| Veterinformoj | Retposhto |

Nova socitavolo en Chinio


de WA NA

En malsamaj periodoj de la socia evoluo estas malsamaj sociaj tavoloj. Oni jughas la socian periodon surbaze ne nur de la nivelo de ekonomia disvolvigho kaj industria strukturo, sed ankau de la socitavola strukturo.

La chinoj plejparte bone konas la vorton "klaso". Kompare kun tio la vorto "socitavolo" estas nova esprimo. Pro reformado kaj pordmalfermo en la china socio okazis profunda shanghigho. La malnova koncepto "du klasoj kaj unu socitavolo (t.e. la laborista kaj kamparana klasoj kaj intelektula tavolo) jam ne povas ampleksi chiujn socitavolojn kaj precipe la nove naskighintajn. Chinio nun havas fundamentan strukturon de moderna socio.

Fono de naskigho de nova socitavolo

Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento china gvidanto Deng Xiaoping alvokis "Richighu!" kaj sub lia gvido la miliardo da chinoj suriris la vojon de ekonomia reformado, sekve de tio la socia strukturo de Chinio ekhavis grandskalan shanghighon. Kaj iom post iom grandighis diferenco ne nur inter la richaj familioj kaj la malrichaj, sed ankau inter la richaj entreprenoj kaj la malrichaj, richaj urboj kaj la malrichaj. Estas pli grave, ke chiuj chinoj iom post iom akceptis tiun shanghighon.

En la mezo de la 90-aj jaroj Chinio eniris en la merkatan ekonomion, kio faris profundan influon sur la vivo de chiuj chinoj. En la mezo kaj fino de la 90-aj jaroj, kiam la tutmonda ekonomio depresiis, la merkata ekonomio vigligis la chinan socion kaj oni ekkonis la gravecon de richajhoj. En 1997 la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) agnoskis, ke la privata ekonomio kaj privataj entreprenoj estas grava konsistiga parto de la socialisma merkata ekonomio, dank' al tio la privata ekonomio rapide kreskis kaj aperis nova socitavolo kun granda vivforto. Tiu socia tavolo disvolvighis rapide. La posedantoj de grandaj richajhoj kaj iliaj sukcesoj estas respektataj kaj laudataj de la tuta socio.

La 8-an de novembro, 2002, en la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh, Jiang Zemin diris: "Kun profundigho de la reformado kaj pordmalfermo kaj disvolvigho de la ekonomio kaj kulturo la china laboristaro kreskas senchese kaj ghia kvalito levighas. La laborista klaso, inkl. de la intelektuloj, kaj la kamparanoj chiam estas rigardataj kiel fundamenta forto por akceli disvolvighon de la progresa produkta forto de Chinio kaj kompleta progreso de ghia socio. La fondintoj de privataj entreprenoj kaj iliaj teknikistoj, administrantoj kaj teknikistoj dungitaj de alilandaj entreprenoj, individuaj kaj privataj entreprenistoj, dungitoj de la perantoj kaj liberalaj funkciuloj konsistigas novan socian tavolon. Ili chiuj estas konstruantoj de la socialisma afero kun chinaj trajtoj.

Nova socitavolo

La nova socitavolo trapasis longan historian periodon, kiam ghia statuso estas neklara. Komence oni ne donis klaran nomon al tiu socitavolo, tamen ghi ludis ian rolon en la medio de nova ekonomio kaj influas la tutan procedon de la disvolvigho de la merkata ekonomio. Ghia sana kresko konfirmis ghian fortan vivipovon.

"Pri la nunaj sociaj tavoloj de Chinio" estas grava esplora temo de la China Akademio de Sociaj Sciencoj. Post 3-jara esplorado fakuloj akiris multe da fidindaj donitajhoj. Surbaze de la profesioj, kaj prenante posedantecon de la fontoj de organizado, ekonomio kaj kulturo kiel normon, ili dividis la tutan chinan socion en 10 sociajn tavolojn, t.e. administrantoj de la shtato kaj socio, administrantoj de entreprenoj, administrantoj de privataj entreprenoj, fakaj teknikistoj, oficistoj, privataj industri-komercistoj, komercaj servantoj, industriaj laboristoj, kamparaj laborantoj kaj senlaboruloj kaj duonsenlaboruloj de la urboj kaj vilaghoj. Tiu rezulto montrighas ankau en koncernaj partoj de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh, kiu okazis fine de 2002.

Novaj reprezentantoj

La socia progreso komencighis en la periodo, kiam naskighas novaj sociaj tavoloj kaj oni liveras al ghia levigho idealan spacon. La 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh reviziis la statuton de KPCh kaj aldonis novan enhavon pri "tri reprezentoj". La nova statuto montras, ke la Komunista Partio de Chinio estas reprezentanto ankau de la avangardo de la nova socitavolo.

Oni klare vidas, ke en la nova socitavolo la teknikistoj, administrantoj, akademiaj esploristoj ludas gravan rolon en la ekonomio.

Prezidanto de la direktoraro de la Kompanio (Grupo) Legend Liu Chuanzhi, ghenerala direktoro de la Kompanio (Grupo) Haier Zhang Ruimin kaj eminenta administranto de privata entrepreno Qiu Jizong, kiel reprezentantoj de entreprenoj kaj de la kompartianoj, cheestis la 16-an Tutlandan Kongreson de KPCh.

La ekzemploj chiam staris che la fronto de la historio. En la socialisma konstruado multe da administrantoj de privataj scienc-teknikaj entreprenoj kaj eminentaj intelektuloj, kiuj finis sian studon eksterlande kaj revenis en la patrion, farighis personoj atentataj de la jhurnalistaro. La nova medio donis al ili favorajn kondichojn. Ilia konduto estas konscia kaj iliaj propraj interesoj strikte rilatas al la shtataj.

Kapitalo jam farighis unu el la gravaj fontoj de nelabor-enspezoj, kion konfirmis la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh, kaj tute ne estas mirinde, ke administrantoj de privataj entreprenoj alighis al KPCh.

Toleremo kaj progreso

Oni ne devas jughi la socian pozicion sole lau richajhoj. En la pasintaj jarmiloj multe da chinoj richighis pro privilegio, sed nun oni rigardas la homojn, kiuj richighis pro laulegha entreprenado kaj akumulado, kiel signon de la socia progreso. La china socio iras al toleremo el diversaj konfliktoj kaj tion atestas konfirmigho de diversaj socitavoloj. Tio metis bazon al regula progreso de la socio. Rudimento de modernaj socitavoloj jam formighis en Chinio. La racieco de la socitavoloj ja montras sin en nediskriminacio kontrau la sociaj statusoj kaj en efika kontrola sistemo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688