| Veterinformoj | Retposhto |

Plej zorgataj problemoj en Chinio en 2003


de ZUO YAN

La 5-an de januaro de 2003 oficiale publikighis la “Blua Libro pri la China Socio de 2003”, en kiu specialistoj faris taksojn pri la tendenco de la china socio en la kuranta jaro. Samtempe kun tio 150 registaraj funkciuloj de subprovinca nivelo lernantaj en la Centra Lernejo de la Komunista Partio de Chinio respondis al enketado pri la chi-jara situacio.

Jene estas plej zorgataj problemoj.

Politika reformado — fokuso de atento

36.1% de tiuj shtatoficistoj atentis unue politikan reformadon, kaj 24.8% plej atentis reformadon de personara sistemo de shtataj institucioj.

Fakuloj analizis, ke tiuj du reformadoj strikte rilatas iliajn proprajn interesojn, kaj aliflanke la du reformadoj estas nepre plenumendaj, post kiam la reformado de Chinio eniras en la stadion de spurto.

Kiam la reformado profundighas, pli kaj pli gravighas reformado de politika sistemo. “Plivastigi demokration en la partio” estas rigardata de la oficistoj kiel la unua faktoro de sukceso de reformado de politika sistemo.

Erudito opiniis, ke iom post iom disvolvighos politika reformado post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio. Sed tio ne signifas, ke oni baldau alprenos konkretajn pashojn en 2003. Ghis nun stabile iras sukcedo de diversaj niveloj komencita de la kongreso. Tial politika reformado certe estos en kompare stabila framo.

La Komunista Partio de Chinio estas la plej granda reganta partio, kaj ajna progreso en politika reformado montros tre grandan influon en la socia kampo. Reformado de politika sistemo bezonas tre bonan socian medion. Tial jam klarighis la penso krei bonan socian medion kaj samtempe fari laupashan reformadon de politika sistemo.

Ebleco de daura rapida kresko de ekonomio

En la lastaj du jaroj, kiam stagnis la monda ekonomio, la ekonomio de Chinio kreskis en granda rapideco, kaj en 2002 la kresko de la ekonomio de Chinio eksteratende atingis 8%, kaj la totala enlanda produktovaloro superis 10000 miliardojn da juanoj kaj Chinio farighis la sesa granda ekonomia komunumo.

Sed ekde 2001 eksterlandaj fakuloj dubis pri la datumoj de la kresko de la ekonomio de Chinio. Profesoro Krugmann, Nobel-premiito pri ekonomiko, diris, ke Chinio estas la plej granda miraklo el la aziaj mirakloj, kaj oni legas statistikajn datumojn de Chinio kvazau fikcion.

Multaj chinaj ekonomikistoj opiniis, ke la ciferoj pri la kresko de la china ekonomio estas fidindaj.

Fakulo de la China Akademio de Sociaj Sciencoj opiniis, ke la indiko de ekonomia kresko en 2003 estis taksita de la Shtata Statistika Buroo je 4-7.6%. Lau analizo de la tendenco de la ekonomia disvolvigho de Chinio, la celo estas atingebla. Sed oni devas scii, ke rapideco de la nuna kresko de la china ekonomio dependas de ekspansia politiko de financo kaj ekzistas malakordoj, ekzemple che la kresko de 7% aperis deflacio, mallevigho de konsuma indico, kresko de senlaboreco, stagno de akcio, malprofito de entreprenoj k.s. Tio montras, ke ekonomia kresko de Chinio frontas al kashita danghero kaj oni devas pli akcenti la kvaliton de kresko kaj disvolvigho.

Justa divido kaj diferenco de richeco kaj malricheco

Specialistoj opinias, ke pli kaj pli grandighas en Chinio la diferenco de la urboj kaj la kamparo. Malrapide kreskas enspezo de kamparanoj, kaj daure grandighas la diferenco de enspezoj de la oriento kaj okcidento de Chinio.

Pli grave estas, ke la esenco de la diferencoj de regionoj fakte estas diferencoj inter la urboj kaj la kamparo. Enketo montras, ke la diferencoj inter la urboj kaj la kamparo en la subevoluintaj regionoj en la okcidento de Chinio estas pli grandaj ol la meznombra diferenco inter la urboj kaj la kamparo de la tuta lando. Kaj ankau malricheco en la urboj pli kaj pli malbone influas la administran ordon kaj socian stabilecon.

En 1992 Deng Xiaoping diris, ke oni devas atenti la problemon de diferenco de richeco kaj malricheco, ke eble en la fino de la 20-a jarcento la problemo elstarighos kaj postulos solvon.

Nun maturighis la shanco solvi tiun problemon. Unuflanke multe grandighis la ekonomia forto kaj financa forto de Chinio dank’ al la reformado en la pasintaj pli ol 20 jaroj. Aliflanke, diferenco inter richeco kaj malricheco jam farighis grava kialo influanta la interrilatojn de la sociaj tavoloj kaj la socian stabilecon. En la estonteco la grava celo de profundigo de reformado de divido estos multigi la nombron de homoj kun meza enspezo, altigi enspezon de tiuj kun malalta enspezo kaj atingi kunan richighon.

Labordonado kaj socia garantio

Raporto sub la titolo “Kelkaj Problemoj kaj Nova Tendenco de la Socia Disvolvigho de Chinio” montras, ke nun venas la kvina kulmino de senlaboreco post la fondigho de la popola respubliko. Nun chirkau 20 milionoj da homoj ne havas laboron. Kaj en iuj malnovaj industriaj urboj senlaboreco estas pli serioza.

La raportanto analizis, ke la centra registaro kaj la lokaj registaroj de diversaj niveloj rigardas labordonadon grava afero koncernanta stabilan disvolvighon de la socio kaj faras grandan penadon por solvi la problemon. Samtempe oni penas altigi la kvaliton de laborkapabluloj kaj redukti aktualan liveron de laborkapabluloj, kaj por tio oni vastigas edukadon kaj donas profesian trejnadon por malfruigi enoficighon de laborkapabluloj. Sed tiuj rimedoj ankorau ne povas shanghi la situacion de malfacila labordonado.

Tial oni devas havi novan metodon de makroskopa superrego krom kompletigi la garantian sistemon por minimuma vivnivelo. Se oni prenas labordonadon kiel gravan celon por socia progreso, oni devas alpreni makroskopan reguligadon por turni dependecon de financa ekspansia politiko al shanghigho de mona politiko, dece malstrechi deflacion, favori homgrupojn malmulte enspezantajn kaj stimuli konsuman merkaton.

Samtempe kun tio grandighas socia danghero koincida kun la akrigho de merkata konkurenco. Estas urghe solvenda la problemo starigi soci-garantian sistemon malmultekostan, vaste kovrantan kaj longe daurontan.

Batalo kontrau korupto frontas malfacilegon

“Blua Libro de la China Socio de 2003” raportas: Ghis augusto de 2002, la prokurorejoj de la tuta lando havis 70 mil gravajn kazojn pri malversacio kaj subacheto, en kiuj implikighis pli ol 10 mil kadroj de gubernia kaj pli altaj niveloj, kaj inter ili trovighis 700 de subprovinca nivelo kaj 21 de provinca au ministeria nivelo.

Nun koruptigho ankorau estas granda problemo serioze malhelpanta ekonomian disvolvighon kaj socian stabilecon.

Oni opinias, ke kvankam la batalo kontrau korupto estis multe zorgata kaj oni akiris stadiajn fruktojn en tio, tamen korupto ankorau ne estas radikale bremsita, kaj en iuj lokoj ghi ekspansiighas. Batalo kontrau korupto frontas malfacilegon.

Printempo por disvolvigho de privata ekonomio

En la 25-a de oktobro de 2002 oni anoncis, ke la unuaj cent richuloj de la cheftero de Chinio posedas 19 miliardojn da usonaj dolaroj, miliardon pli multe ol en 2001. Samtempe, ekde 2001 pasho post pasho fiksighis la socia pozicio de privataj entreprenistoj. 7 entreprenisto-kompartianoj partoprenis en la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio.

Por konstrui bonhavan socion de pli alta nivelo en chiuj flankoj, oni nepre devas kuraghigi, subteni kaj gvidi la disvolvighon de privata ekonomio. Tial la blua libro konkludis lau analizo, ke en 2003 pluapashe shanghighos la medio por la disvolvigho de privataj kaj individuaj entreprenoj, multe levighos la rapideco de disvolvigho de neshtataj departementoj (inkluzive de tiuj en financo kaj konstruado de fundamentaj instalajhoj), evidente multighos laborakirintoj. Tio pli evidentighos en labordonado en la terciaraj industrioj precipe en la tradiciaj servadoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688