| Veterinformoj | Retposhto |

Kio estas bonhava vivo?


La raporto de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh difinis celon konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj. Chinio planas konstrui en la unuaj 20 jaroj de chi jarcento la bonhavan socion en chiuj flankoj, nome la ekonomio disvolvighos, demokratio perfektighos, sciencoj kaj edukado antauenpushighos, kulturo prosperighos kaj popola vivo pli kaj pli richighos. En la jaro 2020 Chinio realigos industriigon kaj konstruos ekonomian sistemon perfektan, pli viglan kaj malferman. La loghantaro de la urboj multe grandighos, kaj reduktighos la diferencoj de vivnivelo inter laboristoj kaj kamparanoj, inter urbo kaj kamparo kaj inter regionoj. Bonighos la soci-garantia sistemo. Enoficigo bone plenumighos, havajhoj de chinoj multighos, kaj ili vivos richan vivon.

La celo de Chinio konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj estas jene:

1.La totala enlanda produktovaloro en la jaro 2020 kvaroblighos kompare kun tiu de la jaro 2000, nome ghi superos 4 mil miliarodojn da usonaj dolaroj.

2.Bonighos la socialisma demokratio, perfektighos la socialisma legha sistemo. Realighos projekto pri administrado de la shtato lau legho en chiuj flankoj. Politiko, ekonomio kaj kulturo de la popolo estos respektataj kaj garantiataj. Perfektighos demokratio de la popolo. La socio estos en bona ordo kaj la popolo vivos felichan vivon.

3.Altighos kvalitoj de ideologio kaj virto, de kulturo kaj scienco kaj de korpoj de la popolo. Formighos perfekta sistemo de eduko, scienc-teknika novkrea sistemo kaj sistemo de korpofortigo kaj kuraco de la popolo. Oni popularigos edukadon de supera mezlernejo kaj eliminos analfabetecon. Formighos la lernema socio, en kiu chiuj lernos kaj lernos dum la tuta vivo.

4.Fortighos la kapablo de daura disvolvo, bonighos la ekologia medio, altighos la utiligebleco de richfontoj kaj akcelighos harmonio inter homoj kaj naturo.

En la mondo trovighas du kriterioj de bonhava vivo: unu rilatas la konsuman strukturon de la popolo, nome la konsumo de manghajhoj okupas malpli ol 50% de la totala konsumo (Engel-koeficiento) kaj la alia prenas la totalan enlandan produktovaloron kiel referencon. Chinio aplikas la duan.

En la jaro 1991 la China Statistika Buroo kaj rilataj organoj difinis 16 bazajn normojn pri bonhava vivo:

1.La pokapa totala enlanda produktovaloro atingas 2500 juanojn egalajn al 900 usonaj dolaroj lau la tarifo de la jaro 1980;

2.La pokapa disponebla enspezo de urbanoj atingas 2400 juanojn egalajn al 857 usonaj dolaroj lau la tarifo de la jaro 1980;

3.La neta enspezo de kamparanoj atingas 1200 juanojn egalajn al 428 usonaj dolaroj lau la tarifo de la jaro 1980;

4.La pokapa plank-areo de loghdomo de urbanoj atingas 12 kvadratajn metrojn;

5.La pokapa plank-areo de loghdomo kun shtal-ligna strukturo de kamparanoj atingas 15 kvadratajn metrojn;

6.La pokapa kvanto de proteino en la chiutaga manghajho atingas 75 gramojn;

7.La pokapa areo de pavimita vojo de urbanoj atingas 8 kvadratajn metrojn;

8.Shoseoj kondukas al 85% de la vilaghoj;

9.Engel-koeficiento estas 50%;

10.Edukitaj plenkreskuloj konsistigas 85% de la totala longhataro;

11.La meza vivdauro atingas 70 jarojn;

12.La mortokvanto de beboj estas malpli ol 3.1%;

13.La elspezo por eduko kaj amuzo konsistigas 11% de la totala konsumo;

14.100% de familioj havas televidilon;

15.Forstoj kovras 15% de la totala areo;

16.Primara higieno kaj sanprotekto efektivighas en 100% de la gubernioj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688