| Veterinformoj | Retposhto |

Komuniko de la Dua Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPCh publikigita


Dum la 24-26-a de februaro okazis en Pekino la Dua Sesio de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh). La sesion partoprenis 342 membroj kaj alternaj membroj de la 16-a Centra Komitato de KPCh kaj la Konstanta Komitato de ghia Politita Buroo.

Antau la sesio la Politika Buroo de la Centra Komitato petis opiniojn de diversaj partioj kaj senpartiaj personoj. La sesio ekzamenis la de ghi proponitajn liston de kandidatoj por la gvidanteco de shtataj organoj al la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiun de kandidatoj por la gvidanteco de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) al ghia Unua Sesio. La nomlistoj estos rekomenditaj al la Prezidantaroj de la Unuaj Sesioj de TPK kaj ChPPIK.

La sesio ekzamenis kaj aprobis la “Konsilojn pri profundigo de administra sistemo kaj reformado de organoj” kaj proponis, ke lau la konsiloj la Shtata Konsilantaro ellaboru la “Projekton por reformi la organojn de la Shtata Konsilantaro” kaj prezentu ghin al la Unua Sesio de la 10-a TPK por ekzamenado.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688