| Veterinformoj | Retposhto |

Vilaghestroj pri bonhavigho


de ZHU JUN

La chinaj vilaghestroj senescepte estas elektitaj de la vilaghanoj. Ilia konduto strikte rilatas al la interesoj de la kamparanoj. En la Dua Forumo de Chinaj Vilaghestroj, kiu finighis antau nelonge en Nankino, pli ol 100 vilaghestroj el 25 provincoj kaj municipoj prezentis sian planon pri konstruado de la bonhava vilagho en chiuj flankoj kaj belan perspektivon de la vilagha disvolvigho kaj moderniga konstruado.

Disvolvi ekonomion surbaze de siaj trajtoj

Parolante pri disvolvigho la vilaghestroj havas klaran koncepton, t.e. disvolvi ekonomion surbaze de siaj trajtoj.

Liuzhuang-vilagho de Liaocheng, Shandong-provinco, estis tre malricha. Siatempe ghi estis malproksima de la urboj kaj shoseoj, sed nun chiuj loghas en duetagha domo kun televidilo kaj telefono. La pokapa jara enspezo superis 5 mil juanojn. Vilaghestro Liu Yao diris, ke ili disvolvis sian ekonomion konforme al siaj lokaj kondichoj kaj energie disvolvis siajn trajtojn. Ekz. ili establis fabrikojn de sekigitaj legomoj kaj fridigitaj manghajhoj el lokaj materialoj.

En la lastaj jaroj en reguligo de la agrikultura strukturo en Chinio aperis multe da vilaghoj kun aparta ekonomio, fajnaj agrikulturajhoj kaj folklora kulturo, kies prospera viva forto montras, ke disvolvi ekonomion surbaze de siaj apartaj trajtoj utilas al la vilagha ekonomio kaj levigho de la enspezo de la kamparanoj.

Daura disvolvigho

Ankau "daura disvolvigho" estis multe akcentata de la forumanoj.

Pri disvolvigho de sia vilagho, Chen Yugui, vilaghestro de Liaoning-provinco, diris: "Nun ni faras chion por la estonteco. Niaj prapatroj postlasis al ni verdajn montojn kaj akvon kaj ni ne ne devas heredigi al niaj posteuloj poluajn entreprenojn." Multaj vilaghestroj samopiniis kun li. Ili preferas malmulte profiti ol poluadi. Yang Jinxing, vilaghestro de Kantono, diris, ke nun lia vilagho estas pitoreska kun multaj arboj. La vilaghanoj ghuas richan vivon en tiu bela medio.

La cheestantoj de la forumo iniciatis kaj subskribis "Interkonsenton pri daura disvolvigho de chinaj vilaghoj": Amu nian hejmlokon, bone protektu la medion, agrojn, akvon kaj ekologian agrikulturon…

Por bonhavigho en chiuj flankoj

Por realigi la bonhavighon en chiuj flankoj oni devas energie disvolvi la vilaghan ekonomion. Pri tio chiuj cheestantoj de la forumo havas la saman opinion. Iu vilaghestro de Guangxi diris: "En la pasinta jaro la pokapa jara enspezo de nia vilagho estis 3500 juanoj, kio markis, ke ni jam atingis bonhavighon, kiu tamen ne estas kompleta. Mi scias, ke multaj vilaghoj ankorau ne atingis nian nivelon. Ja estas peza tasko realigi bonhavighon en chiuj flankoj." Mi demandis lin: "Kio estas bonhavigho en via imago?" Li respondis, ke tiam la vivo de la vilaghanoj atingos kompare altan nivelon kaj ilia kvalito multe levighos, la vilagha socio estos stabila kaj la kamparanoj klerigitaj kaj havos sciojn pri leghoj. Kiam mi ripetis la saman demandon al iu vilaghestro de Henan-provinco, tiu vilaghestro-magistro bildigis al mi la belan estontecon pri felicha vivo en bona medio tute sen polucio.

Kiel oni povas realigi la vilaghan bonhavighon? Meng, vilaghestro de Jiangsu-provinco, diris ke por akceli la vilaghan ekonomion oni devas havi informojn, posedi novajn teknikojn kaj kulturi kapablulojn, levi la civitanan konscion de la vilaghanoj, richigi ilian kulturan vivon, moraligi ilin, pliigi la civilizacian konstruon kaj akcenti mediprotektadon por ke la homoj kaj naturo harmonie vivu en la sama mondo.

La vilaghestroj estas fidoplenaj pri la bela perspektivo, ke la ekonomio estos prospera, la socio progresa, la popola vivo felicha, demokratio kaj leghoj kompletaj kaj la ideologia kvalito de la vilaghanoj estos alta kaj ekologia medio bona.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688