reformado de sistemo de shtata kapitalo; agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj; reformado de financa politiko; socia kredito; progreso de neshtata ekonomio kaj protekto de privata posedajho; justica problemo; socia distribuo; kaj reformado de eduko.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688