| Veterinformoj | Retposhto |

Shanhajo konstruas verdan hejmlokon


de ZUO YAN

Lastatempe, la vorto “bonhavigho” ighis tre populara por la chinoj, fakte ghi ne estas abstrakta koncepto, sed celo de la chinoj kun konkretaj difinoj, inkluzive de bona ekologia medio kaj harmonio kun la naturo.

En la lastaj jaroj rimarkinde disvolvighis la urba konstruado de Shanhajo kaj la mapo de la urbo renovighis en chiu duonjaro. Sur la freshdata mapo oni rimarkis, ke pli kaj pli grandighis la verdejoj en la urbo.

Dum multaj jaroj en la pasinteco Shanhajo okupis la lastan lokon rilate verdigon de la urbo. Sed en la lastaj 10 jaroj, precipe en la lastaj 3 jaroj verdigado de Shanhajo havis eksterordinaran progreson kaj la areo de la verdejoj superis tiun en la pasintaj 50 jaroj. Ghis la fino de 2002 la meznombra pokapa areo de verdejo de la urbo estis 7 kvadrataj metroj, kaj 27% de la areo de la urbo estis verdigitaj. Per tio la urbo levighis al la unua vico inter la grandaj kaj mezgrandaj urboj de la tuta lando. En septembro de 2002 Shanhajo estis honorita de UN per la premio de Daurigebla Disvolvigho de Urbo.

Ghardenigi la urbon

En majo de 2002 oficiale malfermighis la parko Daning-Lingshi en Shanhajo. La parko areas 68 hektarojn kaj la totala investo atingis 1240 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas al 1 usona dolaro). En la orienta parto de la parko estas 7-hektara lago kaj strando de pli ol 3000 kvadratmetroj. En la meza parto estas marchejo, tra kies fragmitejo serpentumas vojeto el kruda ligno. En la okcidenta parto estas monteto kun prospera arbaro. En la arbaro ombrighas kiosko, kaskado, kaverno kaj fontano.

Samtempe kun verdigado en la urbo, oni grandskale arbarizis ankau la antauurbon. Lau plano 67000 hektaroj da tero estos verdigitaj, kaj la areo konsistigas dekonon de tiu de la tuta urbo.

Krome, kune kun la konstruado de la ekstera cirkla ekspresa vojo 98 kilometrojn longa, oni starigos por la urbo cirklan forston kun largho de 500 metroj.

Lau la plano de la urbo, ghis 2005, la verdejoj en la centra parto de la urbo ne devas havi distancon de pli ol 500 metroj inter si. Tiam aperos en la antauurbo 4 grandaj arbaraj parkoj kaj kelkaj grandaj ekologiaj forstoj. 20% de la tuta areo de la urbo estos arbarizitaj, kaj en 2020 30% de la areo estos arbarizitaj kaj 35% verdigitaj.

Krom krei novajn verdejojn, la urbo ankau tre akcentas utiligi la originajn verdejojn. En la lastaj jaroj koncerna departemento postulis, ke iuj institucioj kaj publikaj ejoj anstatauigu siajn brikajn chirkaumurojn per kradaro au tute forigu ilin, por ke la urbanoj ghuu verdajhojn. En 2003 chiuj parkoj de la urbo estos senpage malfermataj al la publiko.

Shanhajo penos fari sin shtata ghardena urbo en 2003.

Utilo en diversaj formoj

En Shajhajo la arboj verdas tra la tuta jaro. Ili ensorbas venenan gason, fumon kaj polvon purigante la aeron. Densaj herbaroj tegas la teron kaj efike malhelpas levighon de polvo.

En la centro de Shanhajo en chiu kvadrata kilometro loghas 50 mil homoj. Oni malkonstruis kadukajn domojn kaj verdigis la teron, kaj por verdigo de chiu kvadrata metro la registaro pagis 12 mil juanojn. Chu tio estis inda? La demandon oni konvinke respondis per bonega efiko de la verdigado.

Ekzameno de la Shanhaja Meteorologia Instituto montris, ke en somero malaltighis temperaturo en la urbocentro, kie oni malfermis vastan verdejon, kaj rapide moderighis la “efiko de varma insulo”. Rapide malmultighis polvo kaj la media kvalito atingis la duan gradon de la shtata normo. Krome flegado de la verdejoj donis laboron al 20 mil homoj.

Memkonscio pri verdigado

“Kian donacon prezentu al bonaj amikoj en ilia naskightago” — interkonsilighis studentinoj en iu chambro en la Literatura Instituto de la Shanhaja Univesitato. Fine ili venis al la decido: Planti kamforarbon! Volontula forstumado okazigata en printempo de pluraj sinsekvaj jaroj en Shanhajo inspiris ilin, ke tio estas signifoplena afero por ambau flankoj.

Pli kaj pli altighis la memkonscio de la shanhajanoj pri verdigado.

Termolinio de telefono por kontrolo pri verdigado de Shanhajo funkciis jam 7 jarojn. Antaue oni telefonis chefe por plendi kontrau detruo de verdejoj, sed en la lastaj tiaj plendoj malmultighis. La telefonintoj akcentis kvaliton de la verdigado. Ili petis plivastigi verdejon en ilia plansetlejo, plibonigi flegadon de la verdejoj kaj ghustatempe stuci arbojn kaj konsultis pri hejma florkulturado.

En printempo de la lastaj jaroj koncerna departemento okazigis konsultighon por la urbanoj rilate konigadon de legho de forstumado, lecionon por hejma florkulturado, metodon por insektoekstermo de verdejoj, volontulan protektadon de verdejoj… Senchese vanadis konsultantoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688