| Veterinformoj | Retposhto |

10 grandaj shanghighoj en la vivo de la ordinaraj chinoj


I. Monujo shvelighis

Fine de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento en Chinio aperis nova vorto wanyuanhu, kiu signifas familion chiujare enspezantan pli ol dek mil juanojn (pli ol 2 juanoj egalas al unu usona dolaro lau la tiama tarifo). Kaj wanyuanhu fakte farighis sinonimo de richa familio. Nun tiu vorto jam arkaighis, char en Chinio kaj precipe en ghiaj urboj tiaj familioj estas tre multaj. Dank' al reformado kaj pordmalfermo la china ekonomio rapide kreskis kaj la chinoj enspezas pli multe ol antaue.

En Chinio 800 milionoj da kamparanoj suriris la vojon al bonhavigho. De 1990 ghis 2001 la averagha enspezo de chinaj kamparanaj familioj kreskis je 62% kaj en la pasintaj 13 jaroj la shtato 7-foje levis la salajron kaj pro tio la enspezo de la urbanoj rimarkinde levighis kaj ilia deponita monsumo jam superis 8 mil miliardojn da juanoj.

II. Mallevighis Engel-koeficiento

En la pasinteco la chinoj ofte salutis unu alian per la vortoj "Chu vi manghis?", kiuj nun jam malofte audighas. La graveco de manghajhoj mallevighas en la vivo de la china popolo kaj la vivo de la ordinaraj chinoj farighis pli kaj pli signifoplena.

Engel-koeficiento estas internacia normo por montri la proporcion de elspezo por manghajhoj en la pokapa elspezo. En 1990 Engel-koeficiento de la chinaj urbanoj kaj vilaghanoj estis 54.2% kaj 58.8% respektive, sed en 2000 ghi unuafoje falis al malpli ol 50%, kio markis ke la china vivo atingis bonhavighon kaj en 2001 ghi falis al 37.9% kaj 47.7% respektive.

III. Delikatighis la manghajhoj

Jam en la antikveco la chinoj deziregis delikatajn manghajhojn. En la pasintaj dekkelkaj jaroj iliaj manghajhoj rimarkinde shanghighis kaj tritiko kaj rizo estis konsumataj pli kaj pli malmulte, dum la flankmanghajhoj konsumighis pli kaj pli multe. Nun chinaj urbanoj donas grandan atenton al iliaj nutrivo, gustoj, kuracefiko kaj facila farado.

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento chiujare la chinaj urbanoj konsumis 145 kg. da greno, kiu tamen falis al 88 kg. en la fino de la 90-aj jaroj, kaj en la sama periodo tiu de la chinaj kamparanoj falis de 260 kg. al 250 kg. Aliflanke viando, kortobirdoj, ovoj, akvaj produktajhoj kaj kuiroleo konsumighas pli kaj pli multe.

IV. Longighis la homa vivo

La 18-an de junio, 2002, 116-jara Du Pinhua en Leshan de Sichuan-provinco ricevis atestilon de la plej grandagha homo, donitan de la ghenerala stabo Guinness, Shanhajo. Antaue en Chinio cirkulis proverbo, ke raras la homoj pli-ol-70-jaraj, sed hodiau chie trovighas pli-ol-70-jaraj maljunuloj. La socia stabileco, nutrorichaj manghajhoj kaj bonaj sanprotektado kaj kuracado multe utilas al longigho de la vivo de la china popolo.

La antauvidita averagha homa vivdauro estas sinteza normo por montri la nivelon de la homa sano kaj vivo, kiun influas chefe la soci-ekonomiaj kondichoj kaj kurac-nivelo. De 1990 ghis 2000 la antauvidita vivodauro de la chinoj levighis je 2.85 jaroj kaj nun la averagha vivodauro de la chinoj estas 71.4 jaroj.

V. Plivastighis loghejo

Oni diras, ke por bonhavigho tre gravaj estas kondichoj de loghdomo. En la pasinteco multe da tri-generaciaj familioj loghis en la sama chambro. Tiam en Chinio estis multe da malnovaj kaj kadukaj dometoj. En grandaj urboj de Chinio oni chagrenighis pri la loghkondichoj, sed en la pasintaj dekkelkaj jaroj oni malkonstruis multe da kadukaj dometoj kaj konstruis multe da novaj loghdomoj, sekve de tio multe da chinoj transloghighis en novan loghejon. La reformado de la sistemo pri loghdomoj vigligis la domkonstruadon en Chinio kaj oni elkore ghojis pro enloghigho en pli grandan domon.

Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la pokapa loghareo de la chinaj urbanoj estis nur 6.7 kvadrataj metroj, dum tiu de la kamparanoj -- 17.8, sed nun tiu de la urbanoj estas 10, kaj tiu de la kamparanoj -- 25.

VI. Granda debito de personautoj

Chinio estas regno de bicikloj. La senchesa fluo de bicikloj sur stratoj ofte mirigas eksterlandanojn. Antau dekkelkaj jaroj nur tre malmulte da homoj havis deziregon havigi al si personauton, sed nun pli kaj pli multe da chinoj deziras privatan automobilon kaj multaj el ili realigis tion.

En 1998 la automobiloj achetitaj de privatuloj jam superis duonon de la venditaj kaj nun en iuj urbegoj la procentajho superis 70%. Nun 1% de la chinaj urbanoj havas automobilon. En 1990 estis nur 816 mil privataj personautoj en Chinio, sed en 1999 tiu nombro kreskis al 5.34 milionoj kaj la jara averagha kresko estis 23.2%. Nun 40% de la chinaj automobiloj estas privataj.

VII. Plibelighis la vestoj

Dank' al rapida levigho de la enspezo, oni elspezas pli da mono por vestoj kaj precipe por konfekciaj vestoj. Iuj preferas luksajn vestojn. La urbanoj turnas sian atenton al iliaj belfasono, komforto kaj bonkvalito kaj havas plurajn vestojn por sama sezono. Multe da homoj shatas montri sian propran karakteron en la vestado. La mezaghaj kaj maljunaj homoj preferas kompare luksajn vestojn, dum la juna generacio la modajn.

Komence de la 90-aj jaroj oni preferas europstilan veston kaj ledajn shuojn, sed nun tiuj vestoj kaj shuoj jam popularighis inter la chinaj loghantoj kaj 88.7% de la chinaj loghantoj preferas vestojn el kotono, lano, lino kaj silko. Kvankam la proporcio de elspezo por vestoj mallevighis en ilia elspezo, tamen la totala kvanto de la vestoj kreskas senchese kaj en la lastaj dekkelkaj jaroj la jara kresko de vendovaloro de vestoj estis 10% kaj la elspezo por konfekciaj vestoj kreskis rapide.

VIII. Levighis la edukiteco

En la pasintaj dekkelkaj jaroj, kaj la china registaro kaj la ordinaraj chinaj loghantoj dedichis grandan atenton al edukado kaj investis pli kaj pli multe al ghi. Jam rimarkinde kreskis la nombro ne nur de studentoj, sed ankau de magistroj, doktoroj kaj postdoktoroj.

Tra la tuta lando fundamente realighis la 9-jara deviga edukado. En 1990 nur 74.6% de la geknaboj diplomitaj de elementaj lernejoj povis daurigi sian lernadon en mezlernejoj, sed en 2001 tiu procento levighis al 95.5%. En 1990 ordinaraj altaj lernejoj de Chinio akceptis 609 mil novajn studentojn, sed en 2001 tiu nombro kreskis al 2.68 milionoj kaj nun alta edukado etendighas pli vaste.

IX. Feria turismo

Antau dekkelkaj jaroj la chinoj ne havis superfluan monon, nek sufiche da liberaj tagoj. En feriaj tagoj ili au restis hejme, au vizitis parencojn kaj amikojn. Sed nun en la oraj feriaj tagoj chie vidighas turistoj. Kaj krome pli kaj pli da homoj vojaghas eksterlanden. Turismo nun furoras en Chinio.

En 1989, 240 milionoj da homfojoj vojaghis en Chinio, sed en 2001 tiu nombro kreskis al 780 milionoj da homfojoj. Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento nur 3 milionoj da homfojoj vojaghis eksteren, sed en 2001 tiu nombro kreskis al 12.13 milionoj da homfojoj. La elspezo por turismo de chinaj urbanoj kreskis je 167.6% en 1995 kompare kun 2000.

X. Facila telekomunikado

Antau dekkelkaj jaroj la chinoj ofte sendis paperan leteron hejmen kaj malofte telegrafis, sed nun multaj chesis skribi leteron kaj interkomunikighas pli kaj pli multe per telefono au poshtelefono au sendas leteron per retposhto. Nun la distanco inter la homoj farighis pli kaj pli mallonga.

Fine de julio de 2002 la nombro de abonantoj de telefonio jam superis 200 milionojn en Chinio, kio okupas la unuan lokon en la mondo. En 1988 en Chinio oni komencis poshtelefonan servon, kaj nun la nombro de uzantoj de poshtelefono atingis 180 milionojn kaj pli ol 45 milionoj da chinoj komunikighas per retposhto au legas sur reto pli ol unu horon chiusemajne.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688